Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj

La nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de marborda Norda Kalifornio, Usono. Botanike tiuj arbaroj situas en la Rokmontara Flaŭra Regiono. Kune kun kelkaj aliaj ekoregionoj, la nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj konstituas la "pacifikajn moderajn pluvarbarojn", tutmondaj 200-unuon.

Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj
ekoregiono
Sekvojaro en Sekvojara Nacia Parko.
Sekvojaro en Sekvojara Nacia Parko.
Sekvojaro en Sekvojara Nacia Parko.
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj (Tero)
Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
vdr

Priskribo redakti

La ekoregiono apudas Pacifikan Oceanon, kaj estas humidigita vintre per la pacifik-oceanaj ŝtormoj, kaj somere per la marbordaj nebuloj. La ekoregiono kovras 13 300 km2, etendiĝante ekde Kantono Del Norte je la kalifornia-oregona limo suden ĝis Kantono Santa Cruz. Iuj partoj de Montaro Santa Lucia en Kantono Monterey havas arbojn asociataj kun tiu ekoregiono. Tiu ĉi malofte etendiĝas pli ol 65 km landinternen ekde la marbordo. Ĝi estas parto de la Pacifikaj moderaj pluvarbaroj, kiuj etendiĝas laŭlonge de la pacifika marbordo ĝis Insulo Kodiak en Alasko.

Flaŭro redakti

La ekoregiono estas karakterizita de sekvojo ( Sequoia sempervirens ); sekvojaroj alternas kun pluraj aliaj plantaj komunumoj, inkluzive nord-marbordaj herbejoj kaj nord-marbordaj arbustaroj tuj apude de la marborda zono kaj sur monteto-pintoj, miksa ĉiamverda arbaro de marborda duglaso (Pseudotsuga menziesii var. menziesii), densflora litokarpo ( Lithocarpus densiflorus ), Menzies-arbuto ( Arbutus menziesii ), kaj Umbellularia californica (laŭracoj) sur pli seka deklivaro, kaj enklavoj de pinaroj de episkopo-pino (Pinus muricata) kaj de tuber-strobila pino (Pinus attenuata).

Iuj el la plej maloftaj arbaroj kiuj troviĝas en la marborda regiono estas la ponderosa-pinaroj de la Marbordaj Montaroj; ekzemplo de tiuj troviĝas en la baseno de Carbonera Creek de Kantono Santa Cruz, Kalifornio.

Faŭno redakti

La ekoregiono gastigas 232 birdospeciojn kaj 77 mamulspeciojn [1].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. angle Hoekstra, J. M.. (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0520262560. Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-05. Alirita 2011-01-27.

Eksteraj ligiloj redakti

Nearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
NA0501 Rok-montaraj arbaroj de Alberto   Kanado
NA0503 Arizonaj montarbaroj   Usono
NA0506 Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj   Kanado,   Usono
NA0507 Kaskad-montaraj leaj arbaroj   Kanado,   Usono
NA0508 Arbaroj de centra kaj suda Kaskada Montaro   Usono
NA0511 Koloradiaj rokmontaraj arbaroj   Usono
NA0513 Floridaj sablopinaroj   Usono
NA0514 Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno   Kanado
NA0515 Grand-basenaj montarbaroj   Usono
NA0518 Arbaroj de norda-centra Rokmontaro   Kanado,   Usono
NA0519 Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj   Usono
NA0520 Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj   Kanado,   Usono (Alasko)
NA0525 Arkipelago Reĝino Karloto   Kanado
NA0527 Arbaroj de Sierra Nevada   Usono
NA0529 Sudorient-usonaj koniferaroj   Usono