Aŭlakogeno (de la greka áulaxkanelo kaj génos — naskanta) estas granda linea depresio (grabeno) ene de platformo. La termino estas enkondukita de la sovetia geologo Nikolaj Ŝatskij en 1960.

Situo redakti

La aŭlakogenoj estas ligitaj al longdaŭraj faŭltoj kaj povas esti kelkcent aŭ eĉ kelkmil kilometrojn longaj kaj dekojn ĝis centojn da kilometroj larĝaj kun fleksoamplitudo je kelkmil kilometroj. Kutime aŭlakogenoj estas rimarkigataj sur malnovaj platformoj (sur tiuj junaj iliaj analogoj nomiĝas riftoj).

Klasifiko redakti

Laŭ pozicio en geotektonika historio de la malnovaj platformoj, oni dividas la aŭlakogenojn je:

  • la malnovaj aŭ fruaj (formiĝas ĝis ekformiĝo de la platforma kapoto);
  • la malfruaj (formiĝas dum la plata etapo de la platforma evoluo).

Laŭ strukturaj trajtoj oni dividas la aŭlakogenojn je:

  • la simplaj;
  • la kompleksaj (konsistas el lineaj fleksejoj kaj levaĵoj, kiuj ilin dividas).

La malnovaj aŭlakogenoj estas konsiderataj la ĉefa tipo de la strukturoj de la transira etapo, dum kiu formiĝas la transira komplekso de la platformoj[1].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. [2004] Р. И. Вяхирев: Авлакоген // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 12. ISBN 5-85270-327-3.