Transskribo de McCune-Reischauer

(Alidirektita el McCune-Reischauer)

La transskribo de McCune-Reischauer estas kune kun la nuna transskribo kaj la Yale-transskribo la grupo de tri plej ofte uzataj transskribaj metodoj de la korea alfabeto al la latina alfabeto. La eduka ministerio de Sud-Koreio en 1988 deklaris iomete adaptitan version de la sistemo McCune-Reischauer oficiala latinliterita transskribo de la korea. En la jaro 2000 la kultura kaj turisma ministerio deklaris la nunan transskribon oficiala latinliterita transskribo de la korea: Ĝi same baziĝas je la sistemo McCune-Reischauer, nun amplekse uziĝas en oficialaj dokumentoj kaj sur strataj indikiloj, je granda parto ankaŭ en novaj neŝtataj eldonaĵoj, sed en privata vivo estas ignorata de la koreoj same kiel antaŭe la McCune-Reischauer-transskribo. Plia variaĵo de la sistemo McCune-Reischauer en Nord-Koreio restas la tiea oficiala latinliterita transskribo de la korea. La respektivaj oficialaj ISO-transskriboj de Nord- kaj Sud-Koreio apenaŭ havas praktikan signifon.

Korea alfabeto 매큔-라이샤워 표기법
Norma transskribo
(ekde 2000)
maekyun-raisyawo pyogibeop
McCune-Reischauer
(1984-2000)
maek'yun-raisyawo p'yogipŏp
vdr

La sistemo McCune-Reischauer kreiĝis en 1937 de la du usonanoj George M. McCune kaj Edwin O. Reischauer. Ili rezignis pri tre detala transliterigo de la karaktroj de la korea alfabeto hangeŭlo, kaj pli orientiĝis je tio ke anglalingvaj legantoj povu fonetike ĝuste prononci koreajn vortojn. Laŭ tiu orientiĝo je la angla lingvo, la karaktrokombino "ch" reprezentas la esperantan literon "ĉ", la karaktro "y" la esperantan literon "j", kaj la karaktro "w" la esperantan literon "ŭ" - tion gravas konscii, ĉar la karaktro "ŭ" ankaŭ uziĝas en la transliteriga sistemo McCune-Reischauer, kiel klarigas la sekva ĉapitro:

Diakritaj signoj redakti

La transliterigo uzas brevojn, apostrofojn kaj tremaojn, kiuj tamen en presaĵoj pro teknikaj kialoj aŭ nescio estas ofte forgesataj aŭ anstataŭigataj per aliaj diakritaj signoj.

En laŭ McCune-Reischauer latinliterigitaj koreaj vortoj la karaktro ŭ reprezentas la skriban hangeŭlo-vokalon ㅡ, kaj tio sendepende de ties fakta prononco. La prononco similas al tre mallonga sono "e" aŭ "ö" en iuj eŭropaj lingvoj, se la korea vokalo uziĝas sen najbara vokalo aŭ komence de silabo. La karaktro ŏ reprezentas la skriban hangeŭlo-vokalonㅓ, kiun la plej multaj koreoj prononcas simile kiel mallonga "o" (ekzemple en la germanlingva vorto „offen“). Kontraŭe al la karaktro ŭ, la karaktro ŏ nur skribiĝas se ĝi vere prononciĝas, do jes en la transskribo de ㅓ (= ŏ) kaj ㅕ (= yŏ), sed ne en la karaktrokombinoj ㅔ (= e) kaj ㅖ (= ye).

Problemo pri brevoj redakti

Per la komputila programo 2(du)-beolsik, la plej vaste disvastiĝinta klavara programo por komputile tajpi la korean lingvon, breva karaktro sen suba litero kreeblas per tajpo de la konsonanto ㄱ (giyeok) kaj premo de la kontrola klavo hanja. La kreon de vokaloj kun supra brevo tamen subtenas nek okcidentaj klavaroj nek klavaraj programoj por la korea lingvo - kiel la programo 2-beolsik. La hangeŭla vokalo ㅓ ekzemple pro la teknikaj limigoj tial ofte transliteriĝas "o", "eo", "ô" kun cirkumflekso, "ǒ" kun haĉekoer. La foja manko de la breva signo, kiu ofte decige gravas por ĝusta kompreno de la vorto, konsideratas unu el la kialoj ke la transliterigo de McCune-Reischauer kaj en Koreio kaj en eksterlando nur modere akceptiĝis kaj fine de la 20-a jarcento grandparte anstataŭiĝis per transliterigaj sistemoj kiuj funkcias tute sen diakritaj signoj: la Yale-transskribo en lingvoscienco kaj la nuna transskribo en oficiala ŝtata lingvouzo. Tiun problemon la transliterigo de McCune-Reischauer do dividas kun Esperanto, kiu krom la kvin literoj kun supersigno haĉeko ja ankaŭ uzas la brevan literon "ŭ" - paradoksas ke la sistemo McCune-Reischauer eksmodiĝis ĝuste en la momento kiam per komputila uzo interalie de la normo Unikodo la tajpo de la signoj ŏ kaj ŭ tre faciliĝis.

Alfabeto redakti

Vokaloj redakti

ㅣ i ㅏ a ㅑ ya ㅘ wa
ㅓ ŏ ㅕ yŏ ㅝ wŏ
ㅟ wi
ㅐ ae ㅒ yae ㅙ wae
ㅔ e¹ ㅖ ye ㅞ we
ㅡ ŭ ㅗ o ㅛ yo
ㅜ u ㅠ yu
ㅚ oe
ㅢ ŭi

¹ ë post ㅏ aŭ ㅗ

Konsonantoj redakti

hangeŭlo-konsonantoj laŭ McCune-Reischauer
fina konsonanto komenca konsonanto de la sekva silabo
ㄱ k ㄴ n ㄷ t ㄹ (r) ㅁ m ㅂ p ㅅ s ㅈ ch ㅊ ch’ ㅋ k’ ㅌ t’ ㅍ p’ ㅎ h
ㅇ ng ng ngg ngn ngd ngn ngm ngb ngs ngj ngch’ ngk’ ngt’ ngp’ ngh
ㄱ k g kk ngn kt ngn ngm kp ks kch kch’ kk’ kt’ kp’ kh
ㄴ n n n’g nn nd ll/nn nm nb ns nj nch’ nk’ nt’ np’ nh
ㄹ l r lg ll lt ll lm lb ls lch lch’ lk’ lt’ lp’ rh
ㅁ m m mg mn md mn mm mb ms mj mch’ mk’ mt’ mp’ mh
ㅂ p b pk mn pt mn mm pp ps pch pch’ pk’ pt’ pp’ ph

En la unua kolumno menciiĝas inica konsonanto antaŭ vokalo, por indiki la neakcenton.

Eksteraj ligiloj redakti