Ŭonbulismo

skolo de budhismo

Ŭonbulismo (koree 원불교, wŏnbulgyo, won: ronda, bulgyo: budaismo; ĉine: yuán fójiào 圓佛教, alilingve ankaŭ won-budhism) estas korea religia movado[1] fondita en 1916 en Koreio de Sotesan ( Sot’aesan - 소태산/少太山), ankaŭ konata kiel Pak Chungbin (박 중빈/朴 重彬, 1891–1943).

Ŭonbulismo
원불교
emblemo
religia subgrupo
Dum 28-a de aprilo 1916 - nuntempe
Retejo Oficiala retejo
vdr
Ŭonbulisma centro en Teguo( Korea Respubliko)

La centra doktrino de tiu religio estis publikigita en 1943 en la Korektita Kanono de Budaismo (Pulgyo Chongjon 불교 정전 佛敎正典). Unu el la kernaj ideoj en ŭonbulismo estas ke la problemoj de la hodiaŭa mondo ekestiĝas de la konkurencema naturo de la homa komunumo kaj ke tiuj problemoj povas esti venkitaj se ni lernas labori kune por reciproka profito prefere ol kontraŭ unu la alian por individua profito[2].

Sot’aesan instruis, ke ni devas kultivi sintenon de dankemo al naturo, niaj gepatroj, niaj kunhomoj kaj niaj leĝoj por kunlabori pli efike kun aliaj por redukti kaj eventuale forigi la kaŭzojn de sufero en ĉi tiu mondo. Sotesan atinginte la kleriĝon (bodhi) observis la modernan mondon, en kiu la homa spirito, sklavigita de la rapide evoluanta materia civilizo, fariĝas pli kaj pli malforta. Laŭ Ŭonbulismo, vivanta religio estas tiu en kiu spiritaj praktikoj estas neapartigeblaj de la reala vivo.

La centra sidejo de Ŭonbulismo estas en la urbo Iksan, Sud-Koreio. Ŭonbulismo aktive disvastiĝis kaj en Koreio mem kaj preter siaj landlimoj kaj havas multajn templojn kaj reprezentejojn tra la mondo (ekzemple en Parizo, Sidney, Jokohamo, Moskvo, Frankfurto, Novjorko).

Ŭonbulismo ankaŭ havas instituciojn de supera edukado: unu en Usono[3] kaj tri en Korea Respubliko[4], interalie la Universitato Wonkwang, kiu havas unu el la plej bonaj medicinaj fakultatoj de Koreio kiuj instruas la tradician (ĉinstilan) medicinon[5]. Ekzistas pli ol 1 miliono da ŭonbulismaj kredantoj[6].

Etimologio Redakti

La nomo Ŭonbulismo venas de la korea (wŏn), cirklo kaj 불교 (bulgyo), budhismo, do cirkla budhismo. Ŭonbulismo indikas, ke ili kunfandas plurajn skolojn de budhismo en ilian doktrinon, praktikante meditadon (samādhi), studon (prajñā) kaj moralo (ŝīla).

Eŭkumenismo Redakti

Ŭonbulismo predikas la komunecon de ĉiuj religioj. La celo de Ŭonbulimso estas konduki ĉiujn homojn al vivo libera de doloro kaj sufero. Ŭonbulismo ankaŭ akceptas en sian doktrinon elementoj de aliaj religioj kiuj ne kontraŭdiras la Veron (진리 眞理). La cirklo estas simbola esprimo de ĉi tiu Vero. Ĉi tio permesas al Ŭonbulismo kunlabori fruktodone kun aliaj religioj. Kun tia fleksebla kaj malferma kredo, Ŭonbulismo klopodas realigi la ideon krei la Organizon de Unuiĝintaj Religioj, analoge al la Unuiĝintaj Nacioj (UN), ĉar oni supozas, ke en la moderna mondo ĉiuj problemoj estas esence tutmondaj, kaj unuiĝo de ĉiuj religioj estas esenca por la kreado de daŭra "mondpaco". Kvankam Ŭonbulismo sin difinas kiel "religio de la nova epoko"[7], kelkaj esploristoj pridubas tion kaj opinias ke ĝi radikas en unu el la plej antikvaj indiĝenaj religioj de Koreio[5] aŭ estas nova formo de budaismo[8][9].

Dek preceptoj Redakti

  • Ne mortigu senprave
  • ne ŝtelu
  • ne adultu
  • ne drinku senprave
  • ne vetludu
  • ne diru malbonajn vortojn
  • ne kverelu senprave
  • ne ŝteluzu publikan monon
  • ne pruntu monon inter amikoj senprave
  • ne fumu senprave

Doktrino Redakti

Laŭ Michael Pye kaj Don Beaker, ĝi estas nova budaisma religio.[10][11] Laŭ Henrik Hjork Sorensen kaj aliaj, ĝi povas esti konsiderata kiel kombinaĵo de konfuceismo, daŭismo kaj budaismo.[12] Ĝi prenas, kiel kredobjekton kaj praktikmodelon, cirklon, kiu estas la darmkorpa budao. Sotesano esprimis per cirklo la fundamentan veron de la universo, pri kiu li iluminiĝis meminstruite post dudekjara asketa penado.

Ŭonbulismo instruas siajn kredantojn konscii profunde la bonfarojn de ĉiuj estaĵoj kaj danki ilin. La kerna vorto de ŭonbulismo do estas “bonfaro”, per kiu interrilatas ĉiuj estaĵoj en la universo. Ŭonbulismo celas disvolvi homan spiriton per verreligia kredo kaj realmorala trejno, responde al materia evoluo.

 
La cirklo (wŏn) de Ŭonbulismo.

La fundamenta doktrino de ŭonbulismo konsistas el la kvar bonfaroj kaj la kvar nepraĵoj, kaj el la tri studoj kaj la ok sintenoj. La kvar grandaj principoj de ŭonbulismo estas:

  1. ĝustaj iluminiĝo kaj ago
  2. pribonfara konscio kaj danko
  3. utiligo de la budha darmo
  4. sindonema servo al publiko.

Sotesano post sia iluminiĝo tralegis multajn librojn de tradiciaj religioj kaj konsideris Ŝakjamunion sanktulo el la sanktuloj kaj decidiĝis fondi novan eklezion, surbaze de la budha darmo. Ŭonbulismo strebas al la ĝisdatigo, vivutiligo kaj popularigo de la budha darmo.

Nun ŭonbulismo havas firman statuson en la korea socio kaj disvastiĝas tra la mondo. Ĉi tiu libro estas la baza sankta skribo de ŭonbulismo kun fundamenta doktrino.

Verkaro Redakti

La originala doktrino de Sotesano estis eldonita kiel Pulgyo chŏngjŏn (La ĝusta kanono de budaismo) en 1943. Ĝi estis redaktita kaj plilongigita en 1977 kaj nun ĝi estas inkluzivita en la ĉefa doktrina libro Wŏnbulgyo chŏnsŏ.[13]  Wŏnbulgyo chŏnsŏ inkluzivas Chŏngjŏn (La ĉefa libro de Ŭonbulismo), Taejonggyŏng (La sutro de la fondinta majstro) kaj aliaj kanonaj fontoj.

Tradukoj Redakti

La Fundamenta Libro kaj aliaj sanktaj libroj de Ŭonbulismo estas tradukitaj en multajn lingvojn, interalie en la: angla, japana, ĉina, rusa, hispana, germana kaj Esperanto.

En Esperanto Redakti

  • (dulingva kr + eo) La Fundamenta Instruo de Ŭonbulismo, el la korea tradukis CHOE Taesok, Isan, 1998, 164 paĝoj, isbn 89-86065-02-9 : La plej grava sankta libro de ŭonbulismo, enhavante la fundamentoan doktrinon de la religio ŭonbulismo. Ĝi estas la unua parto de La Sankta Instruo de Ŭonbulismo.
  • La sankta Instruo de Ŭonbulismo, el la korea tradukis CHOE Taesok, Iksan: Ŭonbulismo, 1998, ISBN 80-86065-010
  • Gvidlibro pri Ŭonbulismo, informa broŝuro, 19 paĝoj, Internacia Fako de Ŭonbulimo, Iksanshi, 2005

Festoj de Ŭonbulismo Redakti

La plej gravaj festoj de Ŭonbulismo estas:

  1. Januaro, 1: Tago de Nova Jaro
  2. Aprilo, 28: Tago de granda iluminiĝo kaj fondo
  3. Aprilo, 8 (lunkalendare): Tago de budhonasko
  4. Aŭgusto, 21: Tago de darm-agnosko

Esperantista Asocio de Ŭonbulismo Redakti

Esperantista Asocion de Ŭonbulismo (EAŬ) organizas Internaciajn Esperanto-renkontiĝojn de Meditado[14] aŭ Internacian Esperanto-Ekspozicion[15]. Ĝi organizas foje ankaŭ fakan kunsidon[16].

Bibliografio Redakti

Referencoj Redakti

  1. (en) Kim, Bokin, Concerns and Issues in Won Buddhism (Philadelphia: Won Publications, 2000), p. 12; Kim Dogong, “Relation between Buddhism and Won Buddhism” Journal of the Korean Academy of New Religions, Aŭgusto 2010, paĝoj 166-198; Daniel J. Adams, “Won Buddhism in Korea: A New Religious Movement Comes of Age", Transactions of the Royal Asiatic Society, Korea Branch 84 (2009), p. 7
  2. (en) Chung, Bongkil, The Scriptures of Won Buddhism: A Translation of the W!nbulgyo Kyoj!n with Introduction, Honolulu: University of Hawaii Press, 2003, p. 19
  3. (en) Won Institute (Filadelfio, Usono), arkivita de la originalo pere de Wayback Maŝino, la 28-an de decembro 2022.
  4. (kr) Yongsan Institute por la Studo de Meditado Arkivita de la originalo pere de Wayback Maŝino, la 23-an de decembro 2022.
  5. 5,0 5,1 (en) Don Baker, Korea's Won Buddhism: Is it Really a New religion?, University of British Columbia, cenur.org
  6. Gvidlibro pri Ŭonbulismo, informa broŝuro, p.15, Internacia Fako de Ŭonbulimo, Iksanshi, 2005
  7. (eo) Gvidlibro pri Ŭonbulismo, p. 4
  8. (en) Pye, Michael. „Won Buddhism as a Korean New Religion”. Numen 49 (2), 113–141. o. DOI:10.1163/156852702760186745.
  9. (ru) Solovyov A.V., Won-Budhism: Religioj de Praktika Klerismo, Etno kaj Religio / Red. B. R. Logashova, Instituto de Etnologio kaj Antropologio nomita laŭ N. N. Miklukho-Maclay de la Rusa Akademio de Sciencoj, 1998, paĝoj 304-323, ISBN 5-201-13745.
  10. Michael Pye (2002). “Won Buddhism as a Korean New Religion”, Numen 49 (2), p. 113–141. 
  11. Don Baker (2012). “Won Buddhism: Is it a New Religion?”, International Journal for the Study of New Religions 3, p. 47–70. 
  12. Henrik Hjork Sorensen, Ole Bruun & Arne Kalland. (1992) Asian Perceptions of Nature..
  13. Wŏnbulgyo chŏnsŏ, (Iri: Wŏnbulgyo Ch'ulp'ansa, 2014). Unue eldonita en 1977.
  14. (eo) 10a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado, uonbulismo.net
  15. (eo, kr) Internacia Esperanto-Ekspozicio
  16. (eo) Faldfolio[rompita ligilo] (PDF) pri la faka kunsido de Ŭonbulismo dum UK en Firenze, Italio, 2006

Vidu ankaŭ Redakti

Nova epoko

Religioj

Eksteraj ligiloj Redakti