Aldeaquemada (Bruligita Vilaĝeto) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio en la nordo de la provinco kaj la centro de la komarko Sierra Morena Orienta en la Natura Parko Despeñaperros, lime norde kun la provinco Ciudad Real.

Aldeaquemada
Aldeaquemada (Jaén, Andaluzio)
Aldeaquemada (Jaén, Andaluzio)
Aldeaquemada (Jaén, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Jaén
Municipo Aldeaquemada
Poŝtkodo 23215
Retpaĝaro Aldeaquemada.com
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Aldeaquemada
Urbestro Manuel Fernández Vela (PP)
Demografio
Loĝantaro 571 [1]
Loĝdenso 4,7 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 38°24′N 3°22′U  /  38.4°N, 3.367°U / 38.4; -3.367 (Aldeaquemada) (mapo) Koordinatoj: 38°24′N 3°22′U  /  38.4°N, 3.367°U / 38.4; -3.367 (Aldeaquemada) (mapo)
Alto 696 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 121 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldeaquemada (Andaluzio)
Aldeaquemada (Andaluzio)
DMS
Aldeaquemada
Aldeaquemada
Aldeaquemada
Aldeaquemada sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldeaquemada [+]
vdr

La areo de la municipo estas 121 km2 kie loĝas 571 geloĝantoj, do loĝdenso estas 4.7 loĝ./km2. Aldeaquemada situas je 107 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno. Je 2 km estas fama akvofalo Cimbarra.

Demografio redakti

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 571 geloĝantoj de la municipo Aldeaquemada estas 275 inoj kaj 296 viroj. En la 121-kvadratkilometra teritorio estas la vilaĝo, kie loĝas 555 geloĝantoj, kaj aliaj 16 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 6, 3 inoj kaj 3 viroj, kaj mortis 5, 2 inoj kaj 3 viroj. Tiel la natura kresko estis 1 (0.2%). La laborkapabla loĝantaro estis 195 homoj (34.2%).

Historio redakti

En la areo estas gravaj prahistoriaj rokpentraĵoj kaj oni trovis ankaŭ restaĵojn de la epoko de la Romia Imperio. Sed kiel setlejo, ĝi ekzistis nur ekde la epoko de la klerisma politiko por loĝigo fare de Karlo la 3-a realigita inter 1768 kaj 1793. Venis kolonoj el Centreŭropo por loĝigi la senhoman zonon de Sierra Morena kaj sekurigi la trapasejojn de Despeñaperros el Kastilio al Andaluzio. La nova municipo enhavis domarojn Buenos Aires, Santa Cruz kaj Tamujosa.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Aldeaquemada - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj redakti

  1. SIMA 2007