George M. McCune
George McAfee McCune (naskiĝis la 16-an de junio 1908 en Pjongjango, nuna Nord-Koreio; mortis la 5-an de novembro 1948) estis usona lingvisto. Kune kun Edwin O. Reischauer li evoluigis la transskribon de McCune-Reischauer por la korea alfabeto.
George M. McCune | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de junio 1908 en Pjongjango |
Morto | 5-an de novembro 1948 (40-jaraĝa) en Berkeley |
Lingvoj | korea • angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley - doktoro de filozofio (–1941) Universitato Rutgers Hurona Universitato Occidental College (en) - bakalaŭro, Magistro de Artoj |
Familio | |
Frat(in)o | Shannon Boyd-Bailey McCune (en) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto |
Verkoj | Transskribo de McCune-Reischauer |
Li naskiĝis en Pjongjango kiel filo de usona eduka misiisto, George Shannon McCune, kaj ricevis sian bazan lernejan edukon en Koreio. Poste li studis en la universitato Huron en Sud-Dakoto kaj post unu jaro plustudis en la Universitato Rutgers de Nov-Ĵerzejo. Li finis la studojn per bakalaŭra diplomo en la universitato Occidental College de Los-Anĝeleso en 1930.
Lia frato, Shannon Boyd-Bailey McCune (1913-1993), estas geografo kiu verkis plurajn anglalingvajn librojn pri Koreio por la ĝenerala publiko.
Eksteraj ligiloj
redaktiInformoj pri George M. McCune en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)