Oĥotska naftogasa provinco


La Oĥotska naftogasa provinco estas la naftogasa provinco, kiu inkluzivas la akvejon de la Oĥotska kaj Japana maroj, insulon Saĥaleno kaj apubordajn areojn de Ĥabarovska regiono, Ĉemara Regiono, Kamĉatka regiono, Magadana provinco. Ĝia areo superas 1200 mil km² (el kiuj 650 mil km² en akvejoj).

Oĥotska naftogasa provinco
Tipo naftogasa provinco
Landoj Rusio
Areo pli ol 1200 mil km²
Ekspluatado ekde 1927 (surtere), 1999 (sur kontinenta breto)
Naftogasaj minejoj la Odoptu-maro, Ĉajvo-maro, Arkutun-Dagi, Lunska, Piltun-Astoĥa, Oĥinska, Izilmetjevska
vdr

Strukturo redakti

La regiono situas ĉe la junto de la Eŭrazia kaj Pacifika platoj en la zono de Pacifika orogenezo. Sekve de la evoluo de la aktiva alpa rando (Pacifika orogenezo) formiĝis la Hokajdo-Saĥalena faŭltosistemo, danke al kio aperis pli ol 20 apartaj malfrumezozoikaj kaj kenozoikaj sedimentaj basenoj.

La ĉefaj tektonikaj strukturoj estas:

  • en la norda parto (la Oĥotsko-Kamĉatka): la Okcidento-Oĥotska, Ŝeleĥova, Oĥotsko-Okcidento-Kamĉatka fleksejoj;
  • en la suda parto: la Sud-Oĥotska depresio, Derjugina kaj Tatara fleksejoj, Saĥalena megantiklinorio. Lokaj levaĵoj ene de la flesejoj havas grandecon ene de (2x5)—(8x18) km.

La sedimenta sekco estas dika 9 ĝis 12 mil km kaj inkluzivas kvar ĉefajn tektoniko-sedimentajn kompleksojn: la suprekretacea, paleocena, eoceno-oligocena, oligoceno-kenozoika. Ĉiu komplekso havas specifaĵojn rilate formiĝon kaj enhavon de nafto kaj gaso.

 
La ĉefaj naftogasaj minejoj de Saĥaleno

Nafto kaj gaso redakti

En la provinco troveblas du tipoj de patrinaj rokaĵojen: la paleoceno-oligocenaj lagaj kaj malsupre-mezmiocenaj malprofunde-maraj argiloj (skistoj), kiuj enhavas 0,6 ĝis 4,2% de la organikaj substancoj. La plej bonaj hidrokarbonaj kolektujoj estas la neogenaj riverdeltaj sabloj de la paleo-amura sistemo (la ujnina, dagina, okabikaja, nutova formacioj), el kiuj oni elminigis ĝis 4,5 milionoj da kubometroj da gaso kaj ĝis 2 mil tunoj da nafto tage. La kolektujoj estas dikaj ĝis 60 metroj, poreco 20 ĝis 25%.

En Suda Saĥaleno kaj la Magadano-Kamĉatka kontinentbreto oni prognozas hidrokarbonajn kolektujojn, ligitaj al fendecaj siliciaj argilitoj, serpentinŝtonoj de la plato kaj paleogenaj grejsoj de la antikvaj deltoj de la riveroj Giĵiga, Oĥota, Penĵina kaj aliaj. En Kolpakovska distrikto de Okcidenta Kamĉatko kiel hidrokarbonaj kolektujoj en la etolona (meza mioceno) kaj ermana (supra mioceno) formacioj servas tufajen kaj ordinaraj grejsoj kun poreco ĝis 33%. La kuŝejoj estas tavolaj volbaj, litologie ekranitaj. La strukturaj stratigrafiaj kaptujoj estas ligitaj al mioceno-pliocenaj ŝoviĝoj kaj avandeltaj sedimentaĵoj (inkluzive la turbiditajnen, do sedimentaĵojn de la fundaj fluoj en la maroj kaj oceanoj).

 
Malfermo de la LNG-produktejo kadre de la projekto Saĥaleno-2. 2009.

Industrie gravaj kuŝejoj de nafto kaj gaso estas trovitaj en insulo Saĥaleno kaj apuda kontinenta breto, kaj estas ligitaj al la strukturaj plioceno-miocenaj kaptujoj, strukturo-stratigrafiaj paleogenaj objektoj kaj fendecaj oligocenaj rezervujoj. Tiaj kuŝejoj estas registritaj ankaŭ en Okcidenta Kamĉatko. En la kontinenta breto de insulo Saĥaleno estas malkovritaj 8 minejoj, el kiuj 7 situas en la kontinenta breto de la nordorienta parto de la insulo kaj 1 (la Izilmetjeva minejo) en la Tatara markolo.

La ĉefaj elminigaj esperoj estas ligitaj al la Nord-Saĥalena naftobaseno, en kies kontinenta breto en la 1970-aj jaroj estis malkovritaj grandaj naftogasokondensataj minejoj: Odoptu-maro (1977), Ĉajvo-maro (1979), Arkutun-Dagi (1980), Lunska (1984), Piltun-Astoĥa (1986). Naftoelminigado komenciĝis: surtere en insulo Saĥaleno — en 1927 (la Oĥinska minejo), surmare en ĝia kontinenta breto — en 1999 (la Piltun-Astoĥa minejo). En la nordorienta parto de la insulo realiĝas du projektoj: «Saĥaleno-1» kaj «Saĥaleno-2».

Eventuala hidrokarbona kapacito de la provinco superas 6 miliardojn da tunoj da kondiĉa fuelo, el kiuj pli ol 50% ligiĝas al insulo Saĥaleno.

Literaturo redakti

  • [2004] Р. И. Вяхирев: Охотская нефтегазоносная область // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 303–304. ISBN 5-85270-327-3.

Vidu ankaŭ redakti