Arĝenta pino

Pinospecio el la montaroj de okcidenta Nordameriko

La arĝenta pino, (Pinus monticola) estas specio de pino el la familio de la pinacoj. Ĝi troviĝas en la montaroj de okcidenta Usono kaj Kanado, specife Sierra Nevada, Kaskada Montaro, Pacifika Montaro, kaj norda Rokmontaro. La arbo etendas malsupren al marnivelo en multaj lokoj, precipe en Oregono kaj Vaŝingtonio. Ĝi estas la subŝtatarbo de Idaho, kaj foje estas konata kiel la "idaha pino" [2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arĝenta pino
Arĝenta pino (centre)
Arĝenta pino (centre)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Subgenro: Strobus
Pinus monticola
Douglas ex D. Don
Konserva statuso
LR/lc [1]
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Foliaro kaj strobiloj.

La arĝenta pino estas granda arbo, regule kreskanta ĝis alto de 30–50 m kaj escepte ĝis 70 m. Ĝi estas membro de la grupo de la subgenro Strobus, kaj kiel ĉiuj membroj de tiu grupo, la folioj ("pingloj") estas en faskaj po kvin, kun decidua ingo. La pingloj estas fajne segildentaj, kaj 5–13 cm longaj. La strobiloj estas longaj kaj maldikaj, 12–32 cm longaj kaj 3–4 cm larĝaj (fermitajn), malfermiĝante ĝis 5–8 cm larĝaj; la skvamoj estas maldikaj kaj flekseblaj. La semoj estas malgrandaj, 4–7 mm longaj, kaj havas longan sveltan flugilon 15–22 mm longan.

Tiu nearktisa specio estas parenca al la vejmuta pino (Pinus strobus), diferenca de ĝi pro la posedo de pli grandaj konusoj, iomete pli long-daŭrantaj folioj (2-3 jaroj, anstataŭ 1,5-2 jaroj) kun pli elstarantaj stomaj strioj, kaj kun iom pli densa kaj pli mallarĝa habito.

La branĉoj estas enplantataj laŭ regulaj volvaĵoj, produktataj kun la rapideco de po unu ĉiu jaro; tio estas okulfrapa en mallarĝaj, arbarere kreskitaj arboj, dum malferme kreskitaj specimenoj povas havi pli rondetan formon kun larĝ-atingantaj branĉoj. La arĝenta pino estas vaste kreskigata kiel ornama arbo, sed estis tro ekspluatata ĉie en granda parto da sia arealo en la pasinteco.

Minacoj redakti

 
Dika arĝenta pino.

La arĝenta pino estas grave trafita de Cronartium ribicola (rustofungoj), fungo kiu estis hazarde enmetita el Eŭropo en 1909. La Usona Arbaragentejo (United States Forest Service) taksas ke 90% el la arĝentaj pinoj estis mortigataj de tiu malsano okcidente de Kaskada Montaro. Grandaj arbareroj estis sukceditaj per aliaj pinoj aŭ ne-pinaj specioj. La rusto ankaŭ mortigis multajn Pinus albicaulis ekstere de Kalifornio. Atakoj de Cronatium ribicola estas malpli severaj en Kalifornio, kaj P. monticola kaj P. albicaulis pluvivis tie en grandaj nombroj.

Rezisto al la fungo estas genetika, kaj pro la genetika ŝanĝebleco de arĝenta pino iuj individuoj estas relative netuŝataj de la malsano. La Usona Arbaragentejo havas programon por lokalizado kaj bredado de fungo-rezistemaj arĝentaj pinoj kaj sukropinoj (Pinus lambertiana). Plantidoj de tiuj arboj estis enkondukataj en la arbaro.

Referencoj redakti

  1. angle Conifer Specialist Group (1998). Pinus monticolaInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2011.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 5 August 2011.
  2. angle Moore, Gerry; Kershner, Bruce; Craig Tufts; Daniel Mathews; Gil Nelson; Spellenberg, Richard; Thieret, John W.; Terry Purinton; Block, Andrew. (2008) National Wildlife Federation Field Guide to Trees of North America. Nov-Jorko: Sterling, p. 78. ISBN 1-4027-3875-7.

Bibliografio redakti

  • Debazac E.F. 1964 : Manuel des conifères, Ecole Nationale de Eaux et Forêts, Nancy, 172 p., p. 88.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti