Sfinkso (greka mitologio)

La nomo venas de la antikva greka lingvo Σφίγξ / Sfinks[1]kies praformo estas Φίξ / Fiks (trovita ĉe Hésiode). La vorto, kiel la estaĵo, estis ina.

Sfinkso
rolulo de helena mitologio
Informoj
vdr
Greka sfinkso (530 a.K., Atiko) En la helena mitologio la Sfinkso (aŭ la Sfinksino) estas monstro bildata kun korpo de leono, flugiloj de birdo kaj busto de virino. Metropolitan Museum of Art (New York)

La Grekoj konis ankaŭ la egiptan sfinkson, kiujn ili nomis ἄνδροσφιγξ / androsfinksvirsfinkso.

Laŭ la mitoj ŝi estis filino de Tifono (aŭ Ortoso) kaj Ekidna, aŭ Ortoso kaj Ĥimero.

Plej fama sfinkso, estas tiu, kiu metis enigmon al Edipo, kun promeso vori lin, se li ne donas la bonan respondon.

"Kiu estaĵo iras sur kvar piedoj matene, du piedoj tagmeze kaj tri piedoj vespere?"

Edipo trovas la solvon: la viro, kiu iras sur kvar piedoj kiam li estas bebo, sur du piedoj en plenkreska aĝo, kaj tri piedoj kiam, maljuna, li helpas sin iri per bastono; la sfinkso, kolera, sin ĵetas de roko kaj mortas.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La deveno el la vorto σφίγγω / sfiggō, « mi strangolas » (kiu donis « sfinktero ») estas nepruvata.