Malfermi la ĉefan menuon

Naftogasa provinco


Naftogasa provinco estas teritorio, ligita al unu granda (megabaseno) aŭ kelkaj limaj sedimentaj basenoj, formitaj per sufiĉe dikaj tavoloj de nemetamorfozitaj sedimentaĵoj, en kiuj formiĝas kaj konserviĝas hidrokarbonaj minejoj. Kiel ekstera limo de naftogasa provinco servas linio, konturanta terenojn kun pruvitaj aŭ supozitaj naftogasaj kuŝejoj.

Unue naftogasaj provincoj estis rivelitaj de E. Woodroffe kaj Charles Schuchert en Usono en 1919.

Kompare al la naftogasa baseno ĝi estas pli granda elemento de la naftogasaj regionaj unuoj. Realaj sedimentaj basenoj laŭ grandeco de siaj areoj (de kelkmil ĝis kelkmilionoj da kvadrataj kilometroj) kaj kapacito de nemetamorfozitaj rokaĵoj, kiuj ilin formas (de 10³ ĝis 10⁷ km³) formas seninterrompan vicon.

Estas proponitaj pluraj klasifikoj de naftogasaj provincoj. Kiel ĉefaj klasifikaj kriterioj estas uzataj tektonika situo kaj geostruktura karakterizo, aĝo de la fundamento kaj karaktero de la falta bordero, specifaĵoj de la struktura-geologia evoluo, skalo kaj karaktero de naftogasa enhavo (inkluzive de la moderna vertikala zondivido, sedimentaĵaj areo kaj kapacito ktp). Plejparto de la klasifikoj baziĝas sur la tektonikaj kaj evoluo-geodinamikaj principoj, kun uzado de elementoj de la koncepto de litosferaj platoj.

Plejan gravecon laŭ gasa kapacito havas naftogasaj provincoj ligitaj al platoj de junaj kaj maljunaj platformoj, randaj alpaj fleksejoj. La plej gravaj laŭ nafta kapacito estas naftogasaj provincoj ligitaj ankaŭ al variskanaj randaj fleksejoj kaj oceaniaj fleksejoj de la pasivaj kontinentaj randoj[1].

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. СКОРОБОГАТОВ, В. А.. [2004] Р. И. Вяхирев: Нефтегазоносная провинция // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 270. ISBN 5-85270-327-3.