Villacarrillo [biĝakaRIĝo] estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Villacarrillo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 344  (2023) [+]
Loĝdenso 43 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 7′ N, 3° 5′ U (mapo)38.115277777778-3.0872222222222Koordinatoj: 38° 7′ N, 3° 5′ U (mapo) [+]
Alto 812 m [+]
Areo 239,55 km² (23 955 ha) [+]
Villacarrillo (Provinco Ĥaeno)
Villacarrillo (Provinco Ĥaeno)
DEC
Villacarrillo
Villacarrillo
Situo de Villacarrillo
Villacarrillo (Hispanio)
Villacarrillo (Hispanio)
DEC
Villacarrillo
Villacarrillo
Situo de Villacarrillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villacarrillo [+]
vdr
La kvar municipoj de la komarko Sierra de Cazorla de Ĥaeno. Villacarrillo plej sude.
Villacarrillo en la provinco.

La areo de la municipo estas 239,55 km2 kie loĝas 10 726 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 45,32 loĝ./km2.

La municipo Villacarrillo enhavas la domarkernojn de Villacarrillo mem —kiu estas la ĉefurbo de la komarko Las Villas—, Mogón, La Caleruela, Agrupación de Mogón kaj Arroturas.

Geografio redakti

Villacarrillo situas sur la sudo de la komarko Las Villas en la oriento de la provinco, lime kun Santisteban del Puerto, Iznatoraf, Villanueva del Arzobispo, Santiago-Pontones, Santo Tomé, Úbeda (pro la enklavo konata kiel Rincón de Úbeda), kaj Sabiote. Estas sur 812 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno je 87 km de la provinca ĉefurbo, Ĥaeno. La geografiaj koordinatoj estas 38°06′55″N 3°05′14″O.

Parto de la municipo formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj.

La riveroj Gvadalkiviro, Guadalimar kaj Aguascebas, fluas la municipan teritorion.

Toponimio redakti

Iama nomo estis "Aldea aŭ Torre de Mingo Priego"; la nuna nomo rilatas al la ekleziulo Alonso Carrillo (1410-1482), kiu estis nomumita Arkiepiskopo de Toledo en 1445 kaj havigis kategorion de villa per dokumento de la unua de septembro 1449, konfirmita poste de la reĝo Johano la 2-a de Kastilio la unuan de januaro 1450 kaj de la Katolikaj Gereĝoj la 25an de januaro 1498, separante sin Torremingo disde la tiama villa Iznatoraf —tiam jurisdikcia ĉefurbo de la komarko— tiame Aldea de Mingo Priego.

Historio redakti

Estis homa okupo jam en la pratempoj ĉar oni trovis ŝtonajn ilojn de la Neolitiko, Ĥalkolitiko kaj tomboŝtonojn de diversaj epokoj. La setlejoj de iberoj kaj romianoj estis jam altgradaj, kiel pruvas trovitaĵoj kiel la Trezoro de Mogón —plena je romiaj moneroj kaj arĝentaj juveloj—, la pleto el arĝento kun la kapo de Meduzo de la 2a jarcento a.K., la statuo de la dio Merkuro —el orumita bronzo—, la flugilhava Sfinkso —fenicdevena—, kaj la romia mozaiko de Teatino.

 

Villacarrillo kiel setlejo devenas ek islama epoko kiam estis gvatoturo kaj fortikaĵo defenda por Iznatoraf. Post la konkero fare de la trupoj de Fernando la 3-a en 1226, ekevoluis tiu domaro al villa. Konata dekomence kiel Torre de Mingo Priego, la reĝo donis ĝin al la senjorlando "Adelantamiento de Cazorla", de kiu dependis jure, sed eklezie apartenis al la episkopeco de Ĥaeno. En 1450, je peto de Don Alonso Carrillo de Acuña, la monarko Johano la 2-a konfirmis la privilegion de "villa" havigita de la arkiepiskopo de Toledo, konfirmita siavice poste fare de la Katolikaj Gereĝoj en 1498. La nova vilaĝo eknomiĝis Villacarrillo, adoptante por sia nova nomigo la familinomon de la toleda arkiepiskopo.

Dum la 16a al la 18a jarcentoj okazis la plifirmigo kaj etendo, kiu rezultis en la aktuala urba kerno kun regulaj stratoj kaj grandaj blazondomegoj. Dum la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj estis prospero, kiel montras la historiismaj kaj modernismaj konstruaĵoj de la nova urbo. En majo 1877, la reĝo Alfonso la 2-a havigis la titolon de urbo.

Ekonomio redakti

La plej parto de la teritorio de Villacarrillo estas dediĉita al unukultivo de olivarboj, kaj estas granda fabriko por produktado de olivoleo, nome "Cooperativa Agraria Nuestra Señora del Pilar". Estas ankaŭ malgrandaj terpecoj proksimaj al la urba karno kie oni kultivas cerealon, iom post iom anstataŭite favore al olivarboj. Estas ankaŭ disas areoj de makisoj, zonoj de restaĵoj de antikva monta vegetaĵaro. En la zono de montaro la olivarbaro perdas hegemonion favore de la koniferoj, kiuj atingas grandan etendon kaj rezultas en grava riĉo de ligno kaj paŝtejoj. Sur la bordoj de la riveroj, estas kelkaj fruktoĝardenoj, ĝenerale por propra konsumo.

Vizitindaĵoj estas du preĝejoj, kelkaj palacoj kaj nobeldomoj, krom la celebro de la Kristokorpa Festo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti