Muskedo
Muskedo (tiel laŭ PIV 2002 kaj PV 1934) aŭ musketo (tiel laŭ PIV 1970) estas peza, longa pafilo, ŝarĝita de antaŭe tra la paftubo. Fine de la 16-a jarcento ĝi iom post iom anstataŭigis arkebuzon kiel armilo de la piedirantaj soldatoj kaj fariĝis la ĉefa pafilo de la infanterio en la 18-a jarcento. Fruaj muskedoj estis tiel longaj kaj pezaj ĝis 15 kg, ke oni apogis ilin sur forko dum pafado.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/dc/Shortlandservicemusket.jpg/250px-Shortlandservicemusket.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b5/Shooting_a_Pattern_1853_Enfield_musket_reenactment.jpg/250px-Shooting_a_Pattern_1853_Enfield_musket_reenactment.jpg)
La unuaj modernaj amasaj produktadoj de muskedoj estis enkondukitaj de la franco Honoré Le Blanc kaj la usonano Eli Whitney.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/44/Scene_from_recreation_of_Battle_of_Naseby.jpg/250px-Scene_from_recreation_of_Battle_of_Naseby.jpg)
Literaturo
redakti- Hughes, B. P. Feuerwaffen - Einsatz und Wirkung 1630-1850
- Ortenburg, Georg. Heerwesen der Neuzeit, Band II1 und III1.
Eksteraj ligiloj
redakti- Armiloj sur "Preussenweb" (kun bildoj kaj klarigaj tekstoj en la germana)