Korea Kongreso de Esperanto

ĉiujare okazanta Esperanto-kongreso organizita de Korea Esperanto-Asocio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Korea Kongreso de Esperanto - koree 한국 콩레소 데 에스페란토 [hangug kongleso de eseupelanto] - estas ĉiujare okazanta Esperanto-kongreso organizita de Korea Esperanto-Asocio.

KKE
Nomo Korea Kongreso de Esperanto
Regiono Sud-Koreio
Periodo aŭtune
Organizanto Korea Esperanto-Asocio
Ekzistas ekde
Celgrupo koreaj kaj alilandaj esperantistoj
Informa retpaĝo informoj koree en la retejo de KEA
vdr

Post la deviga interrompo de 2020[1] kaj 2021[2], kaŭzite pro la diktita socia distancado pro la kronvirusa pandemio, la 54-a Korea Kongreso de Esperanto okazis la 3-an ĝis 6-an de novembro 2022, ĉe Junulara Gastejo 'Arpina' en Pusano (Busan), kun la 10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto (AOK) kaj 4-a Esperanto-Forumo inter Ŝanhajo kaj Seulo. Al la korea kongreso de 2022 aliĝis 124 koreoj por la ĉeesta kaj reta partopreno, kaj en la 10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto aliĝis malnete 301 personoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti