Sojsaŭco

Disambig-dark.svg "Sojo" alidirektas ĉi tien. Por la Esperanto-vegana kafejo en Tokio, vidu la paĝon SOJO.

Sojsaŭco estas saŭco farita per fermentado de sojfaboj, grenoj, kaj aliaj ingrediencoj. Oni ofte uzas ĝin en aziaj kuir-artoj.

Sojsaŭco

VortodevenoRedakti

Laŭ PIV "sojo" signifas "Densa bruna aroma likvo, preparita el sojfaboj, k uzata kiel saŭco aŭ spicaĵo en kuirado." Do, oni principe ne devas aldoni la vorton "saŭco" kiel "sojsaŭco" aŭ "soja saŭco".

Budhismaj monaĥoj el Ĉinio enkondukis sojsaŭcon en Japanion en la 7a jarcento[1], kie ĝi estas konata kiel shōyu (醤油).[2] Poste, oni enkondukis la vorton al Eŭropo tra la hispana soya.

Jen kaj jen oni trovas la radikon soj- kiel mallongigo de "sojfabo", ekzemple en "sojlakto" aŭ "soja lakto".

VariaĵojRedakti

Japana sojsaŭcoRedakti

Aliaj regionojRedakti

  • Ganjang - korea sojsaŭco.
  • Kecap manis - indonezia (dolĉa) sojsaŭco.
  • "Tamari" - Senglutena sojsaŭco vendita de la firmao Kikkoman en Eŭropo, Usono ktp sed ne en Japanio.

Vidu ankaŭRedakti


ReferencojRedakti

  1. Wilson, Kathy (2010). Biotechnology and genetic engineering. New York: Facts on File. p. 90. ISBN 978-0-8160-7784-7.angle
  2. "Shoyu". Dictionary.com.angle