Pjongtek, koree 평택시, laŭ ĉinaj literoj 平澤市 estas mara havenurbo, universitata urbego en Sud-Koreio. La urbego estas ankaŭ usona mararmea bazo.

Pjongtek
urbo en Sud-Koreio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 457 873  (2015) [+]
Loĝdenso 1 012 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 0′ N, 127° 5′ O (mapo)36.994722222222127.08888888889Koordinatoj: 37° 0′ N, 127° 5′ O (mapo) [+]
Areo 452,31 km² (45 231 ha) [+]
Pjongtek (Suda Koreio)
Pjongtek (Suda Koreio)
DEC
Pjongtek
Pjongtek
Situo de Pjongtek

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pyeongtaek [+]
vdr
Larĝa krepuska panoramo en Pjongtek
Universitato de Pjongtek
Ponto en Pjongtek

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

 
Poŝtejo en Pjongtek

Pjongtek situas en la nordokcidenta parto de la lando laŭ la Flava Maro. Seulo troviĝas 65 km [1].

Historio redakti

Pjongtek estis fondita kiel unio de du distriktoj en 940. Dum la Korea milito ĝi estis loko de frua batalo inter Usono kaj nordkoreaj trupoj. Pjongtek estis levita al urborango en 1986.

Klimato redakti

Klimato de Pjongtek estas musona, kiun influas la Flava Maro. La jara averaĝa temperaturo estas 12 °C. Januaro estas la plej malvarma monato, aŭgusto la plej varma. En la plena jaro oni mezuras precipitaĵojn averaĝe 1,515 mm. La pluva sezono daŭras inter junio-septembro.

 
Policejo en Pjongtek

Trafiko redakti

Pjongtek havas bonajn ligilojn voje kaj fervoje.

Vidindaĵoj redakti

  • Muzeo de Agrikulturo
  • Botanika Ĝardeno kun pli ol 5 mil plantoj de 161 specioj, lokaj kaj fremdaj (ankaŭ tropikaj specioj)
  • budhisma templo
  • palaco de la dinastio Li el la 17-a jarcento, nun ĝi estas muzeo

Fontoj redakti

  • WikiTrans
  • rusa Vikipedio