Tasmana RegionoTasmana Distrikto (angle Tasman District, maorie Te TaiAorere) estas loka regodistrikto en nordokcidento de la Suda Insulo de Nov-Zelando. Ĝi limas kun la regionoj Kanterburio, Okcidentmarborda Regiono, Marlborough Regiono kaj Nelson. Ĝi estas administrata de la Tasmandistrikta Konsilio, unia aŭtoritato, kiu havas sidejon en Richmond, dum komunumaj stabanaroj por komunumaj servoj havas sidejojn en Motueka kaj Golden Bay/Mohua. La urbo Nelson havas sian propran unian aŭtoritaton separatan el Tasmana Distrikto, kaj kune ili formas unusolan regionon por kelkaj aferoj, sed ne por funkcioj de loka regado aŭ administrado de resursoj.

Tasmana Regiono
Regiono
regiono de Nov-Zelando • district of New Zealand [+]

LandoNovzelando

ĈefurboRichmond
- koordinatoj42° S, 173° O (mapo)-41.5172.8Koordinatoj: 42° S, 173° O (mapo)
Areo9 771 km² (977 100 ha) [+]

Loĝantaro52 389 [+] (6-a de marto 2018)
Denseco5,36 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+12:00 [+]
ISO 3166-2NZ-TAS

Tasmana Regiono (Tero)
Tasmana Regiono (Tero)

Tasmana Regiono (Nov-Zelando)
Tasmana Regiono (Nov-Zelando)
DEC
Tasmana Regiono
Tasmana Regiono

Map
Tasmana Regiono

Vikimedia Komunejo:  Tasman Region [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Tasmana Distrikto estas granda areo en la okcidenta angulo de la norda pinto de la Suda Insulo de Nov-Zelando. Ĝi kovras areon de 9 786 kvadrataj kilometroj kaj limas okcidente kun la montaroj Matiri kaj Tasmana kaj kun la Tasmana maro.

Tasmana Distrikto estas hejmo de tri naciaj parkoj: nome Nacia Parko Abel Tasman (la plej malgranda el Nov-Zelando kun 225,41 km²), Nacia Parko Lagoj Nelson (1 017,53 km²) kaj Nacia Parko Kahurangi (4 520 km²).

La ĉirkaŭkalkulita loĝanta populacio de la Tasmana Distrikto estas 57 900 (Junio 2021)[1] kio estas nur 1,1 % de la novzelanda loĝantaro. La proporcio de personoj naskiĝintaj transmare estis de 18,8 %, kompare kun 27,1 % tutlande.

Notoj redakti

  1. "Population estimate tables - NZ.Stat". Statistics New Zealand. Alirita la 22an de Oktobro 2021.

Vidu ankaŭ redakti