Kaliforniaj Marbordaj Montaroj

La Kaliforniaj Marbordaj Montaroj de Kalifornio konstituas unu el la dek unu tradiciaj geomorfologiaj provincoj de Kalifornio. Ili ampleksas plurajn sed ne ĉiujn montarojn laŭlonge de la kalifornia marbordo (Transversaj Montaroj, Duoninsulaj Montaroj kaj Klamat-Montaroj ne inkluditaj). Geomorfologie ili estas parto de la pli vasta Pacifik-Limo Provinco, kiu siavice estas parto de pli vasta Okcidenta Kordilero Sistemo. UNESKO estas inkludinta la regionon en sian liston de biosferaj rezervejoj ekde 1983.

Kaliforniaj Marbordaj Montaroj
ekoregiono
montara sistemo [+]

Supermara alteco2 468 m [+]
Koordinatoj40° 2′ N, 122° 51′ U (mapo)40.03682-122.855008Koordinatoj: 40° 2′ N, 122° 51′ U (mapo) [+]
Plej alta punktoMount Linn [+]

Kaliforniaj Marbordaj Montaroj (Tero)
Kaliforniaj Marbordaj Montaroj (Tero)
Situo de Kaliforniaj Marbordaj Montaroj.

Kaliforniaj Marbordaj Montaroj (Kalifornio)
Kaliforniaj Marbordaj Montaroj (Kalifornio)
DEC
Kaliforniaj Marbordaj Montaroj
Kaliforniaj Marbordaj Montaroj
Situo en Kalifornio

Kaliforniaj Marbordaj Montaroj (Usono)
Kaliforniaj Marbordaj Montaroj (Usono)
DEC
Kaliforniaj Marbordaj Montaroj
Kaliforniaj Marbordaj Montaroj
Situo en Usono
Map
Kaliforniaj Marbordaj Montaroj
Vikimedia Komunejo:  California Coast Ranges [+]
vdr
Sud-marborda Montaro en nebulo.
La Nordaj Marbordaj Montaroj renkontas la maron je Perdita Marbordo ( Lost Coast ).

Nordaj Marbordaj Montaroj redakti

La maren-fruntanta flanko de la marbordaj montaro estas parto de la ekoregiono nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj, kiuj gastigas la abundajn arbarojn de sekvojo (Sequoia sempervirens) kaj marborda duglaso (Pseudotsuga menziesii ssp. menziesii).

La pli seka landinterna regiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo kaliforniaj ĉaparalo kaj duonarbaroj, kaj gastigas iom da plantaj komunumoj, inkluzive de miksa ĉiamverda arbaro, kverka duonarbaro kaj ĉaparalo. Ĉefa specifa planta komunumo de la internaj montaroj estas Kaliforni-mediteraneaj Montaraj Kverkaroj-Koniferaroj, kiuj subtenas eksterordinare altan biodiversecon ene de la Marbordaj Montaroj [1]. Longorela odokoileo estas la plej vaste disvastigita granda mamulo, post homoj, de la Marbordaj Montaroj.

Iuj el la plej maloftaj arbaroj kiuj ekzistas en tiu marborda regiono estas la marbord-montaraj Ponderos-pinaj arbaroj, ekzemplo de kiu troviĝas en la akvokolekta areo de Carbonera Creek de Kantono Santa Cruz (Kalifornio)[2].

Sudaj Marbordaj Montaroj redakti

La Sudaj Marbordaj Montaroj havas mediteranean klimaton, kaj plejofte situas ene de la kaliforniaj ĉaparalo kaj duonarbaroj, kvankam la okcidenta flanko de Montaro Santa Cruz apartenas al ekoregiono nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj. Tiuj ĉi estas karakterizitaj de sekvojaroj. Sekvojaraj enklavoj ankaŭ troviĝas en Montaro Santa Lucia. La kaliforniaj ĉaparalo kaj duonarbaroj havas grandan gamon de plantaj komunumoj, inkluzive de la kaliforniaj miksaj ĉiamverdaj arbaroj, la kaliforniaj kverkaj duonarbaroj kaj savanoj, herbejoj, la nord-marbordaj arbustaroj, la kaliforni-pinaj duonarbaroj kaj du aliaj marbordaj enklavoj.

La kulmina punkto de Sud-marbordaj Montaroj estas ankaŭ la plej alta punkto en ĉiuj Kaliforniaj Marbordaj Montaroj; ĝi nomas Pinto Junipero Serra, kaj havas altecon de 1 785 metroj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. C. Michael Hogan (2008) "California Black Oak (Quercus kelloggii)" Globaltwitcher.com, ed. N. Stromberg
  2. angle Earth Metrics Inc. 1990 : Environmental Impact Report for the Scotts Valley Redevelopment Area, State of California Clearinghouse Report 7888, Sacramento, California

Eksteraj ligiloj redakti