Ĉeĉon
Ĉeĉon (koree 제천시, laŭ ĉinaj literoj 堤川市) estas universitata urbego en Sud-Koreio. La loknomo signifas "akvobaraĵo".
Ĉeĉon | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Sud-Koreio urbego vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 129 066 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 146 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 8′ N, 128° 13′ O (mapo)37.136111111111128.21194444444Koordinatoj: 37° 8′ N, 128° 13′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 882,47 km² (88 247 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Jecheon [+] | |||||
Bazaj informoj
redaktiGeografio
redaktiĈeĉon situas en la meza landparto ĉirkaŭita de montoj kaj lagoj kaj havas pitoreskan ĉirkaŭaĵon. Seulo troviĝas 118 km [1].
Historio
redaktiLa teritorio, kie troviĝas la moderna Ĉeĉon, estis loĝata jam dum la paleolitiko, neolitiko, bronzepoko, ferepoko. En la historiaj tempoj la loko estis parto de diversaj landoj. Ĉeĉon aperis sur la mapo en 1895, tiam ĝi ricevis la statuson de distrikto. En 1980 la teritorio estis dividita al distrikto kaj urbo, sed ili denove kuniĝis en 1995.
Ekonomio
redaktiĈeĉon estas konata kiel la "resaniga urbo". Ampleksa vario de tradiciaj kuracaj herboj kaj terapioj disponeblas, allogante homojn tra tuta Koreio por viziti la urbon. Universitato funkcias en la urbego.
Trafiko
redaktiĈeĉon estas grava fervoja nodo liganta la okcidentajn kaj orientajn regionojn de la lando.
Klimato
redaktiEn Ĉeĉon la averaĝa jara temperaturo estas 10,4 °C. La averaĝa pluvo jare estas po 1388 milimetroj. En ĉiuj monatoj pluvas (aŭ neĝas), plej ofte pluvas inter majo-septembro.
Vizitindaĵoj
redakti- proksime la montaro Voraksan estas konataj kiel la Alpoj de la Oriento, konsiderita unu el la ĉefaj montoj de la lando
- proksime la montaro Kimsusan - unu el la plej popularaj areoj de monta turismo en la lando
- akvorezervujo Uirimji ĉirkaŭita de pinarbaro kun ebleco de amatora fiŝkaptado
- tradicia lernejo konfucea
- restoj de templo budhista konstruita en 1022
Ĝemelurboj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans