Andon
Andon (koree 안동시, laŭ ĉinaj literoj 安東市) estas universitata urbego, provinca ĉefurbo en orienta-centra Sud-Koreio. La urbego estas konata kiel "Ĉefurbo de Korea Spirita Kulturo".
Andon | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Sud-Koreio • urbego | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 760003–760944 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 153 306 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 101 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 36° 34′ N, 128° 44′ O (mapo)36.565555555556128.725Koordinatoj: 36° 34′ N, 128° 44′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 139 m [+] | ||||
Areo | 1519 km² ( 151 900 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Andong [+] | |||||
Bazaj informoj redakti
Geografio redakti
Andon situas en la meze-orienta parto de la lando laŭ rivero sur ebenaĵo.
Historio redakti
Andon estis fondita jam antaŭ Kristo, poste li nomiĝis Koĉhan. En 930 post batalo ĉi tie la loknomo jam estis Andon. Baldaŭ la urbo estis centro de la konfuceismo, eĉ akademio estis establita. Ekde la 16-a jarcento la influo de Andon falis. En Andon dum la Korea milito estis grandaj bataloj. Andon akiris urban statuson en 1973. Akvoenergia centralo estis farita en 1976 en la proksimeco.
Ekonomio redakti
Andon estas merkatcentro por la ĉirkaŭaj agrikulturaj areoj, same ankaŭ grava turisma kaj kultura centroj. La naciaj koreaj maskoj estas popularaj inter la turistoj. Kelkaj apudaj vilaĝoj estis deklaritaj Monda Heredaĵo de UNESKO en 2010.
Eduko, religio redakti
La nacia universitato pri la korea folkloro funkcias ekde 1979. Andon estas katolika diocezo.
Klimato redakti
En Andon jare oni mezuras precipitaĵojn po 1066 mm. En ĉiuj monatoj pluvas aŭ neĝas, sed inter majo-septembro pli ofte. La averaĝtemperaturo estas 12 °C, tio varias inter 6-18 °C. Inter decembro-marto ofte frostas.
Vidindaĵoj redakti
- folklora festivalo
- budhaj temploj
Ĝemelurboj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans
- [1]