Maniĥeismo
Maniĥeismo[1] aŭ Manikeismo estis unu el la plej gravaj antikvaj religioj (aŭ herezoj, laŭ ĝiaj kontraŭuloj). La grandparto de la verkoj de la fonda profeto Maniĥeo estas perdita, sed nun estas provo revivigi la religion sub la nomo "Nov-Maniĥeismo." La religio enhavas influojn de Kristanismo, Budhismo, kaj Zoroastrismo. Kelkaj pensistoj argumentas, ke nuntempa Okcidenta Kristana penso estas subtile influita de Maniĥeismo, tra la verko de Sankta Aŭgusteno, kiu konvertiĝis al Kristanismo el Maniĥeismo, kaj kies verkoj estas tre influaj por katolikaj kaj por ortodoksaj protestantaj teologoj.
Maniĥeismo | |||||
---|---|---|---|---|---|
religio | |||||
Komenco | nekonata valoro vd | ||||
Fino | 14-a jarcento vd | ||||
Fondinto(j) | Maniĥeo vd | ||||
| |||||
La profeto
redaktiLa religion fondis la Babilonano Maniĥeo (aŭ Mani) dum la tria jarcento. Mani naskiĝis en okcidenta Persio kaj vivis ĉirkaŭ 210-276 p.K.. La nomo "Mani" estas titolo anstataŭ persona nomo, sed ĝi estis tiel ofte uzata ke oni nuntempe ne scias lian personan nomon. La vorto Maniĥeo, per kiu oni ankaŭ foje indikas lin (Mani ĥaj) efektive - post lia mortigo - estas ia kredkonfeso de lia movado, ĉar ĝi signifas "Mani vivas".
Maniĥeo verŝajne influiĝis de la mandajoj kaj komencis prediki ĉe juna aĝo. Oni diras, ke li ricevis revelacion kiel junulo, de spirito kiun li poste nomis sia "ĝemelo." Ĉi tiu spirito instruis al li la diajn verojn, kiuj iĝis Maniĥeismo. Maniĥeo nomis sin la "Parakleto de la Vero" kiu estas promesata en la Nova Testamento. Li ankaŭ uzis por si la titolon apostolo de Jesuo Kristo. Li konsideris sin la fina profeto, la fino de serio de homoj gvidantaj de Dio, kiel Zoroastro, Hermeso, Platono, Budho, kaj Jesuo. Tria- kaj kvara-jarcentaj Kristanoj kiel Hipolito kaj Epifanio de Salamis skribis ankaŭ, ke Terebintuso, studento de iu Skitianuso kiu lernis la "doktrinon de du principoj" en Hindujo, instruis Maniĥeon kaj tiel kreis la fondajn kredojn de la religio.
Mani kiu estis talenta muzikisto kaj pentristo (en la persa tradicio lia nomo estis uzita por priskribi superajn pentrokapablojn eĉ post la transpreno de Islamo kaj fakte ĝis moderneco), esprimis la ĉefajn punktojn de siaj instruoj en bildoj, tiel establante la fluon de miniaturoj en Persio.
Laŭ unu tradicio, estis Mani mem kiu inventis la unikan version de la siria skripto konata kiel la maniĥea alfabeto, kiu estis uzita en ĉiuj la maniĥeaj verkoj skribitaj ene de la Sasanida Imperio, ĉu ili estis en la siria aŭ mezpersa, kaj ankaŭ por la plej multaj el la verkoj skribitaj ene de la Ujguroj en siaj ĥanlando. La alfabeto ankaŭ estis uzita fare de ne-maniĥeanoj.
Li verkis sep librojn, inkluzive de la Ŝaburargan, dediĉita al la Reĝo Ŝapuro la 1-a, kaj la libron de la Vivanta Evangelio, en kiuj li proklamis sin la Sankta Spirito, pri kiu Jesuo parolis.
Dum Maniĥeismo kreskis, pli grandaj grupoj kiel kristanismo kaj zoroastrismo ankaŭ serĉis pli grandan politikan kaj socian povon, do la maniĥeistoj allogis malaprobon. Oni kredas, ke Maniĥeo mortis en prizono dum li atendis ekzekuton de la Persia imperiestro.
La katekismo
redaktiLa plej grava principo de Maniĥeismo estas ĝia dualismo. Tiun principon ĝi kunhavas kun la Persia religio Zoroastrismo. Maniĥeo diris, ke du naturoj ekzistas de la komenco: lumo kaj mallumo. La regno de lumo estas paca, kaj la regno de mallumo estas malpaca. La universo estas rezulto de atako de la regno de mallumo al la regno de lumo. La Vivanta Spirito, kiu venas de la luma regno, kreis la universon per miksado de lumo kaj mallumo.
Maniĥeistoj kredas, ke ne estas ĉiopova bona Dio aŭ potenco, sed nur du egalaj potencoj de bono kaj malbono. Homoj simile enhavas du potencojn. La bona parto, farita de lumo, estas la animo, kaj la malbona parto, farita de malluma tero, estas la korpo. Oni savas sin de la malbono per scii ĉi tiujn faktojn kaj per identiĝi kun la luma animo.
La Maniĥeistoj provis inkluzivi ĉiujn religiajn tradiciojn en sian kredadon. Rezulte, ili konservis multajn apokrifajn Kristanajn verkojn, kiel la Agoj de Tomaso, kiuj alie perdiĝus.