Kaskad-montaraj leaj arbaroj

La kaskad-montaraj leaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de Nordameriko.

Kaskad-montaraj leaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Kaskad-montaraj leaj arbaroj (Tero)
Kaskad-montaraj leaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Vikimedia Komunejo:  Cascade Mountains leeward forests [+]
vdr
Got-Pinto en Brita Kolumbio.

Priskribo redakti

La ekoregiono konstituas montaran biotopon kiu trairas norden-suden la lean flankon de Kaskada Montaro en Brita Kolumbio ( Kanado ) kaj Vaŝingtonio ( Usono ), kun Okanagan-Altaĵo en la sudo je la usona-kanada limo kaj Ĉilkotin-Montaro en la nordo [1]. Tiu estas varia montara pejzaĝo de krudaj, neĝaj pintoj, glaĉeroj kaj alt-montaraj herbejoj. En la sudaj montaroj la temperaturo varias inter 15 somere kaj −3,5 vintre; la nordaj montaroj estas 2-3 pli malvarmaj.

Flaŭro redakti

La alt-montara deklivaro gastigas Engelman-piceon (Picea engelmannii), rokmontaran abion kaj tordopinon (Pinus contorta) dum la montarbaroj de malpli altaj altitudoj konsistas el tordopinoj, ŝajntremolaj poploj, glaŭkaj piceoj (Picea glauca) kaj glaŭkaj duglasoj.

Faŭno redakti

La ekoregiono gastigas 187 birdospeciojn kaj 81 mamulspeciojn [2].

La bestiaro de la ekoregiono inkluzivas kanadan ŝafon (Ovis canadensis), oreamnon (Oreamnos americanus), grizan urson (Ursus arctos) kaj amerikan nigran urson (Ursus americanus), nigravostan cervon (Odocoileus hemionus), kojoton (Canis latrans) kaj pumon (Puma concolor) kun pli malgrandaj mamuloj kiel norda glaŭkomuso (Glaucomys sabrinus). La birdoj inkluzivas okcidentan strigon (Strix occidentalis), bluan dendragapon (Dendragapus obscurus) kaj iom da rabobirdoj. La rivero Frejzero estas speciale grava por la salmonedoj kaj ankaŭ kiel obstaklo por la moviĝo de la bestiaro ene de la regiono.

Minacoj kaj konservado redakti

Plimulto de tiuj arbaroj ankoraŭ estas sendifektaj kvankam ili estas endanĝerigitaj pro arbarekspluatado, minado kaj aliaj homaj agadoj. Vastaj areoj de sendifekta arbaro inkluzivas Nord-Kaskadan Nacian Parkon en Vaŝingtonio kaj la jenajn areojn de Brita Kolumbio : Provincia Parko Big Creek kaj Protektejo Spruce Lake, Parko Stein Valley Nlaka'pamŭ, Provinca Parko E. C. Manning, Provinca Parko Ts'il?os, Provinca Parko kaj Protektejo Cathedral Park, Skagit-Vala Provinca Parko, Provinca Parko Marble Range, Kaskada Distra Areo kaj Provinca Parko Edge Hills apud Frejzer-Kanjono.

Referencoj redakti

  1. angle WWF : Cascade Mountains leeward forests.
  2. angle Hoekstra, J. M.. (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0520262560. Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-05. Alirita 2011-02-03.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Nearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
NA0501 Rok-montaraj arbaroj de Alberto   Kanado
NA0503 Arizonaj montarbaroj   Usono
NA0506 Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj   Kanado,   Usono
NA0507 Kaskad-montaraj leaj arbaroj   Kanado,   Usono
NA0508 Arbaroj de centra kaj suda Kaskada Montaro   Usono
NA0511 Koloradiaj rokmontaraj arbaroj   Usono
NA0513 Floridaj sablopinaroj   Usono
NA0514 Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno   Kanado
NA0515 Grand-basenaj montarbaroj   Usono
NA0518 Arbaroj de norda-centra Rokmontaro   Kanado,   Usono
NA0519 Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj   Usono
NA0520 Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj   Kanado,   Usono (Alasko)
NA0525 Arkipelago Reĝino Karloto   Kanado
NA0527 Arbaroj de Sierra Nevada   Usono
NA0529 Sudorient-usonaj koniferaroj   Usono