Ĉi tiu artikolo temas pri frukto. Por genro de birdoj kun 5 specioj rigardu la paĝon Kivio. Por kromnomo por novzelandano legu la artikolon Kivioj (homoj).

Kivifrukto[1]kivo[2] estas la manĝebla frukto de kultivataj specioj de aktinidioj, precipe de la delikata aktinidio (verda kivifrukto) kaj la ĉina aktinidio (ora kivifrukto).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kivifrukto
Verdaj kivifruktoj
Verdaj kivifruktoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Embriofitoj Embryophyta
Klaso: Spermatopsidoj Spermatopsida
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Aktinidiacoj Actinidiaceae
Familio: Erikaloj Ericales
Genro: Actinidia
Specio: A. deliciosa
Actinidia deliciosa
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nomo redakti

En Ĉinio estis natura frukto nomata míhóutáo (獼猴桃, "rezusa persiko"), kiun rezusoj amis. Eŭropanoj nomis ĝin "ĉina groso", ĉar ĝi venas origine el Ĉinujo, kaj ĉar ĝi similas al groso. Tamen la frukto estis malmulte konata en Eŭropo antaŭ 1959, kiam la novzelanda frukt-eksporta kompanio Turners and Growers ekpropagandis la frukton kaj per la nomo "kiwi" ligis ĝin al la lando (por kiu la kivio estas la nacia birdo). Nun oni multlande kultivas aktinidion por la produktado de kivifruktoj.

En Esperanto konkurencas inter si la formoj "kivifrukto" (formita per kunmetaĵo de la birdonomo "kivio" kun "frukto") kaj la novradika formo "kivo". Iom malpli oftas la uzo de "kivio" sen la aldona "frukt" por la frukto. Dum PIV ekde 2002 registras la formon "kivo", pluraj aliaj vortaroj[1] listigas la formon "kivifrukto". En diskuto okazinta en la Akademio de Esperanto en 2015, la plejmulto de la Akademianoj preferis la formon "kivifrukto", pro kio tiu formo estas uzata en nova Esperanto-kursaro verkita Akademiano Katalin Kováts kune kun aliaj gvidaj Esperantistoj.

Specoj redakti

Kultivistoj produktis diversajn specojn de kivifruktoj. La plej disvastigitaj estas ovo-formaj kaj havas longon inter 5 kaj 8 cm. Ilia ŝelo estas ore bruna kaj havas mallongajn harojn; la karno estas verda aŭ flave verda. La nigraj semetoj estas manĝeblaj. Ekzistas ankaŭ senharaj specoj, konsiderinde malpli grandaj.

La ora kivifrukto, kun flava pulpo, pli dolĉa kun malpli acida gusto, estas nova kultiv-variaĵo de la ĉina aktinidio, produktata de la New Zealand Crown Research Institute (Novzelanda Krona Esplorinstituto).

Nutra valoro redakti

100 g da freŝa produkto:

Ora
Energia valoro 54,9 kkal/226,8 kĴ
Karbonhidrato 11,3 g
Proteino 1,3 g
Graso 0,6 g
Fibro 1,4 g
Vitamino C 108,9 mg
Vitamino E 2,2 mg
Natrio 0,003 mg

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 La formo "kivifrukto" estas listigita interalie en la jenaj vortaroj:
  2. novaldonaĵo en PIV2002