Blanka Insulo

vukaninsulo en Nov-Zelando

Blanka Insulo (maorie Whakaari, angle White island) estas kaj stratovulkano kaj vulkaninsulo, nome unu el la plej konataj vulkanoj de Nov-Zelando, kaj situas je la plata nordflanko de la Nordinsulo.

White Island / Whakaari
La kraterlago de White Island
La kraterlago de White Island
vulkaninsulo
Alteco 321 m
Situo Bay of Plenty, Nordinsulo, Nov-Zelando
Geografia situo 37° 31′ S, 177° 11′ O (mapo)-37.516666666667177.18333333333Koordinatoj: 37° 31′ S, 177° 11′ O (mapo) f4
White Island / Whakaari (Nov-Zelando)
White Island / Whakaari (Nov-Zelando)
DEC
White Island / Whakaari
White Island / Whakaari
Situo de White Island / Whakaari
Map
White Island / Whakaari
Speco Stratovulkano
Laste erupciis 9-a de decembro 2019, 14:11 loka tempo UTC+13 NZDT
Plej facila montgrimpo Helikopterflugo, boata veturo
Rimarko Ununura insulvulkano de Nov-Zelando
vdr

La alteco de tiu vulkaninsulo estas 321 metroj super marnivelo, kaj la tuta alteco el la vulkanbazo estas proksimume 1600 metroj. La pejzaĝo memorigas al tiu de la LunoMarso kaj estas kalkulata kiel unu el la plej bonaj turismaj allogaĵoj de Nov-Zelando.

Ekde proksimume la ŝanĝiĝo de la 19-a al la 20-a jarcento sur la insulo oni elfosis sulfuron. En 1914 ĉiuj 10 ministoj mortis pro vulkan-erupcio. La elfosado de sulfuro kelkajn jarojn poste rekomenciĝis, sed komence de la 1930-aj jaroj definitive haltis. La restaĵoj de la konstruaĵetoj kun instalaĵoj kiuj rememoras al tiu tempo ankoraŭ videblas en angulo de la insulo.

La vulkano ankoraŭ estas aktiva: regule okazas tertremoj kaj kelkfoje ankaŭ erupcioj. Je la 9-a de decembro 2019 okazis erupcio ĉe kio deknaŭ homoj mortis kaj dudekkvin vundiĝis.

La surpaŝo de la insulo estas per severaj sekurecpostuloj ligata: oni rajtas surpaŝi la insulon nur sub akompano de specialaj gvidistoj kaj estas deviga porti sekureckaskon (subitaj eksplodoj) kaj kontraŭgasmaskon (ekstrema odoro de sulfuro). La ĉeestanta kraterlago varias dum la daŭro de la tempo regule tiel en nivelo kiel en koloro de la akvo.

La vulkanaj aktivecoj de la insulo kontinue estas observataj fare de vulkanologoj, interalie per kameraoj, sismografoj kaj magnetometroj.

Krom la vulkana insulo mem, ankaŭ la vivo en la akvo estas tre speciala, pro la alta akvotemperaturo.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti