Fundamento (geologio)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri geologio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Fundamento.

La platforma fundamento (aŭ neologisme bazamento) en geologio kaj en tersciencoj estas la malsupra struktura etaĝo de la platformo, kiu kuŝas sub la transira komplekso kaj platforma kapoto. Ĝi estas la solida petrobazo de geologia formacio aŭ la petra fundamento de sedimentbaseno. Platforma fundamento eblas esti heterogena laŭ konsisto de rokaĵoj, aĝo de iliaj orogenezo kaj metamorfismo.

Gnejsa malfermejo de la fundamenta rokaĵo en Skotlando.

En la regiona geologio foje ankaŭ la kristalaĵo sub juna faldmontaro (la "montarradiko", vidu fundamentmontaro kaj kratono) estas nomata bazamento. Ekzemploj por tio estas la granitoj de la bohemia maso, kiuj troviĝas sub grandaj partoj de Mezeŭropo kaj ankaŭ sub la Orientalpoj, aŭ la tielnomata bazamento-komplekso sub la montaroj de Ugando.

Klasifiko redakti

Fundamento de la malnovaj platformoj (ankaŭ nomata la kristala fundamento) konsistas el origine sedimentaj kaj efuziaj metamorfaj rokaĵoj kaj intruziaj rokaĵoj (ĉefe granitoidoj). Ĝi formiĝis en cirkonstancoj de la geosinklinala kaj antaŭinta ĝin tektonaj reĝimoj.

Fundamento de la novaj platformoj (ankaŭ nomata la falta) formiĝis el metamorfaj rokaĵoj de malsama origina genezo, de la intruziaj kaj de relative malmulte ŝanĝiĝintaj intensive dislokiĝintaj sedimentaj kaj efuziaj rokaĵoj. Ĝi formiĝis en cirkonstancoj de la geosinklinala tektona reĝimo.

Strukturo redakti

La interna strukturo de la platforma fundamento konsistas el: zonoj, strukturoj, geologiaj korpoj de la fundamento mem.

La strukturo de la surfaco de la platforma fundamento konsistas el strukturoj de la plandumo de la platforma kapoto aŭ transira komplekso (ili formiĝis dum la transira aŭ platforma tektona reĝimoj).

La strukturo, kliniteco kaj profundeco de sedimentologia bazamento ofte donas indikojn por la esplorado de krudmaterialoj, precipe de hidrokarbonoj forme de "naftokaptiloj". Ilia esplorado povas esti farita helpe de sismiko kaj gravimetrio, je malgranda profundo ankaŭ per geoelektriko.

Fundamentaj rokaĵoj enhavas ĉefe naftokuŝejojn, ligitajn al elstaraĵoj de la fundamenta surfaco kaj la zonoj de la kemia aŭ mekanika malintegriĝo de la kristalaj rokaĵoj. Tiaj kuŝejoj povas esti tre riĉaj (ekzemple tiuj de la kontinentobreto de Vjetnamio)[1].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. [2004] Р. И. Вяхирев: Фундамент // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 480. ISBN 5-85270-327-3.