Salmonedoj
La Salmonedoj estas familio de aktinopterigoj, la sola familio de la ordo Salmonoformaj. En ĝi estas inter aliaj la bone konataj salmoj kaj trutoj - la atlantikaj salmoj donas al la familio, ordo kaj genro siajn nomojn - la timalo, la koregono, kaj la onkorinko.
Salmonedoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Atlantika salmo (Salmo salar)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Disvastiĝo
redaktiLa salmonedoj vivas kutime en riveroj aŭ lagoj; nur malmultaj specoj kapablas vivi en la maro, sed bezonas reveni en riverojn por formeti ovojn.
La salmonedoj nature vivas nur en la norda duonglobo, kvankam la homoj alportis ilin ankaŭ suden, en taŭgajn lokojn (ekzemple Ĉilio, Nov-Zelando).
Ĉar la salmonedoj bezonas akvon riĉan je oksigeno, do malvarman, multaj specioj vivas nur en la nordaj landoj, eĉ en Gronlando. En la sudaj landoj, ili ofte vivas nur en la montoj; ili ne ĉeestas en Barato, en Arabio, en Afriko, en Indonezio ktp.
Taksonomio
redaktiKune kun la proksime parencaj Ezokoformaj (la ezokoj kaj parencaj fiŝoj), la salmonoformaj konsistigas la superfamilion Protacanthopterygii.
- Familio: Salmonedoj
- Subfamilio: Koregonenoj
- Subfamilio: Timalenoj
- Timalo - timalo
- Subfamilio: Salmonenoj
- Brachymystax
- Huĥo
- Onkorinko - pacifika salmo kaj truto, Ĉielarka truto
- Parahucho
- Salmo - atlantika salmo kaj salmotruto
- Salvelinus - iuj trutospecioj (ekz. riveret-truto, laga truto)
- Salvethymus
Referencoj
redakti- Behnke, Robert J. Trout and Salmon of North America, Illustrated by Joseph R. Tomelleri. 1st Chanticleer Press ed. New York: The Free Press, 2002. — ISBN 0-7432-2220-2