SOJO

vegana Esperanta kafejo en Tokio

Koordinatoj: 35° 42′ 29.88″ N 139° 43′ 24.17″ O / 35.7083000 °N, 139.7233806 °O / 35.7083000; 139.7233806 (mapo)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri kafejo en Tokio. Por "sojo" ĝeneralsence, vidu sojfabosojsaŭco.

SOJO (japane ソーヨ) estas kafejo en Tokio, Japanujo. Ĝi estas vegana, Esperanto-parolanta kafejo kaj malfermiĝis al la ĝenerala publiko en aprilo 2017.[1] SOJO situas en la kvartalo Ŝinĝuku, kvin minutoj for de la Japana Esperanto-Instituto.[2] La majstro de la kafejo estas la japana Esperantisto Yoshinori Saitō, kiu ankaŭ estas direktoro da la Japana Vegetarana Societo.[3]

La kafejo en Tokio

SOJO kutime partoprenas en agado por Senvianda Lundo kaj okaze organizas aranĝojn kaj prelegojn, ekzemple pri la vivo de Verda Majo.

Referencoj kaj notojRedakti

  1. SOJO (1 aprilo 2017) SOJO Esperanto-Vegana Kafejo nun funkcias!. Facebook. Alirita 3 aprilo 2017.
  2. Japana Esperanto-Instituto (28 januaro 2017) Esperanto-Vegana Kafejo SOJO estas preparata en Waseda. Facebook. Alirita 3 aprilo 2017.
  3. Directors (angle). Japan Vegetarian Society.

Eksteraj ligilojRedakti