문재인
Mun Ĝe-In
Mun Ĝe-In

Oficanta
Funkcio akceptita:
ekde 10-a de majo 2017
Antaŭulo Bak Geun-Hje

Naskiĝo 24-an de januaro 1953 (1953-01-24) (64-jara)
en Geoje, Sudkoreio
Nacieco Koreo
Politika partio Demokrata Partio
Edz(in)o Kim Jung-sook
Alma mater Gjeonghui Universitato
Profesio politikisto
Subskribo
Mun Ĝe-In, subskribo
v  d  r
Information icon.svg

Mun Ĝe-In (koree 문재인 (文在寅), laŭ la norma transskribo Moon Jae-in, naskiĝis la 24-an de januaro 1953) estas korea politikisto kaj la nuna ŝtata prezidanto de Sudkoreio ekde la 10-a de majo 2017. Li estas la 19-a ŝtata prezidanto de la lando.

BiografioRedakti

Mun Ĝe-In naskiĝis la 24-an de januaro 1953. Lia patro estis rifuĝinto el Nord-Koreio, kiu movis al Sudkoreio dum la korea milito. Li studis juron en Gjeonghui Universitato, partoprenis en studentaj demokratigaj movadoj en Koreio. Li estis en specialcelaj fortoj de la sudkorea armeo inter 1975 kaj 1977.

Li elektiĝis kiel prezidanto la 10-an de majo 2017.