Japana maro

maro, parto de Pacifiko, inter duoninsulo Koreio kaj insularo Japanio

La Japana maroOrienta maro estas randa maro de la Pacifika oceano en Orienta Azio. Ĝi estas limigita sude kaj oriente de la japanaj insuloj, norde de la insulo Saĥaleno kaj okcidente de la kontinentaj Rusio kaj Koreio. Kun la Pacifiko la maro estas konektita per la Korea Markolo, la Cuŝima-markolo (inter la japanaj insuloj Honŝuo kaj Hokkajdo), la Laperuza Markolo (inter la insuloj Hokkajdo kaj Saĥaleno) kaj ankaŭ la Tartaro Markolo (en la nordo).

Japana maro
bordomaro [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj40° 0′ 0″ N, 135° 0′ 0″ O (mapo)40135Koordinatoj: 40° 0′ 0″ N, 135° 0′ 0″ O (mapo)
Areo978 000 km² (97 800 000 ha) [+]
Map
Japana maro
Vikimedia Komunejo:  Sea of Japan [+]
vdr
Japana maro (orienta maro)

La surfaco de la Japana maro estas ĉirkaŭ 1.048.950 km² je averaĝa profundo de 1.752 m kaj maksimuma profundo de 3.742 m. Oni povas distingi tri partojn:

  • norde la Japana baseno enhavas la plej grandajn profundojn,
  • sudoriente troviĝas la Yamato-baseno,
  • sudokcidente estas la Tsushima-baseno kun malpli profundaj akvoj.

La marbordoj de la orientaj insuloj estas larĝaj kaj relative malaltaj; kontraŭe la kontinentaj marbordoj, ĉefe okcidente laŭ la bordo de Koreio, krutaj, krudaj kaj ŝtonaj.

La Japana maro, kvankam iom pli malvarma ol la Pacifiko trans la insuloj, kontribuas konsiderinde al la milda klimato en Japanio. Fiŝkaptado estas grava ekonomia faktoro por la najbaraj ŝtatoj. Konflikto, kiu koncernis la fiŝkaptlokoj, kaŭzis disputon pri la posedo de la Liancourt-rokoj, kiujn postulas kaj Japanio kaj Sud-Koreio kaj estas regitaj ekde 1950 de Sud-Koreio.

En la Japana maro troviĝas mineraloj, kiuj estas malgrundigitaj, sed la maro estas ĉefe grava navigadvojo. Tie ĉi troviĝas inter aliaj la insuloj Sado, Tsushima, Ulleungdo, Liancourt-Rokoj, Hacuŝima, Okushiri, Rebun kaj Rishiri. Akvejo de la maro estas parto de la Oĥotska naftogasa provinco.

Nomo kaj disputo pri ĝi redakti

La nomo Japana maro estas de japane Nihon-Kai (En kanjiĉin-skribe: 日本海), ĉine Rìběn hǎi (日本海), ruse Япо́нское мо́ре, Japonskoje More, angle the Japan Sea, ktp.

Orienta maro estas la reklamo el koree Donghae (kore-skribe: 동해, en hanja aŭ ĉin-skribe: 東海).

Pri la oficiala nomo disputas la registaroj de la najbaraj ŝtatoj. La registaroj de Nord-Koreio kaj ĉefe Sud-Koreio argumentas, ke la nomo Japana maro estas frukto de decido de la jaro 1928 fare de la Internacia Hidrografia Organizo, kies sidejo estas en Monako. Ili postulas la uzadon de la nomo Orienta Maro anstataŭ Japana maro aŭ almenaŭ egalecon inter la du nomoj. Tamen, la maro estis nomata itale "Mar del Giappone" (Maro de Japanio) de Matteo Ricci en 1602.

La esprimo de "Orienta maro" ne estas internacia, ĉar ĝi povas signifi plurajn aliajn marojn (Vidu Orienta maro).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti