Nacia Parko de Monto Revelstoke

Nacia Parko de Monto Revelstoke troviĝas apud la urbo Revelstoke en Brita Kolumbio (Kanado). La parko estas inter iom malgranda laŭ la mezuro de nacia parko, kun areo de nur 260km².

Nacia Parko de Monto Revelstoke
Naciaj Parkoj de Kanado [+]

LandoKanado
ProvincoBrita Kolumbio

Plej proksima urboRevelstoke
- koordinatoj51° 5′ 9″ N, 118° 3′ 58″ U (mapo)51.0858-118.066Koordinatoj: 51° 5′ 9″ N, 118° 3′ 58″ U (mapo)
Areo262,5 km² (26 250 ha) [+]

Estiĝo1914
Respondeca instancoParks Canada

Vizitadoproks. 500 000 en ĉiu jaro

Nacia Parko de Monto Revelstoke (Brita Kolumbio)
Nacia Parko de Monto Revelstoke (Brita Kolumbio)
DEC
Nacia Parko de Monto Revelstoke
Nacia Parko de Monto Revelstoke
Lokigo de Brita Kolumbio en Kanado
Map
Nacia Parko de Monto Revelstoke

Vikimedia Komunejo:  Mount Revelstoke National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ĝi situas en la Kolumbia Montaro kaj fondiĝis en la jaro 1914. Proksimume 500.000 vizitantoj venas al la parko ĉiun jaron.

Klimato redakti

En la parko estas parto de la ununura moderklimata enlanda pluvarbaro. Oni trovas tie krutajn montarojn en varma, humida klimato. Oni kutime trovas grandan diversecon de plantaj kaj bestaj vivoformoj en grupoj de malnovaj tujoj kaj cugoj, arbartipo kiu rapide malaperas ekstere de protektitaj terenoj.

La parko ankaŭ protektas malgrandan aron de la minacata monta karibuo, kaj ĝi provizas vivmedion por grizaj ursoj kaj oreamnoj. La parko prezentas terenon tute alia ol tiuj trovataj oriente en Rok-Montaro aŭ okcidente en la Marborda Montaro.

Turismo redakti

 
Herbejo proksima al la montopinto

Nacia Parko de Monto Revelstoke famas pro siaj someraj elmontroj de sovaĝaj floroj. Ĉiun jaron la herbejoj de la supra subalpa zono burĝonas je buntaj koloroj ĝis la mezo de aŭgusto. Ĝuste la beleco de tiuj ĉi herbejoj, tiel proksimaj al la urbo, inspiris grupon de Revelstokanoj eklobii por kreado de nacia parko en la jaro 1914.

Tiutempe ankaŭ skiado burĝonis kiel populara aktiveco. La skisaltejo de Monto Revelstoke estis unu el la unuaj de Kanado, kaj ĝi siatempe estis internacie fama kiel unu el la plej bonaj naturaj skisaltejoj de la mondo. Pluraj mondaj rekordoj en skisaltado fariĝis ĉi tie.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti