Sud-Koreio
Korea Respubliko, alinomata ankaŭ Sud-Koreio aŭ Sud-Koreujo (Hangule: 대한민국; Hanjae: 大韓民國; Daehan Minguk "La Respubliko de Granda Koreio"; ROK), estas ŝtato en Orienta Azio nome en la suda parto de korea duoninsulo. La nomo Koreo derivas el la Regno Korjeo, literumita ankaŭ Korjŏ.
Korea Respubliko | |
대한민국 大韓民國 | |
Daehanminguk | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: 애국가 La patriota kanto | |
Nacia devizo: 홍익인간 (弘益人間) Favoru la tutan homaron | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Seoul |
Oficiala(j) lingvo(j) | korea |
Uzata(j) lingvo(j) | korea lingvo, Jeju, korea signolingvo |
Plej ofta(j) religio(j) | nenia (46,5%) kristanismo (29,3%) budhismo (22,8%) korea ŝamanismo (0,8%) |
Areo | 100,032 km² |
- % de akvo | 0,3 % |
Loĝantaro | 50.219.669 (2013) |
Loĝdenso | 493 loĝ./km² |
Loĝantoj | Koreoj |
Horzono | +9 |
Interreta domajno | kr |
Landokodo | KR |
Telefona kodo | 82 |
Plej alta punkto | Hallasan |
Plej malalta punkto | Japana Maro |
Politiko | |
Politika sistemo | Prezidenta respubliko |
Ŝtatestro | Prezidento Moon Jae-in (문재인 , 文在寅) |
Ĉefministro | Kim Boo-kyum (김부겸 , 金富謙) |
Nacia tago | 15-a de aŭgusto |
Sendependiĝo disde Japanio | 15-a de aŭgusto 1945 |
Ekonomio | |
Valuto | Sudkoreia ŭono (KRW) |
MEP | laŭ 2007 |
– suma | $1,201 duiliono |
– pokapa | $ 24.800 |
Esperanto-movado | |
Landa E-asocio | Korea Esperanto-Asocio |
Transskribo | |
---|---|
Hangeŭlo | 대한민국 |
Ĉina skribo | 大韓民國 |
Norma transskribo | Daehanminguk |
McCune-Reischauer | Taehanmin’guk |
La lando havas nur unu terlimon, kiu estas 243 km longa kaj dividas Sud-Koreion de norda parto Nord-Koreio. La du koreaj ŝtatoj fondiĝis en 1948, kiam komenciĝis konflikto inter Usono kaj Sovetunio rilate al la Malvarma Milito kiu iĝis mortigega milito en Koreio. La sekva Korea Milito (1950-1953) fiksis la dividon. Sud-Koreio okcidente limas kun Flava Maro kaj trans ĝi kun Ĉinio, sude kun Orientĉina Maro kaj oriente kun Orienta Maro, kiu alinomiĝas Japana Maro en Japanio, kaj trans ĝi kun Japanio.
Preskaŭ duono de la 50 milionoj da loĝantoj de la lando loĝas fakte en la metropola areo ĉirkaŭ ties ĉefurbo, Seulo, kiu estas la dua al kvara plej granda en la mondo depende el la statistika sistemo[1] kun ĉirkaŭ 25 milionoj da loĝantoj.[2]
Sud-Koreio estis loĝata tiom frue kiom ĝis Malsupra Paleolitiko[3][4] kaj ties civilizo ekis per la fondo de Goĝoseon. Post la unuigo de la Tri Antikvaj Regnoj de Koreio en 668, Koreio ĝuis ĉirkaŭ unu jarmilon de relativa trankvleco dum dinastioj kiuj daŭris jarcentoj en kiuj ties komerco, kulturo, literaturo, scienco kaj teknologio floris.[5] En 1910 ĝi estis konkeraldonita de la Japana Imperio, post kies malvenko en 1945, Koreio estis dividita en sovetunia kaj usona zonoj de okupado, el kiuj tiu lasta iĝos la Respubliko Koreio en 1948. Kvankam Unuiĝintaj Nacioj aprobis deklaron ke la Respubliko Koreio estus la sola rajtigita registaro de Koreio,[6] samtempe komunisma reĝimo estis tuj muntita en la nordo de la duoninsulo koreia kiu klopodis invadi la sudon en 1950, kio kondukis al la Korea Milito kiu finis de facto en 1953, kio definitivis la dividan situacion.
Ŝtata nomoRedakti
Oficiale la ŝtata nomo estas Korea Respubliko en Esperanto, sed en ĉiutaga vivo la lando ofte estas nomata Sud-Koreio. En la korea lingvo ĝi oficiale nomiĝas Daehan Minguk (대한민국; 大韓民國; esperante "Granda Han-Respubliko"), sed ĉiutage estas nomata Hanguk (한국, 韓國, "Han-Ŝtato") aŭ Namhan (남한, 南韓, "Suda Han") kontraste de Bukhan (북한, 北韓, "Norda Han"). En Nord-Koreio la ŝtata nomo esprimite en ĉinkoreaj silaboj ne estas Han, sed Chosŏn. Pro tio "Sud-Koreio" havas la nomon Nam-Chosŏn (남조선, 南朝鮮, "Sud-Joseon") en la norda parto de duoninsulo.
GeografioRedakti
La areo de Sud-Koreio estas 100,032 kvadrataj kilometroj. Nur 290 kvadrataj kilometroj de la tuto estas akvo, ĉar ne ekzistas grandaj lagoj.
Sud-Koreo inkludas la sudan parton de korea duoninsulo kaj malgrandaj insuloj. La parto proksime de okcidenta marbordo kaj sudoriente estas ebena grundo kun multe da montetoj, kio konsistigas nur cirkaŭ trionon de la landareo, sed kie loĝas la plejparto de sud-koreaj loĝantoj. La cetera lando, krom malvasta bendo apud la orienta marbordo kaj malvastaj valebenoj, estas montara. La montoj kaj montetoj en Sud-Koreio estas pleje kovritaj de arbaroj, kaj ne estas altegaj, sed krutaj. Estas ideala tereno por montogrimpado.
LoĝantaroRedakti
La loĝantaro de la lando estas ĉirkaŭ 48 milionoj da homoj, en areo de ĉirkaŭ 100.000 km2, kio igas el Sud-Koreio la tria plej dense loĝata granda lando de la mondo.
La lando estas etne tre homogena.
Grandaj urbojRedakti
Estas ok grandurboj kiuj enhavas pli ol unu miliono da loĝantoj. La ceteraj en la listo havas pli ol 100 000 loĝantoj.
La nombroj de loĝantoj estas de 2015.
- Seulo 9 904 312
- Pusano 3 448 737
- Inĉono 2 890 451
- Kunsan 277 328
- Teguo 2 466 052
- Deĝon 1 538 394
- Kŭangĵuo 1 502 881
- Suvon 1 194 313
- Ulsan 1 166 615
- Pohan 520 305
- Pjongtek 457 873
- Ĉeĝu 435 413
- Sihun 425 184
- Ujĝonbu 421 579
- Paĝu 415 345
- Kvanmjon 338 509
- Ĉinĝu 337 230
- Vonĝu 330 854
- Kvanĝu 310 278
- Jansan 297 532
- Kunpho 285 721
- Kjonsan 278 500
- Josu 273 761
- Sunĉon 265 390
- Koĝe 261 371
- Mokpo 239 524
- Kanin 229 869
- Osan 213 840
- Ĉunĝu 211 005
- Iĉono 210 565
- Janĝu 205 988
- Seĝon 204 088
- Anson 194 765
- Kuri 180 063
- Sosan 169 221
- Andon 168 581
- Tanĝin 163 762
- Poĉon 163 388
- Uivan 154 879
- Hanam 154 838
- Sogvipo 153 861
- Kvanjan 144 414
- Kimĉon 137 540
- Tonjon 137 208
- Ĉeĉon 136 350
- Nonsan 124 246
- Konĝu 113 542
- Saĉon 113 335
- Ĉongup 115 083
- Joĝu 109 937
- Jonĝu 109 281
- Mirjan 108 322
- Naĝu 105 080
- Asan 103 000
- Porjon 101 852
- Sanĝu 101 729
- Jonĉon 100 384
Politika sistemoRedakti
Sud-Koreio estas prezidenta respubliko, kun regulaj demokratiaj balotadoj. Krom prezidento, estas ankaŭ Vicprezidanto de Sudkoreio.
Lingvo kaj skribsistemoRedakti
La korea lingvo estas oficiala lingvo kaj norma lingvo en Sud-Koreio. Agnoskitaj lingvoj de minoritatoj ne ekzistas. Kelkaj lingvistoj konsideras la korean lingvon kiel membro de la altaja lingvaro, aliaj konsideras ĝin kiel izolita lingvo. Onidire ĝi estas pli parenca al la japana-rjukjua lingvo. Mondskale cirkaŭ 78 milionoj da homoj parolas la korean. Diferencoj inter regionaj dialektoj malgrandegas, krom la dialekto parolata en la suda insulo Jeju-do. Por multaj nocioj estas pura korea vorto kaj ankaŭ (ĉinkorea) vorto transprenita de ĉina lingvo. Nuntempe multaj vortoj transpreniĝis el la angla lingvo.
La korea skribo Hangulo estas alfabeto kun 24 simplaj literoj kaj 27 literoj asemblitaj de simplaj literoj. Ĉar silaboj estas konstruataj kiel blokoj de multaj literoj, eblas ricevi impreson, ke la korea skribo estas tiel kompleksa kiel ekzemple la ĉina skribo, sed la korea skribo estas kreita tre facile kaj logike. Ĝi estis iniciatita kaj disvastigita de granda reĝo Sejong en la 14-a jarcento. Tamen hangulo longe ne estis oficiala skribsistemo en Koreio, sed kiel antaŭe skribsistemo nomita Hanja, kiu konsistas el ĉinaj literoj uzita en tipa korea maniero. Post la fino de regado de japana imperialismo en 1945 la uzado de hanja-literoj malkreskis. Hanja-literoj iom post iom malaperis en gazetoj kaj libroj kaj hangulo iĝis oficiala skribsistemo. Nuntempe sud-koreaj lernantoj devas lerni 1.800 hanja-literojn en mez- kaj alt-lernejoj kaj pliajn specialajn literojn en universitato. Tamen raras junaj koreoj, kiuj bone uzas ĉinajn ideogramojn.
HistorioRedakti
La kapitulaco al la Aliancaj nacioj de imperia Japanio sub Hirohito kaj la antaŭa kolapso de Germanio sub Hitler, kun fundamentaj ŝanĝoj en mondpolitiko kaj ideologio, kondukis al divido de Koreio en du okupaciaj zonoj, kio efektive komenciĝis je la 8-a de septembro 1945. Usono regis la sudan parton de la duoninsulo kaj Sovetio regis la teritorion pli nordan ol la 38a latituda linio. Ĉi tiu divido celis esti provizora, kaj la unua intenco estis redoni unuiĝintan Koreion al la popolo kiam Usono, Britio, Sovetio, kaj Ĉinio povos aranĝi propran administradosistemon.
Unuaj esperoj por unuiĝinta, sendependa Koreio rapide foriĝis kiam la politikoj de la Malvarma Milito kaj enlanda opono al la administrada plano kondukis en la jaro 1948 al fondo de du apartaj reĝimoj kun diametre kontraŭaj politikaj, ekonomiaj, kaj sociaj sistemoj. Dum junio 1950 komenciĝis la Korea Milito, forigante ĉian esperon pri paca reunuiĝo en la proksima estonteco.
Ĝis nun neniu pactraktato ekzistas. Nur ĉeso de batalo inter la du koreaj landoj. En novembro 2010 la bombado de Jonpjongo plistreĉigis la interrilatojn.
EkonomioRedakti
Sud-Koreio estas industriiĝinta lando, kiu multe kreskis ekde la 1970-aj jaroj, kaj kies ekonomio estas inter la plej evoluintaj kaj industriigitaj ekonomioj en Azio, kaj estas la 13-a en la mondo laŭ malneta nacia produkto. Sud-Koreio estas membro de la forumo G-20, same kiel la organizon OECD.
La dividado de Koreio post la Korea milito forlasis la plej grandan parton de la industriigita areo en Nord-Koreio, dum la sudkorea ekonomio estis bazita ĝis la 1960-aj jaroj plejparte sur agrikulturo, malpeza industrio, fiŝkaptado kaj iom da peza industrio. Post longa tempo, kiam Sud-Koreio bezonis internacian (kaj precipe usonan) helpon por kontentigi siajn minimumajn bezonojn, la registaro estrita de Park Chung-hee en la fruaj 1960-aj jaroj komencis vastajn ekonomiajn reformojn kiuj temigis instigado de eksportaĵoj kaj malpezindustriaj plantoj kiuj postulas multe da laboro. La registaro reformis la valuton de la ŝtato kaj plifortigis la financajn instituciojn. En la 1970-aj jaroj, la registaro komencis direkti sian monon kaj ekonomian politikon al la kreado de "peza" industrio kaj kemiaj plantoj. Krome, la registaro subtenis la konstruadon de elektronikaj kaj aŭtofabrikoj. Tiel kreskis en Koreio grandegaj familiaj korporacioj (konata en la korea kiel "chaebol"), kiel Hyundai, Samsung (kaj Samsung C&T), LG, Daewoo kaj aliaj, kiuj ankoraŭ respondecas pri grava parto de la sudkorea produkto.
Kiel unu el la landoj konataj kiel la kvar "Tigroj de Orienta Azio" (kune kun Honkongo, Singapuro kaj Tajvano), Sud-Koreio montris imponan sinsekvon de kresko kaj integriĝo en la modernan mondan ekonomion en areoj kiel industrio kaj altteknologio. Ĉi tiu kresko alportis Sud-Koreion al la rango kiel la 12-a plej granda ekonomio en la mondo. Tio malgraŭ la akra ekonomia krizo en Azio en 1997 kiu elmontris problemojn disvolva plano de la sudkorea ekonomio.
De la fruaj 1960-aj jaroj ĝis la malfruaj 1980-aj jaroj, la sudkorea ekonomio kreskis kun impona rapideco de 8.7% jare. Ekde la mezo de la dua jardeko de la 21-a jarcento, la MEP pokapa en Sud-Koreio estas ekvivalenta al tiu de la mezgrandaj ekonomioj de la Eŭropa Unio, kaj 20 fojojn tiu de Nord-Koreio.
Ekde 2005, Sud-Koreio estis inter la gvidaj landoj en la produktado de duonkonduktiloj, maldikaj ekranoj kaj saĝaj poŝtelefonoj. Krome, la lando estis la unua en la mondo en konstruado de ŝipoj kaj kvina en konstruado de aŭtoj.
La ekonomia sukceso baziĝis, interalie, sur proksimaj rilatoj inter la registaro kaj la komerca sektoro, kiuj inkludis: limigoj al importo, subvencioj al industrio kaj la kultivado de la laboristaro. La registaro instigis la importadon de krudaĵoj kaj alta teknologio. En la dua jardeko de la 21-a jarcento, Sud-Koreio estas karakterizita de stabila ekonomio kun modera inflacio, malalta senlaboreco kaj relative egala distribuo de mono inter la loĝantoj.
TurismoRedakti
Komerco inter la Eŭropa Unio kaj Sud-Koreio atingis en 2008 entutan valoron de proksimume 65 miliardoj da eŭroj. En oktobro 2009 estis subskribita komerca akordo kun la Eŭropa Unio, laŭ kiu estos forigita la plimulto de la komercaj tarifoj inter la du partneroj. La interkonsento antaŭvidas la forigon de 1,6 miliardo da eŭroj de ŝuldoj por eksportantoj al Sud-Koreio. Laŭatendate ĝi ekvalidiĝis en la dua duono de 2010, post kiam ĝi estis ratifita de la Eŭropa Parlamento.[7]
Gravaj entreprenoj estas Hyundai, Kia Motors kaj aliaj.
KulturoRedakti
Administra strukturoRedakti
Politike Sud-Koreio estas dividita en:
- unu Speciala Urbo
- Seoulo (서울특별시; 서울特別市; en la norma latinliterigo Seoul) (1),
- 6 memstaraj urbegoj
- Pusano (부산광역시; 釜山廣域市; en la norma latinliterigo Busan) (2)
- Teguo (대구광역시; 大邱廣域市; en la norma latinliterigo Daegu) (3)
- Deĝon (대전광역시; 大田廣域市; en la norma latinliterigo Daejeon) (6)
- Kŭangĵuo (광주광역시; 光州廣域市; en la norma latinliterigo Gwangju) (5)
- Inĉono (인천광역시; 仁川廣域市; en la norma latinliterigo Incheon) (4)
- Ulsan (울산광역시; 蔚山廣域市) (7)
- Seĝon (세종특별자치시; 世宗特別自治市)
- 9 provincoj:
- Nord-Ĉungĉong provinco (충청북도; 忠清北道) (10)
- Sud-Ĉungĉong provinco (충청남도; 忠清南道) (11)
- Kangŭon provinco (강원도; 江原道) (9)
- Gjeonggi provinco (경기도; 京畿道) (8)
- Nord-Gjeongsang provinco (경상북도; 慶尙北道) (14)
- Sud-Gjeongsang provinco (경상남도; 慶尙南道) (15)
- Jeju provinco (제주특별자치도; 濟州特別自治道) (16)
- Nord-Ĝeolla provinco (전라북도; 全羅北道) (12)
- Sud-Ĝeolla provinco (전라남도; 全羅南道) (13)
EdukadoRedakti
SanservoRedakti
En februaro 2020 la lando iĝis unu el plej gravaj centroj de la epidemio de COVID-19 en la mondo. La 24-an de februaro 2020 estis registritaj 763 infektiĝoj, sep homoj mortis. La registaro altigis sanitaran alarmon ĝis ekstrema nivelo — unuafoje post la epidemio de porka gripo antaŭ 11 jaroj.
Esperanto en Sud-KoreioRedakti
La plej granda organizaĵo de esperantistoj en Sud-Koreio estas Korea Esperanto-Asocio (KEA), kiu ĉiumonate eldonas sian oficialan organon La Lanterno Azia. Korea Esperanto-Asocio tutlande havas 9 regionajn filiojn kaj 6 regionajn filietojn. Ĝia junulara sekcio estas Korea Esperanto-Junularo (KEJ), kiu ĉiun duan monaton publikigas la gazeton Verda Voĉo.
En 3 sud-koreaj universitatoj (Hankuk-Universitato pri Fremdaj Studoj, Universitato Dankuk kaj Universitato Wonkwang), studentoj povas lerni Esperanton kiel kleran lecionon, kaj ankaŭ ekzistas rondoj de esperantistoj en kelkaj universitatoj kaj altlernejoj. En la ĉefurbo Seulo ankaŭ ekzistas Seula Esperanto-Kulturcentro, kiu instruas Esperanton en ĉiumonataj kursoj. La kulturcentro ankaŭ funkcias kiel librovendejo, kie oni povas aĉeti cirkaŭ 600 da libroj verkitaj en Esperanto aŭ tradukitaj en Esperanton.
Ĉiujare okazas Korea Kongreso de Esperanto organizite de KEA, kaj ĉiujare Komuna Seminario (KS) okazas alterne en aziaj tri landoj (Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio). Por disvastigi la lingvon KEA ankaŭ organizas kurskunvenojn en somero kaj vintro. En printempo kaj aŭtuno filioj de KEA en Daegu kaj Kyeongsangbuk-do okazigas Namkang Esperanto-lernejon, kunlabore kun Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj kaj Esperanto-Populariga Asocio.
UEA okazigis sian 102-an Universalan Kongreson en Seulo de la 22-a de julio ĝis la 29-a de julio 2017.
ILEI okazigis sian 50-an Kongreson en Pusano de la 15-a de julio ĝis la 22-a de julio 2017.
Eksteraj ligilojRedakti
- Informoj pri Sud-Koreio en la vikio de UEA esperante
- Korea Turisma Organizo
- Kern.Punkto Info : podkasto pri (Sud-)Koreio
Vidu ankaŭRedakti
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ R.L. Forstall, R.P. Greene, kaj J.B. Pick, Which are the largest? Why lists of major urban areas vary so greatly Arkivigite je 2011-06-24 per Archive.today, Tijdschrift voor economische en sociale geografie 100, 277 (2009), Table 4
- ↑ Current population of the Seoul National Capital Area. Statistics Korea.
- ↑ http://www.rom.on.ca/news/releases/public.php?mediakey=sg1yebpnv8 Ancient civilizations, Royal Ontario Museum, Canada, 12a de Decembro, 2005, alirita la 25an de Aprilo, 2010.
- ↑ Wayback 20080302014245 http://www.opm.go.kr/warp/webapp/content/view?meta_id=english&id=35 Arkivigite je 2008-03-02 per la retarkivo Wayback Machine Prehistoric Korea, Office of the Prime Minister.
- ↑ http://www.gwangjunewsgic.com/online/behind-the-myth-the-many-invasions-of-korea/
- ↑ (mankas referenco)
- ↑ Grava komerca interkonsento inter Sudkoreio kaj EU[rompita ligilo] esperante