La hardislimo estas supra loko de la homa kapo, kie la haroj faras kirlon. Ankaŭ vertebruloj havas similan linion ĉe la kapo [1], kiu iras de la dorsa kapozono al la frunto. Ĝi dividas la kapan hararon en dekstra kaj maldekstra duono.[2]

du knabinoj kun bone videbla hardislimo
hardislimo ĉ viro kaj virino
detajla aspekto

Verto ĉe aliaj bestoj redakti

Homa anatomio redakti

Ĉe la homo la verto estas formita de kvar ostoj de la kranio – de la fruntosto, de la du parietaloj kaj de la okcipitalo. Tiuj ostoj estas ligitaj de la suturo.

La hardislimo redakti

La homo formas hardislimojn depende de la modo. Ties iro nur parte orientiĝas laŭ la anatomio de la kranio. La hardislimo formas grandparte la hararanĝon, do la klasikan hardislimon, ekzemple la flankan aŭ mezan hardislimon. Ekzistas ankaŭ pli kompleksaj hardislimoj, ekzemple la kruca hardislimo. Ĝi konsistas el du hardislimoj: la unua iras de la frunto kiel meza hardislimo, la dua de unu orelo al la alia trans la kapkulmino formante krucon. Multaj hardislimoj provas substreki la nesimetrion de la hararanĝo.

Referencoj redakti

  1. NPIV paĝo 1626
  2. Scheitel Duden Online, abgerufen am 10. April 2014.

Vidu ankaŭ redakti