La Siberia kratono estas la granda, relative stabila parto de la kontinenta terkrusto. Ĝi apartenas al la malnovegaj (la antaŭrifeanajen) kratonoj kaj okupas la mezan parton de Norda Azio. Laŭ datumoj de la profundaj sismoesploroj, dikeco de la terkrusto ene de la internaj kratonaj elstaraĵoj de la arkeozoika fundamento atingas 50 km, dum ene de la tiel nomataj «verdoŝtonaj» zonoj ĝi reduktiĝas ĝis 40 km.

Siberia kratono sur la mapo de Azio

Priskribo redakti

La nunaj limoj de la kratono formiĝis dum mezozoiko kaj kenozoiko, kaj bone respeguliĝas en reliefo. La okcidenta limo kongruas kun la valo de Jenisejo. Tamen laŭ datumoj de borado, la kratona fundamento servas ankaŭ kiel fundamento por la geologiaj strukturoj de la orienta parto de Okcidenta Siberio. La norda limo sekvas la sudan parton de la Birrango montaro, la orienta limo iras laŭ la malsupraj partoj de rivero Leno (la Verĥojanska orogenezo kaj la Ĝugĝuro montaro). La suda limo spureblas laŭlonge de la Stanovoj, Jablonevoj kaj Ĉemara montoĉenoj kaj de la Ĉefa Sajana faŭlto)[1].

Ene de la kratono apartigeblas malnovaj arkeozoikaj elstaraĵoj (kratonoj): la Aldana ŝildo, Anabara, Oleneka, Muna volboj kaj aliaj strukturoj, disdividitaj de la orteca sistemo de proterozoikaj («verdoŝtonaj») zonoj. Tiu ĉi sistemo inkluzivas regionajn kaj internajn kratonajn zonojn, kiuj regas areojn de la malfrukambria, paleozoika kaj mezozoika sedimentaĵoj. Ene de tiuj ĉi zonoj troviĝas la Tungusa kaj Viluja sineklizoj, Angaro-Lena (Bajkalo-Patoma) randa fleksejo, Angaro-Viluja kaj Jenisejo-Ĥatanga fleksejoj, Angaro-Lena (Nepo-Botuobina) ŝtupo, Kansko-Tasejeva, Lindena, Tonkina depresioj kaj aliaj.

La kratona fundamento estas formita de ĉefe antaŭkambriaj, tre metamorfozitaj rokaĵoj, kiuj inkluzivas la protokratonan kapoton. Al la sedimenta kapoto de la kratono ligiĝas grandaj kuŝejoj de ŝtonkarbo (la Tungusa, Lena, Kansko-Aĉinska karbobasenoj kaj aliaj), halito, potaŝo, natura gaso kaj nafto. Al la kratono kaj bazaltofluajen intruzioj ligiĝas kupro-nikelaj kuŝejoj de Udokano kaj Norilsko. Al la kimberlitaj tuboj estas ligitaj kuŝejoj de diamantoj de Mirna distrikto de Jakutio.

La malfrukambrio-kambriaj depresioj havas riftan devenon, do plejparto de la volumeno de la antaŭkratonaj rifeanaj tavoloj koncentriĝas ene de grabenoformaj fleksejoj. La postriftaj paleozoiko-kenozoikaj formiĝoj de la kratona kapoto distingiĝas per malstrikteco de granda parto de sia sekco ene de anteklizoj (la Nepa-Botuobina) kaj volboj. Ili formas propran kratonan kapoton.

 
La Siberia kratono sur la mapo de Rusio

Strukturo-litologiaj kompleksoj redakti

Strukturo de la sedimenta kapoto inkluzivas sep litologo-stratigrafiajn kompleksojn.

La rifeana komplekso konsistas el karbonato-terrigenaj, ruĝobuntkoloraj tavoloj, dikaj 4000 ĝis 5000 metroj, formintaj aŭlakogenojn kaj malkrutajn depresiojn.

La ediakaro-kambria komplekso estas formita de malmultakvaj terrigenaj kaj terrigeno-karbonataj sedimentaĵoj. En la Angaro-Lena depresio aldoniĝas salohavaj (la frumeza kambrio) tavolaroj, dikaj 3000 metrojn.

La ordovicio-siluria komplekso estas formita de buntkoloraj terrigenaj tavoloj, kalkoŝtonoj kaj dolomitoj, dikaj 1000 ĝis 1500 metroj.

La devoniofrukarbonia komplekso havas limigitan disvastiĝon. Sude devonio estas reprezentita per la kontinentaj buntkoloraj tavoloj kun bazaltofluaĵoj. Norde ĝin reprezentas buntkoloraj karbonato-terrigenaj sedimentaĵoj. En la Viluja sineklizo ĝi manifestiĝas per dika bazaltoflua tavolaro kaj salohavaj sedimentaĵoj dikaj 5000 ĝis 6000 metroj.

La mezkarbonio-meztriasia komplekso estas evoluita en la Tungusa sineklizo. Ĝi estas reprezentita per karbohava tavolaro de mezkarbonio-permio dika ĝis 1000 metroj kaj per la triasa vulkandevena tavolaro (3000-4000 metroj), kiu dividiĝas je la malsupra (tufaen) kaj supra (lafa) partoj. Ĉiuj sedimentaĵoj estas trabreĉitaj de la bazaltaj dajkojen, ŝtokojen kaj silojen. En devonio, triaso kaj kretaceo en la nord-orienta parto de la kratono formiĝas kimberlitaj eksplodtuboj.

La malfrutriaso-kretacea komplekso estas formita de la kontinentaj kaj malpli ofte maraj sabloargilaj karbohavaj sedimentaĵoj dikaj 4500 metrojn, disvastiĝintaj nur rande de la kratono.

La kenozoika komplekso estas nur loke evoluiĝinta kaj reprezentita de kontinentaj sedimentaĵoj, veterdisfalaj krustoj kaj glaĉeraj formiĝoj. En la Anabara masivo troviĝas la paleogena Popigaja kratero (alfrapa kratero).

Magmatismo redakti

La Siberia kratono distingiĝas per intensa magmatismo, kiu riveliĝis en la frua proterozoiko, rifeano-frukambrio, mezpaleozoiko, malfrua paleozoiko — triaso kaj en la malfrua mezozoiko. Laŭ volumeno dominas bazaltoflua magmatismo (pli ol 1 miliono da m³).

Naftogasaj provincoj redakti

Al teritorioj de la Anabara, Aldana kaj Nepo-Botuoba anteklizoj, Angaro-Lena ŝtupo, Kurejka kaj Ĉesajano-Eniseja sineklizoj, Antaŭpatoma regiona depresio apartenas la grandega Leno-Tungusa naftogasa provinco. Ĝiaj ĉefaj naftogasaj kompleksoj estas terrigeno-karbonataj formiĝoj de la malfrua antaŭkambrio kaj paleozoiko.

La Ĥatango-Viluja naftogasa provinco apartenas al la norda kaj orienta perikratonaj borderaĵoj de la kratono. La industriaj kuŝejoj de nafto kaj gaso ligiĝas al la terrigenaj maraj kaj kontinentaj sedimentaĵoj de permio kaj mezozoiko[2].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Силантьев, Ю. Б.. [2004] Р. И. Вяхирев: Сибирская платформа // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 405. ISBN 5-85270-327-3.
  2. Силантьев, Ю. Б.. [2004] Р. И. Вяхирев: Сибирская платформа // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 406. ISBN 5-85270-327-3.