Felfoko

apartigilo

Felfokoj estas la naŭ specioj de pinipedoj de la familio Otariedoj. Unu specio, nome Kalorino (Callorhinus ursinus), loĝas en Norda Pacifiko, dum sep specioj de la genro Arctocephalus troviĝas ĉefe en la Suda Hemisfero. Ili estas multe pli rilataj al la marleonoj, ol al la veraj fokoj, kaj kunhavas kun ili eksterajn orelojn (aŭriklojn), relative longajn kaj muskolajn antaŭajn naĝilojn kaj la kapablon piediri sur ĉiuj kvar naĝiloj. Ilin karakterizas densa subfelo, kiu faris ilin dumlonge celo de komerca fokoĉasado.

Bruna arktocefalo
Arctocephalinae.png
Arctocephalinae

Specioj

redakti
subfamilio : Arktocefalenoj - Arctocephalinae
genro : Arktocefalo - Arctocephalus (Marursoj)
specio : Bruna arktocefalo - Arctocephalus pusillus
specio : Forstera arktocefalo - Arctocephalus forsteri
specio : Rabia arktocefalo - Arctocephalus doriferus
specio : Ĉeantarkta foko aŭ Tropika arktocefalo - Arctocephalus tropicalis
specio : Suda arktocefalo - Arctocephalus australis
specio : Gvadalupa arktocefalo - Arctocephalus philipii
specio : Gazela arktocefalo aŭ Antarkta marurso - Arctocephalus gazella
genro : Kalorino - Callorhinus
specio : Kalorino - Callorhinus ursinus