Sankta Dajmo

brazila religio

Sankta Dajmo (portugale Santo Daime) estas brazila religiokulto, kiu naskiĝis dum la 20-a jarcento en la centro de la ĝangalo Amazonio.

Sankta Dajmo
religio • nova religia movado
Retejo Oficiala retejo
vdr

La kreinto estis Majstro Irineu Serra.

La religianoj uzas trinkaĵon faritan de du herboj dum la rito. La trinkaĵo nomiĝas "Ajaŭasko" aŭ Sankta Dajmo, kaj per ĝi, ili faras kontaktojn kun la sankta mondo de Dio. La nomo "Daime" venas el portugallingva esprimo "Dai-me" (donu al mi), el la unua verso de ceremonia kanto, kiujn partoprenantoj kantadas dum la trinkado:

  • Dai-me força, dai-me luz (Donu al mi forton, donu al mi lumon).

La oficialaj ritoj estas redakti

Koncentreco:

Tago: En la 30a kaj 15a tago de la monatoj Daŭro: Kutime daŭras 4 horoj Vestoj: Viroj kun blua pantalo kaj blanka ĉemizo. Virinoj: Bluan jupon kun blanka ĉemizo. 4 Partoj: La anoj trinkas la Dajmon, kaj sidiĝas por kanti "Preĝon", kiu estas 12 muzikojn el Sebastião Mota; Poste, ĉiuj retrinkas kaj restas silente dum ĉirkaŭ unu horo, kiu ne estas permesata bruojn; Trie, la tria trinkado por reeki ian eseon aŭ aliaj antaŭpretigitaj muzikoj; Kaj fine, la lasta trinkado por kanti la kantaron "O Cruzeirinho", preĝmuzikoj el Irineu Serra.

Meso: Tago: Okazas en 13 tagoj malsamaj dum la jaro Tempo: Kutime daŭras 12 horoj Vestoj: Viroj tute blankaj kaj virinoj kun verda jupo, blanka ĉemizo kaj kroneto. 4 Partoj: Ĉiuj trinkas la Dajmon por rozaria preĝado; Poste, alia trinkado de Dajmo por eki aron de preĝkantoj, dancante kaj redrinkante ĝis la mezo de ili, Tiam, okazas libertempo por mallacigi (ĉirkaŭ 1 horo kaj duono); Ĉiuj restaras en siaj lokoj kaj reekas la aron de preĝkantoj ĝis la fino.

Stelo:

Similas iom al la Koncentreco, sed sen muzikiloj kaj kun precizaj preĝkantoj. Estas konata kiel la plej fortaj ritoj, okazas por sanigi la homojn el siaj pekoj aŭ aliaj aferoj.

La sanktaj libroj estas pluraj, sed la plej grava estas "O Cruzeiro" (La Granda Kruco), en kiu estas muzikoj skribitaj per Majstro Irineu dum siaj unuaj uzoj de la herboj.

Kvankam estas halucinogeno, Ajaŭasko ne kaŭzas manion. Ankaŭ ĝi povas esti tre malagrabla kaj kaŭzi fortajn vomojn al kiuj trinkas ĝin. Sekve, neeblas uzi ĝin por plezuro ekster religia kunteksto.