Aprilo de 2006
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2006 tagoj |
Dimanĉo, 30-a de aprilo 2006
redakti- La nederlandan deputiton Ayaan Hirsi Ali la supera kortumo ordonis transloĝiĝi pro antaŭŝirmi ŝin post la mortminacoj ke ŝi ricevis.
- La japana ĉefministro Koizumi Jun'ichiro renkontis en Addis-Abeba (Etiopio) la prezidento de l' Afrika Unio, s-ro Alpha Oumar Konaré por proksimiĝi la du entoj. Konaré cetere firmiĝis sian subtenon por la japana kandidato kiel permananta membro de la Konsilio de sekureco.
Sabato, 29-a de aprilo 2006
redakti- En la Demokratia Respubliko Kongo, la atenditaj prezidentaj balotoj okazos la 30-a de julio samtempe kun la deputita elektado. Tiel, la lando esperas eliri el la krizo kiu mortigis 4 milionojn da loĝantoj inter 1998 kaj 2003. La aktuala provizora ŝtatestro, Joseph Kabila, kandidatiĝos same kiel 30 aliaj politikistoj. UNO subtenas la voĉdonado, kaj deplojos 17.000 bluaj kaskoj.
Vendredo, 28-a de aprilo 2006
redakti- Irano rifuzis plenumi postulojn de UN — tiel raportis estro de MAGATE al Sekurec-Konsilio de UN.
- Patrino kaj frato de forkaptito de Norda Koreio, vizitis Usonan prezidenton George W. Bush ĉe Blanka Domo je 11-a horo (loka tempo). La prezidento promesis kunlaboron por solvi la problemon.
- Angelo Amato, religia sekretario de Vatikano, nome de la eklezio alvokis la kredantojn malagnoski la libron kaj la filmon "Kodo da Vinci". La unuaj spektigoj de la filmo estas planataj por la 19-a de majo.
Ĵaŭdo, 27-a de aprilo 2006
redakti- En rusia urbo Tomsk renkontiĝas rusia prezidento Vladimir Putin kaj germana kanceliero Angela Merkel. Samtempe en Sankt-Peterburgo la suba ĉambro de rusia parlamento (Dumao) en plena konsisto festas 100-jariĝon de parlamento en Rusio.
Merkredo, 26-a de aprilo 2006
redakti- Antaŭ precize 20 jaroj okazis la nuklea akcidento de Ĉernobilo kies radiantaj materialoj infektis la tutan Eŭropon. Ĉi-matene 300 personoj kuniĝis por memori tiun katastrofon fronte al la memormonumento en Ukrainio. Ĉiujare en centro de Minsko kaj aliaj urboj de Belorusio kolektiĝas multaj homoj kaj lanĉas "Ĉernobilan vojon" — kunan promenon laŭ urbo memore al la akcidento.
- La ĉefministro de la Salomonoj, Snyder Rini, eksiĝas por eviti malaproban rezolucion en la Parlamento.
Mardo, 25-a de aprilo 2006
redakti- Irana prezidento Mahmud Ahmadineĵad ebligas virinojn ĉeesti sportajn maĉojn por la unua fojo de 1979, kvankam ankoraŭ nepre akompanitaj de ilia edzo.
- La ciklono Monika (Klaso 5 laŭ la skalo de Saffir-Simpson), unu el plej potenca uragano gvatita en la suda hemisfero, ŝparas la aŭstralian marbordon, apud Darwin.
Lundo, 24-a de aprilo 2006
redakti- Teroratako en Dahab.
Dimanĉo, 23-a de aprilo 2006
redakti- En Hungario formas registaron denove la reganta socialista-libarala koalicio, laŭ la dua raŭndo de la parlamantaj elektoj.
- Michael Schumacher venkis jam la 85-an fojon en formulo 1, nun en San Marino.
Sabato, 22-a de aprilo 2006
redakti- Ĝaŭad al-Maliki iĝis nova prezidento de Irako.
- Bill Gates anoncis en Tokio ke la diskajn formatojn kiu anstataŭigos la DBD-on (Bluradio/DDBD) estos akordigeblaj kun Vindozo.
Vendredo, 21-a de aprilo 2006
redakti- Elizabeto la 2-a festas sian 80-an naskiĝtagon kaj 54 jaroj de tronado en Britio.
Ĵaŭdo, 20-a de aprilo 2006
redakti- La konflikto inter la nepala reĝo Gyanendra Bir Bikram Shah Dev kaj la koalicio de la sep ceteraj politikaj partioj akriĝas kaj kaŭzas sangajn konfrontojn.
Merkredo, 19-a de aprilo 2006
redakti- La supera kortumo de Italio definitive anoncis la venkon de Romano Prodi per 19.002.598 voĉoj malfavore de Silvio Berlusconi kiu obtenas 18.977.843 voĉojn. Ĉi-tiu ankoraŭ kontestas tiun rezulton.
Mardo, 18-a de aprilo 2006
redakti- Ĉinio, kiu anoncis lokigi zonon de marvetura malpermeso en orienta ĉina maro pro instalado de gasoduktoj, akceptis movigi la zonon post reago de Japanio kiu plendis pri limuzurpiĝo.
- La Deka Nacia Kongreso de la Vjetnama Komunista partio malfermiĝis en Hanojo.
Lundo, 17-a de aprilo 2006
redaktiDimanĉo, 16-a de aprilo 2006
redakti- La ŝvelantaj Danubo, Tiso kaj Elbo estigas gravajn inundojn en Mez-Eŭropo kaj precipe en la Balkana Duoninsulo. En Serbio oni deklaris krizostaton.
Vendredo, 14-a de aprilo 2006
redaktiĴaŭdo, 13-a de aprilo 2006
redaktiMerkredo, 12-a de aprilo 2006
redakti- 400-jara datreveno de naskiĝo de Union Jack.
Mardo, 11-a de aprilo 2006
redakti- La irana prezidento Mahmud Ahmadineĵad anoncis ke Irano sukcesis riĉigi uranion por brulivnuklea uzo;
- La sondilo Venusa Ekspreso sukcesis surorbitiĝi ĉirkaŭ Venuso.
- Parlamentaj elektoj en Italio: malcerta gajno de la maldekstra alianco gvidata de Romano Prodi.
Lundo, 10-a de aprilo 2006
redakti- La franca registaro forigas la leĝon pri unuadungkontrakto (CPE) kies malpopulareco kaŭzis dum du monatoj socian krizon.
Dimanĉo, 9-a de aprilo 2006
redaktiMardo, 4-a de aprilo 2006
redakti- Oni mortpafis britan spionon Denis Donaldson.