Esperanto-movado en Koreio
La jaro 1920 estas la naskiĝjaro de Esperanto-movado en Koreio. En tiu jaro la unua asocio por Esperanto en Koreio fondiĝis, la Korea Esperanto-Asocio (KEA).
Ĝi estis la unua Asocio en Koreio. Antaŭ tiu tempo estis nur izoluloj. En julio 1922 Oojana fondis Seulan E-Societon. Danke al la energia funkcio de ambaŭ grupoj aperis multaj fervoraj esperantistoj. En jun. 1924 SES ŝanĝis sian nomon je Korea Esperanto-Instituto. Poste fondiĝis ankoraŭ kvin grupoj, fondintoj: S. Yamamoto, O. Col, Rju Kidong, Stelaro Pajk, N. Hŭang, k. a.
Gazetoj eldonitaj: Verda Tajdo, 1925, aperis 2 n-roj; Orienta Lumo, 1925, dek kelkaj n-roj; Verda Ĝardeno, 1 n-ro; La Voĉo, 4 n-roj. La ĉiutaga ĵurnalo „La Dong-A Ilbo“ helpis multe en la propagando de la lingvo en tiu periodo antaŭ la Dua Mondmilito.
Esperanto-movado en Nord-Koreio
redaktiVidu apartan artikolon: Esperanto-movado en Nord-Koreio
Esperanto-movado en Sud-Koreio
redaktiLa plej granda organizo de Esperantistoj en Sud-Koreio estas la Korea Esperanto-Asocio (KEA), kiu ĉiun duna monaton eldonas sian oficialan organon <에스페란토 La Lanterno Azia>. Korea Esperanto-Asocio tutlande havas 9 regionajn filiojn kaj 6 regionajn filietojn. Ĝia junulara sekcio estas Korea Esperanto-Junularo(KEJ), kiu publikigas la gazeton Verda Voĉo.
Universitata instruado
redaktiEn 1 sud-korea universitato (Hankuk-Universitato de Fremdlingvaj Studoj), studentoj povas lerni Esperanton kiel nedevigan lecionon, kaj ankaŭ ekzistas rondoj de esperantistoj en kelkaj universitatoj kaj altlernejoj.
Seula Esperanto-Kulturcentro
redaktiEn la ĉefurbo Seulo ankaŭ ekzistas Seula Esperanto-Kulturcentro, kiu instruas Esperanton en ĉiumonataj kursoj. La kulturcentro ankaŭ funkcias kiel librovendejo, kie oni povas aĉeti librojn verkitajn aŭ tradukitajn en Esperanton.
Kongresoj, seminarioj kaj kurskunvenoj
redaktiĈiujare okazas Korea Kongreso de Esperanto organizate de KEA, kaj ĉiujare Komuna Seminario(KS) okazas alterne en aziaj kvar landoj(Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio kaj Vjetnamio). Por disvastigi la lingvon la KEA ankaŭ organizas kurskunvenojn en somero kaj vintro. En printempo kaj aŭtuno filioj de KEA en Daegu kaj Kyeongsangbuk-do okazigas Namkang Esperanto-lernejo, kunlabore kun korea sekcio de ILEI.
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Koreujo, Azio. Korea E Asocio (KEA) estis fondita de Verda E. Kim en sept. 1920. Ĝi estis la unua ES en K. Antaŭ tiu tempo estis nur izoluloj. En jul. 1922 Oojana fondis Seoulan ES. Danke al la energia funkcio de ambaŭ grupoj aperis multaj fervoraj E-istoj. En jun. 1924 SES ŝanĝis sian nomon je Korea E-Instituto. Poste fondiĝis ankoraŭ kvin grupoj, fondintoj: S. Yamamoto, O. Col, Rju Kidong, Stelaro Pajk, N. Hŭang, k. a. Gazetoj eldonitaj: Verda Tajdo, 1925; aperis 2 n-roj, Orienta Lumo, 1925, dek kelkaj n-roj, Verda Ĝardeno, 1 n-ro, La Voĉo, 4 n-roj. La ĉiutaga ĵurnalo „La Dong-A Ilbo“ helpis multe en la prop. SOKTAJ ĈANG kaj STELARO PAJK |