Nacia Parko Yoho lokiĝas en la Kanada Rokmontaro laŭ la okcidenta deklivo de la Kontinenta Akvodislimo en sudorienta Brita Kolumbio. NP Yoho dividas parklimon ĉe sia suda flanko kun Nacia Parko Kootenay kaj ĉe sia orienta flanko kun Nacia Parko Banff. La vorto "yoho" venas de la kria lingvo kaj esprimas miron.

Nacia Parko Yoho
Naciaj Parkoj de Kanado [+]

LandoKanado
ProvincoBrita Kolumbio

Plej proksima urboGolden
- koordinatoj51° 23′ 43″ N, 116° 29′ 13″ U (mapo)51.3953-116.487Koordinatoj: 51° 23′ 43″ N, 116° 29′ 13″ U (mapo)
Plej alta punktoMount Goodsir [+]
Areo1 313,1 km² (131 310 ha) [+]

Estiĝo1886
Respondeca instancoParks Canada

Nacia Parko Yoho (Brita Kolumbio)
Nacia Parko Yoho (Brita Kolumbio)
DEC
Lokigo de Brita Kolumbio en Kanado

Nacia Parko Yoho (Tero)
Nacia Parko Yoho (Tero)
Situo de Nacia Parko Yoho en Brita Kolumbio
Map
Nacia Parko Yoho

Vikimedia Komunejo:  Yoho National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

NP Yoho havas areon de 1.313 km², kaj ĝi estas la plej malgranda de la kvar sinsekvaj naciaj parkoj. NP Yoho, kune kun la Naciaj Parkoj Jasper, Kootenay kaj Banff, kaj tri provincaj parkoj de Brita Kolumbio — Provinca Parko Hamber, Provinca Parko de Monto Assiniboine, kaj Provinca Parko de Monto Robson — konsistigas la Parkojn de la Kanada Rok-Montaro, kiu estas Monda Naturheredaĵo de Unesko.

La administrejo kaj centro por vizitantoj de NP Yoho troviĝas en la urbeto Field (Brita Kolumbio), apud la Trans-Kanada Ŝoseo.

Monda Naturheredaĵo redakti

Dosiero:World Heritage Emblem.jpg

Unesko deklaris ĉi tiun parkon esti Monda Naturheredaĵo en 1984, kune kun la aliaj naciaj parkoj kaj provincaj parkoj kiuj konsistigas la Parkojn de la Kanada Rok-Montaro, pro la monto-pejzaĝoj kun montopintoj, glaĉeroj, lagoj, akvofaloj, kanjonoj, kavernoj kaj fosilioj ĉi tie troveblaj.

Geologio redakti

La Rivero Kicking Horse, kanada naturheredaĵo, havas siajn fontojn en la glacikampoj Wapta kaj Waputik de la parko. Ĉi tiu rivero kreis Naturan Ponton en solida roko, kiun oni povas trovi 3 km okcidente de Field laŭ la vojo al Smeralda Lago.

La Kanada Rok-Montaro konsistas el sedimenta roko, kun multaj fosilioj. Aparte la skistejo Burgess, kiu troviĝas en Nacia Parko Yoho, havas unu el la plej riĉaj deponejoj de raraj fosilioj de la mondo; la skistejon Burgess trovis en la jaro 1909 Charles Doolittle Walcott.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti