Santisteban del Puerto

Santisteban del Puerto (Sankta Stefano de la Montopasejo) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio en la komarko El Condado.

Santisteban del Puerto
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23250
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 442  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 15′ N, 3° 12′ U (mapo)38.2490009-3.2049574Koordinatoj: 38° 15′ N, 3° 12′ U (mapo) [+]
Alto 675 m [+]
Areo 373 km² (37 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santisteban del Puerto (Provinco Ĥaeno)
Santisteban del Puerto (Provinco Ĥaeno)
DEC
Santisteban del Puerto
Santisteban del Puerto
Situo de Santisteban del Puerto
Santisteban del Puerto (Hispanio)
Santisteban del Puerto (Hispanio)
DEC
Santisteban del Puerto
Santisteban del Puerto
Situo de Santisteban del Puerto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santisteban del Puerto [+]
vdr
La sep municipoj de la komarko El Condado de Ĥaeno. Santisteban del Puerto centre flavkolore.
Komarko El Condado de Ĥaeno en Andaluzio.
Santisteban del Puerto en la provinco Ĥaeno.

La areo de la municipo estas 373 km2 kie loĝas 4 472 geloĝantoj, do loĝdenso estas 12,24 loĝ./km2.

Geografio redakti

Santisteban del Puerto estas en la centro de la komarko El Condado nordoriente de la provinco Ĥaeno, lime kun Castellar oriente, kaj kun Aldeaquemada kaj Navas de San Juan okcidente, same kiel kun la Provinco Ciudad Real norde.

Historio redakti

En la Paleolitiko jam estis homa okupado ĉar oni trovis restaĵojn de ŝtonaj iloj kaj rokpentraĵoj en kavoj Apolinario kaj Morciguilla, deklaritaj Heredo de la Homaro fare de UNESCO. Estis ankaŭ grava loko en la argara kulturo de iberoj. La setlejo havis diversajn nomojn en la diversaj epokoj kaj respektivaj civilizacioj. Estis la "Ilucia" de iberoj, la "Itangi" de fenicoj, la "Ilugo" de romianoj, "San Esteban" de visigotoj, "Santastabin" de araboj kaj "San Esteban del Puerto" en la Mezepoko.

La araba kastelo estis scenejo de luktoj kaj ribeloj ĝis Fernando la 3-a konkeris ĝin en 1226 kaj Alfonso la 10-a en 1254 aligu ĝin al Úbeda. Sanĉo la 4-a havigis propran juran foruon la 15an de marto 1285 kion revalidigos lia filo Fernando la 4-a antaŭ doni ĝin al la Ordeno de Kalatravo dek jarojn poste. En la venontaj jarcentoj pasis tra diversaj nobelaj dinastioj.

Vidindaĵoj redakti

 
Ibera pleto de Perotito.
  • Dinosaŭraj piedsignoj (Erillas Blancas)
  • Arkeologia kuŝejo de iberoj (Perotito) nune ekspoziciataj en la Nacia Arkeologia Muzeo de Madrido. Inter tiuj elstaras ornamita pleto el arĝento datita el la 2-a al 1-a jarcento a.K.
  • Naturaj areoj
  • Preĝejo Santa María del Collado de visigotoj kaj baptujo kaj sonorilturo de la iama kastelo
  • Kastelo de San Esteban
  • Preĝejo de San Esteban
  • Turo de Poyato, de iama rura kastelo

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti