Sajazarra [saĥaZAra] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Haro.[1]

Sajazarra
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26212
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 130  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 35′ N, 2° 58′ U (mapo)42.588333333333-2.9613888888889Koordinatoj: 42° 35′ N, 2° 58′ U (mapo) [+]
Alto 515 m [+]
Areo 13,84 km² (1 384 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sajazarra (Provinco Rioĥo)
Sajazarra (Provinco Rioĥo)
DEC
Sajazarra
Sajazarra
Situo de Sajazarra
Sajazarra (Hispanio)
Sajazarra (Hispanio)
DEC
Sajazarra
Sajazarra
Situo de Sajazarra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sajazarra [+]
vdr
La malgranda municipa teritorio de Sajazarra en la nordokcidento de la regiono.
La kastelo.

Pri etimologio menciindas la deveno de la loknomo Sajazarra. Ĝi estas eŭska toponimo kiu devenas el Saja Zaharra kiu signifas 'Saja la Malnova', por distingi ĝin disde la najbara municipo Sajuela, kiu signifas 'la malgranda Saja'.[2]

La loko aperas en dokumento kun la nomo Saggazahar, nome en dokumento de la cartulario de San Millán de la Cogolla, kiam la reĝo de Pamplono, Sanĉo de Peñalén, donas terojn el sia teritorio en 1075. Antaŭ la fino de la 11-a jarcento aperas en la Foruo de Miranda de Ebro en 1099 la nomo "Saja". En 1146 aperas jam kun la nuntempa nomo en dokumentoj de foruo al Cerezo de Río Tirón fare de Alfonso la 7-a. En 1169 la reĝo Alfonso la 8-a donis la vilaĝon al la monaĥejo de Valdefuentes, per dokumento datita en Tudela.

Ĝi estis fortikita inter la 12a kaj 13a jarcentoj. En 1463 ĝi estis unu de la kvin urboj fondintoj de la Hermandad de Álava kun Vitoria, Miranda de Ebro, Pancorbo kaj Salvatierra. La kastel/palaco estis konstruita en la dua duono de la 15a jarcento kiam la urbo iĝis senjorlando de la familio Velasco. Kaj la urbo kaj la kastelo apartenis al la Grafoj de Nieva. La urbo apartenis ankaŭ al Bugedo.

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, de kies komenco oni malaltiĝis el 644 loĝantoj ĝis nunaj 129.

Nuna ekonomio ege dependas de industrio de vinproduktado kaj turismo.

Vizitindaĵoj estas preĝejo kaj ermitejo, kastelo, restaĵoj de la murego, arko, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133. ISBN 84-7359-551-3.
  2. Aznar Martínez, Eduardo (2017). Tierras, gentes y voces. El legado del euskera riojano. Pamiela. ISBN 978-84-9172-006-5. Arkivita el originalo la 7an de Januaro 2018.