Malfermi la ĉefan menuon

Arbaroj de norda-centra Rokmontaro

WWF-ekoregiono el okcidenta Nordameriko
Situo de la ekoregiono.

La arbaroj de norda-centra Rokmontaro estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de Kanado kaj Usono.

PriskriboRedakti

 
Vojo Irado-al-la-suno, Glaĉera Nacia Parko.

Tiu ekoregiono, kiu kovras 245 700 da kvadrataj kilometroj, situas en rokmontaraj regionoj de sudorienta Brita Kolumbio, sudokcidenta Alberto, nordokcidenta Montana kaj norda Idaho. La klimato estas variebla. Areoj okcidente de la Granda Amerika Akvodislimo ricevas pli da precipitaĵo kaj pli da moderiganta influo de Pacifika Oceano, dum areoj oriente de la Akvodislimo havas pli sekan, pli kontinentan klimaton. En la kanada parto de la ekoregiono, la averaĝaj jartemperaturoj varias de 3,5 °C en la oriento ĝis 5,5 °C en la okcidento, la averaĝaj somertemperaturoj varias de 12,5 °C al 14,5 °C, kaj la mezaj vintrotemperaturoj varias de −3,5 °C al −6,5 °C. La valoj travivas varmajn, malsekajn somerojn kaj milde malvarmajn, neĝvintrojn, dum sub-altmontaraj zonoj travivas malvarmetajn, malsekajn somerojn kun la ebleco de frostoj, kaj tre malvarmajn, neĝvintrojn. La precipitaĵo estas modera ĝis alta, kun valoj kutime ricevantaj inter 500 milimetroj kaj 800 milimetroj, kaj altaj altitudoj ricevantaj nete pli ol 1 000 milimetrojn.

FlaŭroRedakti

 
Nacia Parko de Lagoj Waterton, Alberto.

Tiu ekoregiono estas precipe mezvarma konifera arbaro. La malaltaĵaj arbaroj estas dominataj de la okcidenta cugo (Tsuga heterophylla), la giganta tujo (Thuja plicata) kaj la rokmontara abio (Abies lasiocarpa), kun pli etaj populacioj de la tordopino (Pinus contorta), la Menzies-pseŭdocugo (Pseudotsuga menziesii), la arĝenta pino (Pinus monticola) kaj la okcidenta lariko (Larix occidentalis). Sub-altmontaraj zonoj estas dominataj de la Engelman-piceo (Picea engelmanni), de la rokmontara abio, kaj, en areoj kie arbarincendiojn estas oftaj, de la tordopino. Tiu ekoregiono ankaŭ ampleksas herbejojn, piedmontetajn herbejojn, ĉeriverajn arbarojn, kaj plantokomunumojn de la arbarlimo kaj pli supre.

FaŭnoRedakti

 
Valo Kootenay, Brita Kolumbio.

La mamuloj de la arbaroj de norda-centra Rokmontaro inkludas la grizan lupon (Canis lupus), la grizan urson (Ursus arctos var. horriblus), la gulon (Gulo gulo), la boacon (Rangifer tarandus var. caribou), la amerikan nigran urson (Ursus americanus), la oreamnon (Oreamnos americanus), la hemionan cervon (Odocoileus hemonius), la blankavostan cervon (Odocoileus virginianus), la alkon (Alces alces), la kojoton (Canis latrans), la pumon (Puma concolor), la rufan linkon (Lynx rufus) kaj la amerikan marteson (Martes americana).

Minacoj kaj konservadoRedakti

Kvankam grandaj partoj de tiu ekoregiono estas sendifektaj kaj protektataj, ĝia konserva statuso estas listigata kiel "vundebla". La ĉefaj minacoj al la integreco de la ekoregiono estas rimedekstraktado kaj disvolviĝo, pliigante homan aktivecon, arbarekspluatadon, minadon, brutarpaŝtadon kaj enmetitajn speciojn.

Naturprotektejoj en tiu ekoregiono inkludas Glaĉeran Nacian Parkon en nordokcidenta Montano, Nacian Parkon Joho kaj Nacian Parkon Kootenay en sudorienta Brita Kolumbio, Nacian Parkon de Lagoj Waterton en fora sudokcidenta Alberto kaj Sovaĝejon Selway-Bitterroot en nordorienta Idaho.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti