Contrat première embauche, mallonge CPE estas laborkontrakto, laŭvorte "kontrakto por unua dungo" kiun antaŭplanis estigi la franca registaro en printempo 2006. Ĉar la junularo (gegimnazianoj kaj gestudentoj) kaj la laboristaro vigle kontraŭis ĝin multnombre stratdemonstrante plurfoje dum du monatoj, la registaro la 10-an de aprilo 2006 anoncis ke ĝi anstataŭos la nedeziratan leĝon per alia.