Platformo (geologio)

La platformo en geologio estas granda (ĝis kelkmil kilometrojn longa), tektonike stabila zono de la kontinenta terkrusto, kiu malrapide moviĝas vertikale.

Geologiaj provincoj de la mondo

Koncepto redakti

Unue oni opiniis ke ekzistas du elementoj de la vertikala sekco de la terkrusto — la fundamento kaj platforma kapoto. Poste oni apartigis transiran komplekson, kiu situas inter ili. Tamen ne ĉiuj sciencistoj akceptis la koncepton pri tri elementoj de la vertikala sekco de la terkrusto.

Klasifiko redakti

Laŭ tempo de la formiĝo oni klasifikas platformojn kiel la novaj kaj malnovaj.

La malnovaj platformoj (ankaŭ nomataj kratonoj) havas arĥaiko-proterozoikan fundamenton, kutime rifeanan transiran komplekson kaj paleozoiko-kenozoikan (foje ediakaro-kenozoikan) kapoton. Ekzemploj povas esti la Orienteŭropa kratono, Siberia kratono. La malnovaj platformoj limas al pli novaj (kaledoniaj, herzinaj, mezozoikaj, alpaj) orogenezoj kaj zonoj kun la oceana terkrusto.

La novaj platformoj havas antaŭpaleozoikan-paleozoikan fundamenton, mezsuprepaleozoikan aŭ permio-triasan (foje suprekarbonian-permian) transiran komplekson kaj mezozoiko-kenozoikan kapoton. La novaj platformoj limas al tiuj malnovaj, al alpaj kaj mezozoikaj orogenezoj, oceanaj strukturoj.

Kiel limaj strukturoj inter platformoj kaj pli junaj orogenezoj kutime servas randofleksejoj, foje grandaj faŭltoj — randoorloj.

Strukture levitaj zonoj de la platformoj, en kiuj mankas kapoto, nomiĝas ŝildoj (ekzemple la Kanada ŝildo, Gujana Ŝildo), dum tiuj mallevitaj, kun evoluinta kapoto, nomiĝas platoj (kiel la Rusa plato, Skita plato, Okcidentsiberia plato).

Nafto kaj gaso redakti

Al platforma kapoto de la novaj kaj malnovaj platformoj estas ligitaj la plej grandaj resursoj de tergaso kaj grandaj resursoj de nafto. Hidrokarbonaj kuŝejoj (kutime naftokuŝejoj) troviĝas en la plej supraj partoj de la fundamento (lime de la kapotaj rokaĵoj) kaj estas ligitaj al eroziaj kaj tektonaj elstaraĵoj de la fundamento.

La ĉefaj strukturaj elementoj de la platoj estas sineklizoj, anteklizoj, aŭlakogenoj, fleksosistemoj, kavoj kaj volboj. Tiuj strukturoj regas la naftogasajn basenojn kaj distriktojn[1].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Крылов, Н. А.. [2004] Р. И. Вяхирев: Платформа // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 319. ISBN 5-85270-327-3.