Baños de Rioja [BAnjos deRJOĥa] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Santo Domingo de la Calzada. La loknomo Baños de Rioja estas etimologie komprenebla kiel Banloko de Rioja kaj Rioja kiel la nuntempa nomo de la regiono, eble devena de la rivero Oja (río Oja = Rioja), kiu fakte bordas la municipan teritorion.

Baños de Rioja
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26241
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 84  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 2° 57′ U (mapo)42.511944444444-2.945Koordinatoj: 42° 31′ N, 2° 57′ U (mapo) [+]
Alto 549 m [+]
Areo 9,81 km² ( 981 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Baños de Rioja (Provinco Rioĥo)
Baños de Rioja (Provinco Rioĥo)
DEC
Baños de Rioja
Baños de Rioja
Situo de Baños de Rioja
Baños de Rioja (Hispanio)
Baños de Rioja (Hispanio)
DEC
Baños de Rioja
Baños de Rioja
Situo de Baños de Rioja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baños de Rioja [+]
vdr
La municipa teritorio de Baños de Rioja, en la nordokcidento de la regiono.
Turego.

Geografio redakti

La municipa teritorio limas oriente kun la pli granda Castañares de Rioja, fakte la nura loko komunikebla kun Baños. Ĝi estas sur la maldekstra bordo de la rivero Oja, dum Castañares estas sur la dekstra bordo de la rivero. Baños estas ĉe la monteto El Castillar (kastelejo), kio evidente aludas al ekzistado de iama kasteleto aŭ fortikaĵo.

Historio redakti

Fruaj mencioj estas de 1075, 1083, kaj 1254. En 1396, Baños de Rioja apartenis -kun Clavijo, Huércanos, Bobadilla kaj navaraj Zúñiga kaj Mendavia al la doto donita de Diego López de Zúñiga, al sia filo Iñigo Zúñiga je geedziĝo kun ekstergeedza filino de la navara reĝo Karolo la 3-a, nome Juana.

Meze de la 19-a jarcento ĝi apartenis al Eugenia de Montijo, imperiestredzino de Francio kiel edzino de Napoleono la 3-a, kaj lia vidvino.

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj tiel oni descendis el preskaŭ 400 loĝantoj en la 1930-aj jaroj ĝis la nunaj 84. Evidente krom la ĝenerala tendenco al elmigrado el ruraj areoj, la altirado fare de Santo Domingo de la Calzada kaj Haro, ambaŭ komarkaj ĉefurboj, ludis gravan rolon en la senloĝigado de la vilaĝo.

Vizitindaĵoj estas preĝejo, ermitejo, turego (nun turisma gastejo), vinkeloj, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti