Ollauri [oLJAŬri] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Haro.[1]

Ollauri
Ollauri - 5035844.jpg
Administrado
Poŝtkodo 26220 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 311  (2022) [+]
Loĝdenso 104 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 2° 50′ U (mapo)42.541944444444-2.8330555555556Koordinatoj: 42° 33′ N, 2° 50′ U (mapo) [+]
Alto 493 m [+]
Areo 3 km² ( 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Ollauri
Situo de Ollauri

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Ollauri [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La malgranda municipa teritorio de Ollauri.
Urbodomo de Ollauri.

Pri etimologio menciindas la deveno de la loknomo Ollauri. Ĝi estas eŭska toponimo kiu devenas el ol(h)a kun signifo “kabano, paŝtista kabaneto”, kaj (h)uri sufikso ofta en la eŭskdevena toponimio kun signifo “vilaĝo aŭ loĝloko”. Tial la kompleta signifo de la toponimo estus "vilaĝo de kabanoj". Tiu nomo aperas dokumentita laŭ variaj mezepokaj citaĵoj kun diversa literumado kiel por ekzemplo: Olauri en 1182, Olhauri en 1185 — tiu lasta eble plej proksima al la praprononco —, Hollauri en 1215, Olauri en 1257 kaj Hullauri 1488.[2]

La loko aperas en dokumento de 1343 kiel "Ullauri".

Je la enpovigo de la Burbonoj en Hispanio kun Filipo la 5-a, la termino de Rodezno (kun Ollauri kaj Gimileo) akiris sendependecon disde Briones, atingante propran municipon kaj municipan teritorion en 1712.

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, de kies komenco oni malaltiĝis el 865 loĝantoj ĝis nunaj 300.

Nuna ekonomio ege dependas de industrio de vinproduktado.

Estas nutrovendejo, apoteko, kuracejo, foje banko, du restoracioj, du trinkejoj, municipa biblioteko kaj bazlernejo.

Vizitindaĵoj estas preĝejo kaj ermitejoj, ok vinkeloj, kvar palacoj, vitejaj kabanoj, ktp.

Vidu ankaŭRedakti

BildaroRedakti

NotojRedakti

  1. Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133. ISBN 84-7359-551-3.
  2. «REPERTORIO BÁSICO DE TOPONIMIA EUSKÉRICA EN LA RIOJA, AZNAR MARTÍNEZ - Biblioteca Gonzalo de Berceo». www.vallenajerilla.com. Konsultita la 6an de Novembro 2020.