Nuklea familio, baza familiogepatra familio estas familio konsistanta el du gepatroj kaj iliaj ge-filoj (ĉu nur unu aŭ pliaj).[1] Tio kontrastas al unupatra familio, al la pli granda etenda familio, kaj al familio kun pli ol du gepatroj. Nukleaj familioj tipe centriĝas al geedziĝinta paro;[1] la nuklea familio povas havi ajnan nombron de gefiloj. Estas diferencoj en difinoj inter diversaj observantoj (sociologoj); kelkaj difinoj permesas nur biologiajn gefilojn kiuj estu vere plene samsangaj filoj,[2] sed aliaj permesas duonpatron aŭ ajnan mikson de dependaj filoj inklude duonfilojn kaj adoptitajn filojn.[3][4] Kelkaj sociologoj kaj antropologoj konsideras la nuklean familion kiel la plej baza formo de socia organizado.[5]

A man, woman, and two children smiling outside of a house
Tipa usona nuklea familio komponita de patrino, patro, kaj gefiloj ĉirkaŭ 1955.

Historiistoj Alan Macfarlane kaj Peter Laslett postulis, ke nukleaj familioj estis ekzemple baza aranĝo en Anglio jam ekde la 13a jarcento. Tiu baza aranĝo estis diferenca el la normalaj aranĝoj en Suda Eŭropo, en partoj de Azio, kaj Mezoriento, ĉar en Okcidenta Eŭropo estis ofta je junaj plenkreskuloj restas en aŭ edziĝas ene de la familia hejmo. En Anglio, mult-generaciaj hejmfamilioj estis maloftaj ĉar junaj plenkreskuloj enspezas sufiĉe da mono por transhejmiĝi en sian propran hejmon geedziĝinte.

Estis ankaŭ studoj kiuj montras diferencon en la nombro de filoj dezirataj por hejmo depende el la loko kie oni vivas. Familioj kiuj vivas en ruraj areoj deziris havi pli da filoj ol familioj en urbaj areoj.[6]

DNA elprenita el ostoj kaj dentoj en 4,600-jaraĝa ŝtonepoka enterigejo en Germanio havigis la plej fruan pruvaron de nuklea familio kiel socia strukturo.[7]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 “Nuclear family”, Encyclopædia Britannica Online.
  2. Living Arrangements of Children
  3. Haviland, William A.. (2007) Cultural anthropology: the human challenge, 12‑a eldono, Cengage Learning. ISBN 978-0-495-09561-3.
  4. Family Structure and Children’s Health in the United States: Findings From the National Health Interview Survey, 2001–2007
  5. Caves, R. W.. (2004) Encyclopedia of the City. Routledge, p. 498. ISBN 9780415252256.
  6. Matsumoto, Yasuyo; Yamabe, Shingo (2013-01-30). "Family size preference and factors affecting the fertility rate in Hyogo, Japan". Reproductive Health. 10: 6. doi:10.1186/1742-4755-10-6. ISSN 1742-4755. PMC 3563619. PMID 23363875.
  7. [1]