Religio

sistemo de ideoj kaj praktikoj
(Alidirektita el Religiulo)

Religio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu celas rilatigi homojn al ia ĝenerala ordo de ekzisto. La plej multaj religioj havas rakontojn kaj simbolojn, kiuj celas klarigi la sencon de la vivo kaj la originon de la kosmo kaj de la vivo, kaj celas doni gvidon en demandoj de moralo, etiko kaj vivstilo. La kredo-sistemo de multaj religioj inkluzivas kredon je iuj transcendajsupernaturaj fortoj, ofte en la formo de unu aŭ pluraj dioj.

Fotomontaĵo de artaj reprezentaĵoj de diversaj religiaj simboloj, dekstrume de supre maldekstre: la Om por hinduismo; Dharmachakra por budhismo; Jain Prateek Chihna por ĝajnismo; Khanda por Sikhismo; Stelo de Davido por judismo; kruco por kristanismo; stelo kaj lunarko por Islamo; kaj Taijitu por Daoismo.
Religioj en la mondo.
Fotomontaĵo de religiaj praktikoj de malsamaj religioj
Preĝantaj islamanoj.

La religioj kun la plej multaj anoj estas kristanismo (31,5% de la homaro), islamo (23,2%), hinduismo (15%) kaj budaismo (7,1%).[1] 16,3% de la homaro konsideras sin senreligia.[1]

Difinoj redakti

PIV (2005) difinas la vorton "religio" jene: "Tuto de la sintenoj kaj faroj, per kiuj homoj klopodas interrilati kun supernaturaj estuloj, por ekzemple peti favoron aŭ certigi al si postmortan definitivan feliĉon". La difino en ReVo tekstas jene: "Idearo kaj praktiko de rilatoj inter la homo kaj la transmondo, supernaturaj estuloj, vivo kaj morto, la bazaj valoroj kaj moroj".

Ambaŭ difinoj antaŭsupozas, ke religio devas esti bazita sur kredo je supernaturaj estuloj. Tiajn vortarajn difinojn religi-sciencistoj ĝenerale konsideras problemaj, ĉar ekzistas ankaŭ religioj, kiuj ne preskribas kredon je io supernatura, ekzemple la Unuisma Universalismo kaj kelkaj branĉoj de budaismo kaj hinduismo. Ekzemplo de religiscienca difino de "religio", kiu evitas mencion de kredo je io supernatura, estas la jena difino fare de Clifford Geertz: "Religio estas sistemo de simboloj, kiu establas fortajn, intense efikantajn kaj longdaŭrajn humorojn kaj motivecojn en homoj per tio, ke ĝi vortumas ideojn pri ĝenerala ordo de ekzisto kaj vestas tiujn ideojn per tia aŭro de fakteco, ke la humoroj kaj motivecoj ŝajnas plene realaj."[2]

Etimologio redakti

 
Diversaj religiaj simboloj

En la latina lingvo la vorto religio havis multajn diversajn signifojn: apud "diotimo", "(di)respekto", "pieco", "kredo", "kulto", "sanktaĵo", "sankteco" ankaŭ "sankta promeso", "ĵuro", konsidero", "zorgemo", "precizemo", "skrupulo", "konscienceco", "konsciencriproĉo", "superstiĉo", "peko" kaj "kondamno".

La plej fruaj skribaj atestoj de la ekzisto de tiu ĉi vorto troviĝas en la komedioj de Plaŭto kaj en la politikaj paroladoj de Katono de la 3-a kaj 2-a jarcentoj a.K.).

Cicerono asertas, ke la vorto religio devenas de relegere, kio signifas laŭvorte "denove volvi" kaj en figura senco "pripensi", "atenti". Li rilatigis tion al la templa kulto, kiu postulas zorgeman priatenton.

Lactantius (Divinae Institutiones 4, 28) vidas la originon de la vorto en religare (alligi, retroligi). Laŭ li, la origina signifo do povas esti "pia pripenso" aŭ "retroligo" al (dia) origino de la universo.

Laŭ la franca lingvisto Émile Benveniste, religio devenis de la sama radiko kiel legere (rikolti). Sekve li supozas ke religio signifis "rerikolto", ĉar la romiaj pastroj "rerikoltis" la rikoltaĵojn, kiujn oni metis en la templajn sanktejojn kiel oferojn al la dioj.

Historio de la koncepto redakti

 
La kompleta eldono de Biblio en Esperanto aperinta en 2006. En la Biblio ne ekzistas klare la koncepto de religio.

La koncepto de religio estis formita en la 16-a kaj 17-a jarcentoj,[3][4] malgraŭ la fakto ke antikvaj sanktaj tekstoj kiel la Biblio, la Korano, kaj aliaj ne havis vorton aŭ eĉ koncepton por religio en la originalaj lingvoj kaj same la homoj aŭ la kulturoj en kiuj tiuj sanktaj tekstoj estis skribitaj.[5][6] Ekzemple, ekzistas neniu preciza ekvivalento de religio en la hebrea, kaj judismo ne distingas klare inter religiaj, naciaj, rasaj, aŭ etnaj identecoj.[7] Unu el ĝiaj centraj konceptoj estas halaĥo, kun la signifo de vojo aŭ pado foje tradukita kiel leĝo, kiu gvidas religian praktikon kaj kredon kaj multajn aspektojn de ĉiutaga vivo.[8] La greka vorto θρησκεία "zreskeja", kiu estis uzita fare de grekaj verkistoj kiel ekzemple Herodoto kaj Jozefo Flavio, estas trovita en la Nova Testamento. "Zreskeja" foje estas tradukita kiel religio en la tradukoj de hodiaŭ, aliflanke, la esprimo estis komprenita kiel kultado jam en la mezepokan periodon.[9] En la Korano, la araba vorto "din" ofte estas tradukita kiel religio en modernaj tradukoj, sed iam meze de la 1600-aj jaroj tradukistoj esprimis "din" kiel leĝo.[9] Eĉ en la unua jarcento p.K., Jozefo uzis la grekan esprimon "judaismos", kiun kelkaj tradukas kiel judismo hodiaŭ, eĉ se li utiligis ĝin kiel etnan esprimon, ne kiel io ligita al modernaj abstraktaj konceptoj de religio kiel aro de kredoj.[9] La sanskrita vorto "darmo", foje tradukita kiel religio, ankaŭ signifas leĝon.[10] Ĉie en klasika Suda Azio, la studo de leĝo konsistis el konceptoj kiel ekzemple pentofarado tra pieco kaj ceremonioj same kiel praktikaj tradicioj. Mezepoka Japanio komence havis similan union inter imperia juro kaj universalaĵo aŭ Budho-juro, sed tiuj poste iĝis sendependaj fontoj de potenco.[11][12]

 
Staranta budho, Afganio. Ankaŭ en origina Budhismo ne ekzistas la koncepto de raligio.

La moderna koncepto de religio, kiel abstraktado kiu implicas apartajn arojn de kredoj aŭ doktrinoj, estas lastatempa invento de kiam tia uzokutimo komenciĝis kun tekstoj en la angla lingvo de la 17-a jarcento pro la disfendado de kristanaro dum la Reformacio kaj tutmondiĝo en la epoko de esplorado kiu implikis kontakton kun multaj eksterlandaj kulturoj kun ne-eŭropaj lingvoj.[13][14][15] Kelkaj argumentas, ke nekonsiderante ĝian difinon, estas ne konvene apliki la esprimon religio al ne-okcidentaj kulturoj.[16][17] Aliaj polemikas, ke uzi la koncepton de religio por ne-okcidentaj kulturoj distordas tion kion homoj faras kaj kredas.[18]

Estis en la 19-a jarcento kiam la esprimoj budhismo, hinduismo, taoismo, konfuceismo, kaj mondaj religioj unuafoje aperis.[19][20][21] Neniu mem-identigis sin kiel hinduobudhano aŭ aliaj similaj identecoj antaŭ la 19-a jarcento.[22] Dum sia longa historio, Japanio havis neniun koncepton pri religio ĉar ekzistis neniu ekvivalenta japana vorto, nek io ajn proksime al ĝia signifo, sed kiam usonaj batalŝipoj prezentiĝis de la marbordo de Japanio en 1853 kaj malvole la japana registaro subskribis traktatojn postulantajn, inter aliaj aĵoj, religian liberecon, la lando devis fronti tiun okcidentan ideon.[23][24]

Laŭ la filologo Max Müller en la 19-a jarcento, la radiko de la angla vorto "religion", nome la latina "religio", kutime origine signifis nur respekton por dio aŭ la dioj, zorgema fundamentado de diaj aĵoj, pieco (kiun Cicerono plue derivis por signifi diligenton).[25][26] Max Müller karakterizis multajn aliajn kulturojn ĉirkaŭ la mondo, inkluzive de Egiptujo, Irano, kaj Hindio, kiel havado de simila potencostrukturo ĉe tiu punkto en historio. Kio estas nomita antikva religio hodiaŭ, estus nur aludo al leĝo.[27]

Historio de la religioj redakti

 
Venuso de Willendorf
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Origino de religioj.

La evolua origino de religioj kaj de religia kondutaro estas studfako rilata al evolucia psikologio, al paroldeveno kaj mitologio, kaj kruc-kultura komparo kun la antropologio de religio. Kelkaj celoj de intereso estas la religio en Neolitiko, pruvaro de spiriteco aŭ kulta kutimaro en Supra Paleolitiko, kaj similaĵoj eĉ en spiriteco de grandaj simioj.

Plej malnovaj spuroj redakti

Laŭ sciencistoj entombigoj kaj poste aĵoj metitaj en tombojn estas unuaj arkeologiaj signoj de religia esprimo. Laŭ tio unuaj spuroj datas de ĉirkaŭ 120.000 a.K., kaj ĉe homo sapiens kaj ĉe la neandertala homo.

Ekde ĉirkaŭ 40.000 a.K. kun la alveno de pli artistaj skulptaĵoj, pentraĵoj kaj muzikiloj, la indikoj estas pli klaraj. Sed al kiuj religiaj konceptoj rilatas la trovitaĵoj, ne klaras.[28]

Malnovaj religioj redakti

 
Zaratuŝtro.
 
Busto de Zeŭso trovita en Otricoli Vatikanaj muzeoj.

Multaj el la ankoraŭ nuntempe ekzistantaj religioj radiĝis en prahistoriaj tempoj. Aliaj fruaj religioj estingiĝis kaj estas ofte malfacile kompreneblaj detale, ĉar malkompleta transdono malhelpas la komprenon kaj religiajn konceptojn malfacile kaj diverse interpreteble indikas arkeologiaj artefaktoj.

Eĉ kiam ekzistas multaj skribaj fontoj (ekzemple ĉe la antikvaj religioj de la grekoj kaj romianoj kaj scioj pri praktiko de kultoj kaj individua agado ne estas kompletaj. Sciaĵoj venas ofte ĉefe de la mitologio, ekzemple tiuj de la keltoj kaj ĝermanoj, sed pri kultoj oni preskaŭ nenion scias.

Inter historiaj religioj estis (ordigite laŭloke kaj laŭepoke):

Estonto de la religioj redakti

Disvastiĝis en iuj kulturaj sektoroj de nia epoko, dirita postmoderna, la konvinko, foje subtenata per longaj rezonadoj, ke iom post iom la homaro ne plu sentos la bezonon de religio kaj Dio aŭ dioj. Al tio helpas la studo de la evoluo de la homaro pere de antropologio. Post ĉirkaŭ unu jarcento oni provas mezuri la forton de tiu prognozo. Jen ne forgesebla kontribuo de la libro God is back (Dio estas revenanta), Pinguin Press, Anglio. Ties du aŭtoroj, unu katolika la alia ateisma, konstatigas, pruve subokule, ke la prognozo, fundita sur la ekvacio "scienco plus sekulariĝo = malfajriĝo de religio" trompiĝis, almenaŭ ĝis nun, ĉar en la mondo ĉu adhero al religiaj kredoj ĉu intima orientiĝo al Dio plukreskas post la kontraŭreligia blovado. La enketantoj-esplorantoj estas du opinionistoj de la anglalingva gazeto The Economist.

Civila religio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Civila religio.

La termino civila religio estas fakte politika koncepto uzata de pensuloj kiel Benjamin Franklin, George Washington kaj Jean-Jacques Rousseau, kaj ĵus rekuperita de la usona sociologo Robert Neelly Bellah, por determini la religian aspekton de la politika vivo de difinita kulturo. Jean-Jacques Rousseau uzis la terminon «civila religio», en la 8a ĉapitro de la Kvara Libro de sia verko Pri la socia kontrakto (1762), por kontraŭi la religiajn valorojn establitajn de la kristanismo al tiuj kiuj devus hegemonii en la civitanoj de ŝtato por ebligi la daŭrecon de la socia kontrakto, aplikitaj de la suvereno kaj garantioj de la socia kohero.

Popola religio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Popola religio.

En studoj pri religio kaj folkloriko, popola religio enhavas variajn formojn kaj esprimojn de religio kiuj estas distingitaj el la oficialaj doktrinoj kaj praktikoj de organizita religio. La preciza difino de popola religio varias inter fakuloj. Foje laŭ la termino "popola kredo", ĝi konsistas el etnaj aŭ mondoregionaj religiaj kutimoj laŭ la ombrelo de religio, sed ekster oficialaj doktrino kaj praktikoj.

Organizita religio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Organizita religio.

Organizita religio estas religio en kiu kredsistemoj kaj ritoj estas organizitaj kaj sankciitaj en centralizita kaj oficiala maniero. Organizita religio estas kutime karakterizita per oficiala doktrino (aŭ dogmo), hierarkia aŭ burokratia gvidadstrukturo kaj la leĝigo de leĝoj kaj preskriboj en fakorganizita maniero kun oficiala valideco. Organizitaj religioj ofte ankaŭ havas religian tribunalon.

Senreligio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Senreligio.

Nereligio, Senreligio aŭ manko de religio estas la stato de foresto, indiferenteco al aŭ malakcepto de religio. Nereligio povas esti senkiala, aŭ bazita sur ideologio, kiel ekzemple malteismo, ateismo, agnostikismo, praktika ateismo, deismo, skeptikismo, aŭ "malmola" sekularismo. Nereligio povas esti akompanata de negativa, pozitiva aŭ indiferenta sinteno al religioj.

Religia persekutado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Religia persekutado.
 
Laŭ la tradicio, la komencaj kristanoj utilis kiel nutraĵo por leonoj en la Koloseo de Romo.

Religia persekutado estas la sistema mistraktado de individuo aŭ grupo de individuoj kiel reago al ties religiaj kredoj aŭ aliĝoj aŭ al manko de tio. Ĉar la religio aŭ manko de religio de persono ofte determinas je grava etendo ties moralon, mondorigardon, mem-konscion, kondutojn al aliuloj, kaj ĝenerale la personan identecon, religiaj diferencoj povas esti gravaj kulturaj, personaj, kaj sociaj faktoroj. Je socia nivelo, tiu malhumanigo de partikulara religia grupo povas tuj rezulti en violento aŭ aliaj formoj de persekutado. Ja, en multaj landoj, la religia persekutado rezultis en tiom enorma violento ke ĝi estis konsiderata atako kontraŭ la homaj rajtoj.

Religia maltoleremo estas formo de maltoleremo, kiun oni plenumas kontraŭ la religiaj kredojpraktikoj (aŭ kontraŭ la manko de tiuj) fare de persono aŭ grupo partikularigita kontraŭ persono aŭ grupo. Ĝi estas motivita ĉefe de diferenca religia kredo, normale konsiderita la ununura "vera", sed ankaŭ de alia klaso de ideologio, nome politika, ekonomika ktp., same kiel de etnaj tialoj foje asociaj al religio, aŭ inverse. Speciale sangelverŝaj kaj malraciaj estas la okazoj de konfliktoj inter diversaj branĉoj de la sama religio, kiel ekzemple el historia vidpunkto la militoj inter katolikoj kaj protestantoj ene de kristanismo, aŭ la konfliktoj inter sunaistoj kaj ŝijaistoj en Islamo.

Religioj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Listo de Religioj kaj Orientaj religioj.

Babismo - Bahaa Kredo - Budhismo - Hinduismo - Islamo - Ĝajnismo - Judismo - Kristanismo -Novaj religioj de Japanio - Nova Erao - Novpaganismo - Oomoto - Orfeismo - Rastafarianismo - Sankta Dajmo - Scientologio - Sikismo - Spiritismo - Ŝamanismo - Ŝintoismo - Taoismo - Unitarismo - Ŭonbulismo - Urantio - Viĉo - Kulto - Zaratuŝtrismo

Listo de religioj laŭ grandeco redakti

Laŭ grupoj redakti

La nomon ĉiam sekvas nombro de kredantoj. Oni diras, ke en la mondo ekzistas 5 aŭ 6 ĉefaj mondaj religioj (tio estas la unuaj ĉe la listo).

 
Ĝenerala vido de la baziliko de Sankta Petro, simbola centro de la romkatolikismo.
 
La Kaabo, en Mekko, Sauda Arabio, estas la centro de Islamo.
  1. Kristanismo entute: 2,1 miliardoj; inkluzivas:
  2. Islamo: 1,3 miliardoj
  3. Hinduismo: 900 milionoj
  4. ĉinaj tradiciaj religioj: 394 milionoj
  5. : La nombron de sekvantoj de la tradiciaj ĉinaj religioj estas malfacile kalkuli (aŭ distingi).
  6. Budhismo: 376 milionoj
  7. origine indiĝenaj: 300 milionoj
  8. Ŝintoismo: 107 milionoj
  9. afrikaj tradiciaj kaj diasporaj: 100 milionoj
  10. Sikismo: 30 milionoj
  11. Ĝuĉeo: 19 milionoj
  12. : Surbaze de la tuta homaro de Nord-Koreo
  13. Spiritismo: 15 milionoj
  14. Judismo: 14 milionoj
  15. : Malfacilas distingi sekvantojn de la juda religio disde nuraj membroj de la juda popolo aŭ kulturo.
  16. Bahaa Kredo: 7 milionoj
  17. Ĝajnismo: 4,2 milionoj
  18. : La vera nombro Bahaanoj estas forte disputadita
  19. Zaratuŝtrismo: 2,6 milionoj
  20. Tenriismo: 2 milionoj
  21. Unitaria Universalismo: 800.000
  22. Caodaismo: 500.000 (?)
  23. Novpaganismo: 100.000 (?)
  24. : La vera nombro estas nur malklare konata
  25. Rastafarianismo: 100.000 (?)
  26. Babismo: kelkaj miloj precipe en Irano kaj Uzbekio

Oni ofte diskutas pri Ateismo, ĉu ĝi estus inkluzivita kiel religio - se jes, tiam ĝi troviĝus ĉe la tria loko kun 1,1 miliardoj da "kredantoj".

Ankaŭ ekzistas multaj pli malgravaj sektoj kaj novaj religioj, ekzemple Oomoto aŭ (se oni pretas konsideri ĝin religio) Scientologio.

Laŭ nombroj redakti

 
Hinduismaj pilgrimuloj baniĝantaj en la Gango en Varanasi.

La plej grandaj religioj, sektoj kaj kredoj (milionoj da kredantoj):

  1. 1943 Kristanismo (32,8% de homaro)
  2. 1165 Islamo (19,6%)
  3. 1050 Sunaismo (islama)
  4. 1027 Katolikismo (kristana)
  5. 762 Hinduismo (12,8%)
  6. 760 Nereligiuloj (12,8%)
  7. 359 ĉina tradicia religio (6,1%)
  8. 354 Budhismo (6,0%)
  9. 322 aliaj kristanoj
  10. 316 Protestantismo (kristana)
  11. 249 etnaj religioj (4,2%)
  12. 214 Ortodoksismo (kristana)
  13. 115 Ŝijaismo (islama)
  14. 100 nova religio (1,7%)
  15. 64 Anglikanismo (kristana)
  16. 22 Sikismo
  17. 20 Taoismo
  18. 14 Judismo
  19. 12 Spiritismo
  20. 12 Mormonismo (kristana)
  21. 6 Bahaa Kredo
  22. 6 Konfuceismo
  23. 4 Ĝajnismo
  24. 3 Ŝintoismo
  25. 0,3 Zaratuŝtrismo
  26. 0,001 Babismo

Sanktaj libroj redakti

Multaj religioj kaj spiritaj movadoj kredas, ke siaj sanktaj libroj (aŭ skribaĵoj) estas la Parolo de Dio, kaj ofte kredas, ke la tekstoj estas entute diaj aŭ de deveno de spirita inspiro. Eĉ nekredantoj ofte skribas la nomojn de sanktaj skribaĵoj majuskle por montri respekton aŭ sekvi tradiciojn. Kvankam la antikvaj civilizacioj produktis manskribitajn tekstojn dum miloj da jaroj, la unua presita teksto por amasa distribuado estis la Sutrao de la ŝlifisto (Sutro de la diamantotranĉanta perfekteco de saĝo), skribaĵo budhista, presita la jaron 868.

Aliaj spiritismaj libroj: Kurso pri mirakloj

Religiaj fondintoj kaj filozofoj redakti

Moseo - Laozio - Budho - Sokrato - Konfuceo - Jesuo - Mani - Mohameto - Báb - Bahá'u'lláh

Dioj / Mitologio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de dioj.
 
Dio kaj Adamo ĉe la Siksta Kapelo.

Diodioj estas, laŭ multaj religioj kaj aliaj kredosistemoj, la plej alta supernatura, ĉiopova, estaĵo aŭ estaĵoj, kiuj kreis aŭ regas la mondon, ekzemple per la dia providenco. Laŭ la diversaj religioj aŭ kredoj oni parolas pri multaj dioj (politeismo), nur unu Dio (monoteismo) aŭ neniu dio (ateismo). Estas ankaŭ filozofiaj konceptoj de dio, pli aŭ malpli malnaivaj (vidu panteismon, deismon). Nuntempe inter la homoj diras sin 53 % monoteistoj, 26 % politeistoj kaj 21 % ateistoj. La teologoj konsideris varion de atribuaĵoj al la nombraj konceptoj diferencaj pri Dio. Inter tiuj, plej komunaj estas la jenaj: ĉioscieco, ĉiopoveco, ĉieesteco, ĉiobonvoleco (perfekta boneco), simpleco, eterneco kaj neceseco. Dio estis konsiderata ankaŭ kiel de naturo senkorpa, personiga, la fonto de ĉia moralo, ktp. Tiaj atribuaĵoj jam estis priskribitaj laŭ diferencaj gradoj fare de la unuaj filozofoj-teologoj judaj, kristanaj kaj islamaj, kiaj Maimonido,[29] Aŭgusteno de Hipono,[29] kaj Algazelo,[30] respektive. Multaj elstaraj kaj mezepokaj kaj modernaj filozofoj disvolvigis argumentojn porajn pri la ekzisto de Dio;[30] kaj same nombraj famaj filozofoj kaj intelektuloj disvolvigis argumentojn malporajn pri la ekzisto de Dio (vidu Konebleco pri la ekzisto de Dio).

Listo de dioj redakti

Afrodito - Alaho - Apolono - Areso - Artemisa - Atena - Demiurgo - Devia - Diana - Dionizo - Eternulo - Ganeŝo - Hadeso - Hefesto - Hera - Hermeso - Hestia - Izisa - Javeo - Jehovo - Jesuo Kristo - Kecalkoatlo/Kukulkano - Oziriso - Persefona - Pozidono - Sankta Triunuo - Satano - Ŝivo - Viŝnuo - Zeŭso

Religiaj konceptoj redakti

Mistero estas koncepto ligita al religio, sed kiu transiras ekster tiu fako. Laŭ PIV la unua signifo estas ligita al historiaj religioj kaj kredoj. En la egipta, helena kaj romia religioj, mistero estus sekreta doktrino kaj kulto, kiu promesis al la inicitoj la senmortecon per simbola unuiĝo kun mortanta kaj resurektanta diaĵo.[31] La dua signifo centriĝas en la uzado de la koncepto fare de kristanismo, nome religio kiu ja estas bazita sur diversaj misteroj. Tiukadre mistero estus dogmo, revelaciita fare de Dio kaj neatingebla per la racio sole.[32] Tiel oni kontrastigas la misteroj kiuj venus el Dio kontraŭ la racio de la homo; nome, la religio konsistigas en kredo (neracia) bazita sur misteroj. Inter ili oni listigas kiel ekzemploj la misterojn de la enkarniĝo (Dio fariĝas homo laŭ kristanismo), de la elaĉeto (Dio-homo estus veninta al la Tero por elaĉeti la homaron for el la kondamno pro la origina peko), de la Triunuo (Dio estas unu kaj tri - patro, filo kaj Sankta Spirito - samtempe).

Sanktaj lokoj kaj pilgrimejoj redakti

 
Pilgrimantoj sur la jakoba vojo al Santiago de Compostela

Pilgrimado estas tradicia vojaĝo por viziti difinitajn religiajn pilgrimlokojn. Persono, kiu pilgrimas estas nomita pilgrimantopilgrimulo. Ekzistas pluraj formoj de pilgrimado, religiaj kaj nereligiaj. Eĉ antaŭ la grandaj religioj, kiujn ni konas hodiaŭ (la katolika, islama, hindua kaj budhisma) ekzistis jam pilgrimadoj al sanktaj ejoj.

Pilgrimejoj redakti

Sanktaj agoj redakti

Komunio - Meditado - Fasto - Pilgrimado - Preĝado - Almozdono -

Religia arto estas nomigo uzata por ĉiuj artaj produktoj kiuj havas kiel celon kultadon, adoradon aŭ prezentadon de religio aŭ dio. Laŭlonge de la jarcentoj la religia arto klopodas prezenti diajn rakontojn kaj aspektojn pere de pentraĵoj, skulptaĵoj kaj mozaikoj. La reprezentoj plej oftaj en kristanismo por ekzemplo montras la bapton, la juĝon, la krucumon, la morton kaj la resurekton de Kristo, kaj ankaŭ aliajn temojn rilatajn al la Virgulino Maria aŭ bildojn de epizodoj de la Biblio.

Sanktaj lingvoj redakti

Latina lingvo - Greka lingvo - Sanskrito - Hebrea lingvo - Aramea lingvo - Araba lingvo - Persa lingvo - Joruba lingvo

Postmorta ekzisto redakti

Infero - Metempsiĥozo - Neniigeco - Nirvano - Purgatorio - Paradizo - Reenkarniĝo

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Tutmonda religia pejzaĝo] laŭ Pew Research Center
  2. Geertz, C. (1993) Religion as a cultural system. En: The interpretation of cultures: selected essays, Geertz, Clifford, paĝoj 87-125. Fontana Press. Anglalingva originalo de la citaĵo: "A religion is a system of symbols which acts to establish powerful, pervasive, and long-lasting moods and motivations in men by formulating conceptions of a general order of existence and clothing these conceptions with such an aura of factuality that the moods and motivations seem uniquely realistic."
  3. Nongbri, Brent (2013). Before Religion: A History of a Modern Concept. Yale University Press. p. 152. ISBN 978-0-300-15416-0. "Although the Greeks, Romans, Mesopotamians, and many other peoples have long histories, the stories of their respective religions are of recent pedigree. The formation of ancient religions as objects of study coincided with the formation of religion itself as a concept of the sixteenth and seventeenth centuries."
  4. Harrison, Peter (1990). 'Religion' and the Religions in the English Enlightenment. Cambridge: Cambridge University Press. p. 1. ISBN 978-0-521-89293-3. "That there exist in the world such entities as 'the religions' is an uncontroversial claim...However, it was not always so. The concepts 'religion' and 'the religions', as we presently understand them, emerged quite late in Western thought, during the Enlightenment. Between them, these two notions provided a new framework for classifying particular aspects of human life."
  5. Nongbri, Brent (2013). "2. Lost in Translation: Inserting "Religion" into Ancient Texts". Before Religion: A History of a Modern Concept. Yale University Press. ISBN 978-0-300-15416-0.
  6. Morreall, John; Sonn, Tamara (2013). 50 Great Myths about Religions. Wiley-Blackwell. p. 13. ISBN 978-0-470-67350-8. "Many languages do not even have a word equivalent to our word 'religion'; nor is such a word found in either the Bible or the Qur'an."
  7. Hershel Edelheit, Abraham J. Edelheit, History of Zionism: A Handbook and Dictionary, p. 3, citing Solomon Zeitlin, The Jews. Race, Nation, or Religion? (Philadelphia: Dropsie College Press, 1936).
  8. Whiteford, Linda M.; Trotter II, Robert T. (2008). Ethics for Anthropological Research and Practice. Waveland Press. p. 22. ISBN 978-1-4786-1059-5.
  9. 9,0 9,1 9,2 Nongbri, Brent (2013). Before Religion: A History of a Modern Concept. Yale University Press. ISBN 978-0-300-15416-0.
  10. "14.1A: The Nature of Religion". Social Sci LibreTexts. 15a de Aŭgusto 2018. Alirita la 10an de Januaro 2021.
  11. Kuroda, Toshio (1996). Tradukita de Jacqueline I. Stone. "The Imperial Law and the Buddhist Law" (PDF). Japanese Journal of Religious Studies: 23.3–4. Arkivita el la originalo (PDF) la 23an de Marto 2003. Alirita la 28an de Majo 2010.
  12. Neil McMullin. Buddhism and the State in Sixteenth-Century Japan. Princeton, N.J. : Princeton University Press, 1984.
  13. Harrison, Peter (2015). The Territories of Science and Religion. University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-18448-7.
  14. Roberts, Jon (2011). "10. Science and Religion". In Shank, MIchael; Numbers, Ronald; Harrison, Peter (eds.). Wrestling with Nature: From Omens to Science. Chicago: University of Chicago Press. p. 254. ISBN 978-0-226-31783-0.
  15. Harrison, Peter (1990). 'Religion' and the Religions in the English Enlightenment. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-89293-3.
  16. Dubuisson, Daniel (2007). The Western Construction of Religion : Myths, Knowledge, and Ideology. Baltimore, Md.: Johns Hopkins University Press. ISBN 978-0-8018-8756-7.
  17. Fitzgerald, Timothy (2007). Discourse on Civility and Barbarity. Oxford University Press. pp. 45–46.
  18. Smith, Wilfred Cantwell (1991). The Meaning and End of Religion. Minneapolis: Fortress Press. ISBN 978-0-8006-2475-0.
  19. Harrison, Peter (2015). The Territories of Science and Religion. University of Chicago Press. p. 101. ISBN 978-0-226-18448-7. "The first recorded use of "Boudhism" was 1801, followed by "Hindooism" (1829), "Taouism" (1838), and "Confucianism" (1862) (see figure 6). By the middle of the nineteenth century these terms had secured their place in the English lexicon, and the putative objects to which they referred became permanent features of our understanding of the world."
  20. Josephson, Jason Ananda (2012). The Invention of Religion in Japan. University of Chicago Press. p. 12. ISBN 978-0-226-41234-4. "The early nineteenth century saw the emergence of much of this terminology, including the formation of the terms Boudhism (1801), Hindooism (1829), Taouism (1839), Zoroastri-anism (1854), and Confucianism (1862). This construction of "religions" was not merely the production of European translation terms, but the reification of systems of thought in a way strikingly divorced from their original cultural milieu. The original discovery of religions in different cultures was rooted in the assumption that each people had its own divine "revelation," or at least its own parallel to Christianity. In the same period, however, European and American explorers often suggested that specific African or Native American tribes lacked religion altogether. Instead these groups were reputed to have only superstitions and as such they were seen as less than human."
  21. Josephson, Jason Ananda (2012). The Invention of Religion in Japan. University of Chicago Press. p. 12. ISBN 978-0-226-41234-4. "The early nineteenth century saw the emergence of much of this terminology, including the formation of the terms Boudhism (1801), Hindooism (1829), Taouism (1839), Zoroastri-anism (1854), and Confucianism (1862). This construction of "religions" was not merely the production of European translation terms, but the reification of systems of thought in a way strikingly divorced from their original cultural milieu. The original discovery of religions in different cultures was rooted in the assumption that each people had its own divine "revelation," or at least its own parallel to Christianity. In the same period, however, European and American explorers often suggested that specific African or Native American tribes lacked religion altogether. Instead these groups were reputed to have only superstitions and as such they were seen as less than human."
  22. Morreall, John; Sonn, Tamara (2013). 50 Great Myths about Religions. Wiley-Blackwell. p. 14. ISBN 978-0-470-67350-8. "Before the British colonized India, for example, the people there had no concept "religion" and no concept "Hinduism." There was no word "Hindu" in classical India, and no one spoke of "Hinduism" until the 1800s. Until the introduction of that term, Indians identified themselves by any number of criteria—family, trade or profession, or social level, and perhaps the scriptures they followed or the particular deity or deities upon whose care they relied in various contexts or to whom they were devoted. But these diverse identities were united, each an integral part of life; no part existed in a separate sphere identified as "religious." Nor were the diverse traditions lumped together under the term "Hinduism" unified by sharing such common features of religion as a single founder, creed, theology, or institutional organization."
  23. Josephson, Jason Ananda (2012). The Invention of Religion in Japan. University of Chicago Press. pp. 1, 11–12. ISBN 978-0-226-41234-4.
  24. Zuckerman, Phil; Galen, Luke; Pasquale, Frank (2016). "2. Secularity around the World". The Nonreligious: Understanding Secular People and Societies. Oxford University Press. pp. 39–40. ISBN 978-0-19-992494-3. "It was only in response to Western cultural contact in the late nineteenth century that a Japanese word for religion (shukyo) came into use. It tends to be associated with foreign, founded, or formally organized traditions, particularly Christianity and other monotheisms, but also Buddhism and new religious sects."
  25. Max Müller, Natural Religion, p. 33, 1889
  26. Lewis & Short, A Latin Dictionary
  27. Max Müller. Introduction to the science of religion. p. 28.
  28. Paál, Gábor Archäologie des Glaubens – Wie die Götter auf die Welt kamen (Arkeologio de kredo - Kiel dioj naskiĝis) en: Clas, Detlef und Paál, Gábor: Gottes Bilder – Warum wir glauben (Diaj bildoj - Kial ni kredas), 25–43, Filderstadt 2006
  29. 29,0 29,1 Paul Edwards. "God and the philosophers" en Ted Honderich. (eld)The Oxford Companion to Philosophy, Oxford University Press, 1995.
  30. 30,0 30,1 Alvin Plantinga. "God, Arguments for the Existence of," Routledge Encyclopedia of Philosophy, Routledge, 2000.
  31. PIV NPIV Alirita la 4an de septembro 2020.
  32. Samloke.

Eksteraj ligiloj redakti