Griza urso
La griza urso estas potenca, brune flava urso vivanta en la altebenaĵoj kaj montoj de okcidenta Nordameriko. Tradicie oni konsideras ĝin subspecio, Ursus arctos horribilis, de la nordamerika bruna urso.
Griza urso | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Ursus arctos horribilis (Ord, 1815) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Nuna kaj historia vivregionoj de la griza urso en Nordameriko
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Grizaj ursoj povas plenkreske pezi de 180 ĝis 680 kg; la virurso kutime estas meze 1,8 oble pli peza ol la ursino, ekzemplo de seksa dimorfismo. Ilia koloro multe varias laŭ la geografiaj regionoj, de blondo ĝis malhel-bruno aŭ nigro. Oni iam pensis ke ĉi tiuj diferencoj ŝuldiĝis al diferencoj de subspecioj, sed nun oni opinias ke ilin kaŭzas diferencoj en la naturmedioj kie vivas la ursoj, precipe diferencoj de dieto kaj temperaturo.
La griza urso havas grandan ĝibon inter la ŝultroj kiu estas muskolaro uzata por doni povon al la antaŭ kruroj dum fosado. La kapo estas granda kaj ronda kun konkava vizaĝprofilo. Spite sian grandecon, ĉi tiuj ursoj povas kuri je rapideco de ĝis 55 kilometrojn hore.
Kvankam la grizaj ursoj kutime vivas sole kaj aktivas nokte, en marbordaj regionoj ili kuniĝas apud riveroj kaj riveretoj dum la salma frajado. Ĉiun duan jaron la ursinoj naskas unu ĝis kvar (plej ofte du) ursidojn, kiuj estas malgrandaj kaj pezas ĉ. 500 gramojn. La ursinoj protektas sian idojn feroce.
La nuna vivteritorio de la griza urso etendiĝas de Alasko suden tra la plej granda parto de Kanado ĝis norda parto de nordokcidenta Usono (Idaho, Montano kaj Vajomingo). Iam tiu nearktisa besto vivis en la plej granda parto de okcidenta kaj suda Usono, sed ĝin oni ekstermi en ĉi tiuj regionoj. Oni atendas ke la reenkondukado de la griza urso en tiuj regionoj kie ĝi iam loĝis estos malfacila kaj pro tio ke reenkondukado de tiel granda besto al regionoj aprezataj por agrikulturo kaj la bredado de hejmbestoj elvokos rezistadon kaj necesigos severan kontroladon kaj pro la malrapidaj reproduktaj kutimoj (ursoj investas multan tempon je la edukado de siaj idoj).
Dieto
redaktiKiel ĉiomanĝuloj, grizaj ursoj manĝas diversajn plantojn kaj berojn, inkluzive radikojn, ŝosojn, kaj fungojn, kiel ankaŭ insektojn kaj malgrandajn mamulojn; tio kion ili manĝas dependas de la sezono kaj loko. La pli grandaj ursoj foje predas grandajn mamulojn kiel alkojn, ŝafojn, kaj karibuojn. Ĝenerale la grizaj ursoj ŝatas manĝi fiŝojn kiel salmon kaj truton, sed tiuj kun facila aliro al protein-riĉa dieto en la marbordaj regionoj povas fariĝi multe pli grandaj ol iliaj herbovoraj kuzoj.
Pretiĝante por la vintro ursoj alprenos centojn da kilogramoj de graso antaŭ ol eniri staton de falsa vintrodormo. Sciencistoj debatas inter si ĉu grizaj ursoj vere vintrodormas, kio koncernas korpotemperaturon kaj la fakto de la ursoj foje moviĝas dum vintrodormado. Unu interesa adaptiĝo de la griza urso estas ĝia kapablo parte recikli siajn korpo-ekskreciojn dum ĉi tiu periodo. En regionoj kie manĝaĵoj estas abundaj tutjare la grizaj ursoj entute rezignas pri vintrodormado.
Leĝa statuso
redaktiLa griza urso listiĝas kiel minacata en Usono (krom Alasko) kaj endanĝerigita en partoj de Kanado. La usona registaro malrapide reenkondukas ĝin tie kie ĝi antaŭ formortis. La 9-an de januaro 2006 la Usona agentejo Fish and Wildlife proponis[rompita ligilo] forigi la grizajn ursojn de Nacia Parko Yellowstone de la listo de minacataj kaj protektitaj specioj.
Iuj biologoj proponis ke la vorto horribilis estu forigita de la taksonomia nomo de la urso por ke ĝiaj negativaj kromsignifoj ne malhelpu konservajn klopodojn. Ĉi tiu ŝanĝo tamen ne estas permesebla laŭ la Internacia Kodo pri Zoologia Nomenklaturo.
Bagateloj
redakti- En aprilo de 2006 oni trovis la unuan sovaĝan hibridaĵon de griza kaj blanka ursoj sur Banksa Insulo (Kanado).
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- Committee On The Status of Endangered Wildlife in Canada (COSEWIC) Assessment and Update Status Report on the Grizzly Bear (Ursus arctos) in Canada, 2002 2.1 MB PDF file.
- Cronin, M.A., Amstrup, S.C., Garner, G.W., and Vyse, E.R., 1991. Interspecific and specific mitochondrial DNA variation in North American bears (Ursus). Canadian Journal of Zoology 69: 2985-2992.
- Grizzly Bear Pictures and Fun Facts
- CBC News article on possible "grolar bear" (Polar Bear/Grizzly Bear hybrid)
- Waits, L.P., Talbot, S.L., Ward, R.H., and Shields, G.F., 1998. Mitochondrial DNA phylogeography of the North American brown bear and implications for conservation. Conservation Biology 12: 408-417.
- Story of a Grizzly Attack, which inspired the victim to create a better bear-repellent pepper spray. Commercial site with very graphic photographs of injury from bear attack.
- Pilkington, R. Communication to Bearfolks internet mailing list, 2004. Arkivigite je 2006-06-16 per la retarkivo Wayback Machine