Sierra Nevada (Usono)

montaro en Kalifornio, Usono
Tiu ĉi artikolo traktas la montaron Sierra Nevada en Usono. Krome ankaŭ ekzistas samnomaj montaroj en Hispanio kaj en Meksiko.

La Sierra Nevada (hispane neĝa montaro) estas alta montaro en Usono, kiu plejparte situas en Kalifornio. Malgranda parto situas en la najbara usona ŝtato Nevado proksime de la lago Tahoe.

Sierra Nevada
montara sistemo [+]

Supermara alteco14 505 m [+]
Koordinatoj37° 44′ N, 119° 34′ U (mapo)37.73-119.57Koordinatoj: 37° 44′ N, 119° 34′ U (mapo)
Plej alta punktoMonto Whitney [+]
Areo24 370 km² (2 437 000 ha) [+]
Map
Sierra Nevada
Vikimedia Komunejo:  Sierra Nevada (United States) [+]
vdr
la monto Mount Whitney
situo de la montaro Sierra Nevada ene de Kalifornio

La montaro estas regiono, kiu konsistas el naciaj parkoj, naturprotektitaj arbaroj kaj areoj tre malproksimaj de civiliza infrastrukturo. La plej alta punkto estas la monto Mount Whitney (4418 metroj super la marnivelo), la plej alta monto de Usono ekster la ŝtato Alasko.

Historio redakti

Dum la tempo de la reĝlando "Nova Hispanio" la montaro konsistigis la nordorentan limon de la provinco Altocalifornia. La regiono ne estis esplorata kaj sur mapoj nur montriĝis skeme. La unua usonano, kiu pasis la montaron, estis Jedediah Smith dum la jaro 1827. Dum la sekva jaro li kun grupo de pliaj usonanoj esploris la okcidentan parton de la montaro. Dum la jaro 1841 John Bidwell gvidis unu el la unuaj grupoj de usonaj setlistoj tra la montaro al Kalifornio.

Dum 1844 John Charles Frémont kartografie mezuris grandajn partojn de la montaro kaj tiel unuafoje povis superrigardi la geografion de la lando inter Rokmontaro kaj Pacifika Oceano. Li interalie konstatis, ke ne ekzistas iu granda rivero inter la Roka Montaro kaj la oceano, kiu ekde la fino de la 18-a jarcento estis mise desegnita en la mapoj pri la okcidento de Nordameriko.

Geografio redakti

La montaro longas 650 kilometrojn kaj etendiĝas de la pasejoj Fredonyer norde ĝis Tchachapi sude. Ĝi konsistigas la sudan daŭrigon de la Kaskada Montaro, la ena zono de la pacifika sistemo de la nordamerika Kordilero.

 
La valo Owens, fone la masivo de la montaro Sierra Nevada

Oriente de la montaro limas la valoj Owens kaj la Valo de Morto (angle Death Valley), kiuj estas aparte sekaj, ĉar nuboj venantaj de la okcidenta Pacifika Oceano perdas sian humidecon kiel pluvo aŭ neĝo sur la montaro Sierra Nevada kaj nur tre malofte dum aparte malsekaj vintroj pluvoj atingas la valojn oriente de la montaro. Okcidente la montaro limas al vasta apudoceana ebenaĵo de Kalifornio.

 
la "eta lago" en la sovaĝejo John Muir

Riveroj, kiuj el la montaro fluas okcidenten, enfluas la Pacifikan Oceanon. Riveroj fluantaj orienten finiĝas forvaporiĝante en la dezerta regiono de la Granda Baseno.

La montaro havas profundajn valojn, kiuj ekestis pere de glaĉeroj dum la lasta glaciepoko. La montroj kovratas per gigantaj arbaroj. La Sierra Nevada estas la sola monda regiono, en kiu kreskas la arbegoj sekvojoj.

 
la "herba lago" en la sovaĝejo John Muir, flanke malseka herbejo

En la montaro interalie situas la usonaj naciaj parkoj

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti