Epika kanto

(Alidirektita el Ĝesto)

Epika kantoĜesto (Chanson de geste en franca, Cantar de gesta en hispana) estas la nomo de eposo verkita en la Mezepoko nome literatura esprimo etenda apartenanta al la eposa aŭ epika ĝenro kiu rakontas agadon de heroo kiu reprezentas la virtojn de popolo aŭ komunumo kiu vidis en ĝi modelojn rilate al disvastigo de feŭdismo dum la Mezepoko. Plej ofte la temaro estas primilita.

Epika kanto
literatura ĝenro
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo malnovfranca lingvo
Eldonado
vdr
Folio 1-a de la Cantar de mio Cid.

La menestreloj redakti

En la 11-a jarcento, la menestreloj disvastigis ilin parole, pro la ĝenerala analfabeteco de la tiama socio. Ties longo varias el 2.000 al 20.000 versoj, sed averaĝe ĝis ĉirkaŭ 4.000. Tio suponzigas ke la menestrelo por deklami tion publike devis fragmenti la rakonton en pli ol unu tago. Tion pruvas fragmentoj de 20 al 90 versoj kie oni resumas antaŭdiritajn okazintaĵojn, probable por ĝisdatigi la memoron de la aŭskultantaro aŭ enkonduki la rakonton al novaj aŭskultantoj. La kantoj grupiĝis en variaj serioj da versoj, rilataj per la sama rimo fine de ĉiu verso konstituantaj signifunuon.

Se tiuj kantoj alvenis ĝis nuntempo, iuj faris skribajn kopiojn el ili. Ĝenerale tiuj kopioj estas sufiĉe pli malfruaj ol la propraj kantoj. Tiuj kantoj estis deklamitaj profesie de la menestreloj, kaj plej verŝajne la publiko povis reteni partojn el ili kaj la tutan resumon.

Francio redakti

La epikaj kantoj estis speciale nombraj en Francio, kie probable ili estis komponitaj majoritate de kleraj religiuloj. Oni konservis multajn manuskriptojn de epikaj kantoj francaj. El tiuj majstroverko estas la Chanson de Roland, en Esperanto Kanto de Roland, Rolando aŭ Orlando.