Tirgo [TIRgo] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Haro.[1]​ Tirgo disponas de ampleksa hidrografia reto sur fekunda ebenaĵo, trafluata de la akvo de la rivero Tirón, kaj proksima al Ebro kaj Oja. Ĝi estas nur je 15 kilometroj de la urbo Miranda de Ebro.

Tirgo
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26211
Demografio
Loĝantaro 171  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 2° 57′ U (mapo)42.545555555556-2.9486111111111Koordinatoj: 42° 33′ N, 2° 57′ U (mapo) [+]
Alto 521 m [+]
Areo 9 km² ( 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tirgo (Provinco Rioĥo)
Tirgo (Provinco Rioĥo)
DEC
Tirgo
Tirgo
Situo de Tirgo
Tirgo (Hispanio)
Tirgo (Hispanio)
DEC
Tirgo
Tirgo
Situo de Tirgo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tirgo [+]
vdr
La malgranda municipa teritorio de Tirgo.
La preĝejo.

Kvankam estis praloĝado en la areo kie nun estas Tirgo, ne estas referencoj dokumentaj ĝis 978, kiam oni skribas la fondatestilon de la Konvento de Covarrubias. Temad pri donaco fare de la kastiliaj grafoj García Fernández kaj lia edzino al tiu konvento pri la templo de “Santa María de Tirbo”.

En venontaj jarcentoj, ĉar temas pri landlima vilaĝo inter la regnoj Kastilio kaj Navaro, ĝi apartenis alterne ĉu al unu ĉu al la alia, laŭ la diferencaj historiaj cirkonstancoj. En la 14-a jarcento ĝi ekformis parton de la graflando de Baños de Rioja, kun Leiva, Baños kaj Ochánduri.

En la 17-a jarcento, sub protekto de la reĝino Mariana de Aŭstrio, Tirgo estis agnoskita kiel “sendependa loko” fare de Santo Domingo de la Calzada. En 1713 oni konstruigis barokan retablon en la absido de la preĝejo de la Savinto por rememorigi la akiron de la titolo.

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, de kies komenco oni malaltiĝis el 658 loĝantoj ĝis nunaj 183.

Nuna ekonomio dependas de industrio de vinproduktado, cerealoj, terpomoj.

Vizitindaĵoj estas preĝejo kaj monaĥejo, vinkeloj, blazondomoj, vitejaj kabanoj, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133. ISBN 84-7359-551-3.